Tiriftejo

Bonvenu!

🗞  – Tri novaj poemoj Novaĵo-fluo Emblemo de novaĵo-fluo.
Freŝdate trafis min multaj strangaj kaj fojfoje iom nekomfortaj sentoj. Evidente tio inspiris mian kreemon, kaj oni nun povas trovi tri novajn poemojn en mia retejo: »Decidoj«, »Mia kapo«, kaj »Se mi estus folio«. Mi pensas, ke ili ne estas tre bonaj, sed ili ankaŭ ne ŝajnas al mi tre malbonaj. Mi ekskribis almenaŭ du eseojn, sed mi ne scias, kiam mi publikigos ilin. Espere ĉi-jare. ^ ^
Aperis nova mallonga rakonto: »Bovo kaj balailo«. Mi ankaŭ plibeligis la paĝon kun rakontoj.
Jen nova mallonga rakonto: »Lutro kaj vulpo«.
Mi skribis mallongegan rakonton, kiu nomiĝas »Kial?« Kaj ankaŭ mallongan poemon, kiu nomiĝas »Kato«.
Mi ĵus publikigis iom longe prilaboritan eseon »Kunmetado estas simpla!« Ĝi esploras kunmetadon kun la surpriza celo montri, ke ĝi vere estas simpla.

Saluton! Mi estas Tirifto, kaj ĉi tio estas mia interreta hejmo! Ĉi tie mi publikigas miajn verkojn, pensojn, farojn, kaj (ne tro) personajn informojn. Espere via vizito estos por vi agrabla! Ĉu vi soifas aŭ malsatas? Jen kelkaj nutraĵoj por vi:

🧉 🥪 🍮

Ĉi tiu retpaĝaro estas plurlingva; sube vi trovos ligilojn, per kiuj vi povas baskuli inter lingvoj. Sed atentu, ke iliaj enhavoj ne ĉiam samas; mi provas ĉion traduki, sed iuj partoj nur sencas por parolantoj de unu lingvo, kaj aliaj simple povus esti ne jam tradukitaj.

Kaj male, supre vi trovos ligilojn, per kiuj vi povas esplori diversajn partojn de la retpaĝaro, depende de tio, kio vin interesas.

Se vi bezonas plian kontraston, vi povas ŝanĝi haŭton de la retpaĝaro per ĉi-subaj butonoj. Via foliumilo ricevos kuketon por memori vian elekton.

Vi verŝajne renkontos kelkajn neoficialajn (kaj eble misterajn) vortojn ĉi tie. Mi provas ilin kolekti kaj klarigi per la ĉi-suba vortareto.

Vortareto
Esprimas viran sekson, kontraste al »in«.

Uzata estas la lunita koloraro de Jan Varĥol (Jan Warchoł), kaj la (espere) ĉarma etoso estas inspirita de eksa versio de la persona retpaĝaro de Ĵado Ajn, kiu ankaŭ tre bonvole gastigas la mian.