Tiriftejo

Komputila terminaro

Mi fojfoje tradukas komputilajn programojn en Esperanton. Kelkaj terminoj uzataj en la angla lingvo jam havas bonajn kaj vaste uzatajn tradukojn al Esperanto; mi ne bezonas kolekti ilin ĉi tie, ĉar aliuloj jam faris tiun laboron sufiĉe bone.

Sed iam mi renkontas tradukon, kiun mi ne opinias bona, ekzemple ĉar ĝi uzas maloftajn aŭ neoficialajn vortojn kiam tute sufiĉus vortoj oficialaj kaj multe pli simplaj, aŭ ĉar ĝi tro provas imiti la anglan lingvon, eĉ kiam tio ne vere taŭgas. Fojfoje ili aperas eĉ en la menciitaj kolektoj.

Tial mi decidis kolekti ĉi tie terminojn, kiujn mi uzas kaj rekomendas super aliaj. Iuj el ili estas ofte uzataj, aliaj nur malofte; plej gravas, ĉu ili estas facile kompreneblaj kaj sufiĉe oportunaj. Ĉiu rekomendo havas ĉe si kialigon, por ke ĉiu leganto komprenu mian logikon, kaj povu mem decidi, ĉu la rekomendo estas uzinda aŭ ne.

Se vi konas terminon, kiu laŭ via opinio preferindas laŭ la samaj principoj, bonvolu sciigi min, por ke mi povu ĝin pripensi kaj eventuale aldoni!

🔖
  • Angle: byte (unit comprising 8 bits)
  • Iudire: bajto
  • Prefere: bitoko
Kialigo

La kunmetaĵo »bit·ok·o« estas oficialigita, tre facile komprenebla, kaj do preferinda super la neoficiala »bajto« kiel traduko.

bit/ok/o. Grupo de ok bitoj traktata kiel tutaĵo (kiel unuo en komputado k.s.).

Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Fojfoje oni ĝuste rimarkas, ke la angla vorto »byte« parolas pri ajna nombro de bitoj, ne nur ok. Kiam oni parolas teorie pri unuo, kies nombro de bitoj povus varii, klare ne sencas diri »bitoko«. Oni prefere diru »bajto«, aŭ eble kunmetu ion kiel »bitopo« aŭ »kelkbito«.

Sed ofte tio ne zorgindas. Hodiaŭ bitopo plej ofte estas bitoko, kaj ĝi estas kredeble plej ofte uzata por mezuri grandecon de datumoj. En tiaj uzoj ekzistas nenia varieco; temas precize pri ok bitoj, kaj tial oni diru »bitoko«. (Se la nombro estus varia, la mezurado estus fuŝita; oni ne povus sen klarigo scii, kiom da bitoj grandis »90 senditaj bajtoj«, ekzemple.)

🔖
  • Angle: camera
  • Iudire: kamerao
  • Prefere: fotilo / filmilo
Kialigo

Tute ne necesas uzi novan, neoficialan vorton, ĉar ni jam povas konstrui vortojn el oficialaj vorteroj, kiuj malpli longas, kaj multe pli facile kompreneblas. Eĉ la argumento de internacia rekonebleco meritas iom pli fortan dubon ĉi tie, pro la konfuza simileco al iom malofta kaj pli facile ideebla vorto »kamero«.

Ĉe ambaŭpovaj aparatoj, oni povas heziti, kiun vorton elekti. Kiam la ĉefa funkcio estas fotado, diru »fotilo«; kiam ĝi estas filmado, diru »filmilo«. Kiam ili egale gravas, mi kutime diras »filmilo«. Sed tute ne sencus postuli, ke ĉiu aparato meritu nur unu nomon. La elekto ofte ne tiom gravas, honeste!

🔖
  • Angle: cursor / pointer
  • Iudire: kursoro
  • Prefere: montrilo, musmontrilo, tajpmontrilo
Kialigo

»Kursoro« estas neoficiala vorto, kies signifon jam plene kaj multe pli facile esprimas la vorto »montrilo«. Oni ankoraŭ facile povas precizigi ĝin dirante »musmontrilo« aŭ »tajpmontrilo«.

🔖
  • Angle: default
  • Iudire: defaŭlta
  • Prefere: implicita / komenca / antaŭagordita
Kialigo

Nova neoficiala vorto ŝajnas al mi tute nenecesa. Per »defaŭlta« oni ofte parolas pri valoro, kiu estas uzata, se neniu agordas alian valoron, kvankam oni ne petis (aŭ ne devis peti) ĝin malimplice. Alivorte, tia valoro estas dekomence »implicita«. En iuj situacioj eble pli taŭgas aliaj traudkoj, kaj tio ja estas en ordo.

🔖
  • Angle: design
  • Iudire: dezajno / dizajno
  • Prefere: fasono / aspekto / aspektigo / projektado / planado
Kialigo

Ĉe tiu ĉi traduko gravas kunteksto. Se temas pri aspektigo de io, ekzemple retpaĝo aŭ grafika fasado (koloroj, formoj, ktp.), oni povas simple diri »aspektigo«. Se temas pri planado de io, ekzemple ludo aŭ interfaco (dismeto de ajoj konsiderante funkcion, ktp.), oni povas simple diri »planado« aŭ »projektado«. La tutan procedon eble pli oportune kovras la vorto »fasono«. Ĉiuokaze nova vorto tute ne necesas al ni.

🔖
  • Angle: dialogue box / dialog box
  • Iudire: dialogujo
  • Prefere: interagujo
Kialigo

»Interagujo« tutsimple pli facilas. »Dialogo« estas iom malofta kaj specifa vorto; »interago« estas konstruita el pli oftaj kaj bazaj vorteroj, kaj ŝajnas pli facile komprenebla al lernantoj. (Kompreneble mi tute ne konsideras denaskajn parolantojn de – kredeble malplimultaj – lingvoj, kie »dialogo« estas ordinare uzata, ĉar tio ŝajnas malĝusta pensmaniero en lingvo internacia.)

🔖
  • Angle: federated
  • Iudire: federacia
  • Prefere: federa
Kialigo

Kvankam la vortero »feder« estis ofcialigita post la vortero »federaci«, ĝi prezentas pli bazan ideon, kaj tiel ĝi igas la duan nenecesa. Anstataŭ »federacio« oni sambone (kaj pli mallonge) povas diri »federaĵo«. Kiam oni parolas pri reto, kies nodoj federas inter si, pli sencas rekte diri, ke ĝi »federas«, kaj estas do reto »federa«. Tiel oni ŝparas du silabojn kompare al la malpli simpla ideo »federacia« (kiu signife egalas al »federaĵa«).

🔖
  • Angle: forum
  • Iudire: forumo
  • Prefere: diskutejo
Kialigo

La vorto »forumo« simple nomas diskutejon. En historia kunteksto, ĝi pli precize nomas diskutejon en antikva Romo, kaj eble ĝi utilas por tio; sed en komputila kunteksto, mi ne vidas fortan kialon ne diri pli kompreneble simple »diskutejo«.

🔖
  • Angle: hardware
  • Iudire: hardvaro
  • Prefere: aparataro / aparatoj
Kialigo

Ne necesas paŭsi la vorton »hardvaro« de la angla, ĉar ni jam povas diri la tre bone kompreneblan vorton »aparataro«, kaj multaj jam tion faras. Kiam oni konsideras plurajn aparatojn aparte, eble pli taŭgas diri »aparatoj«.

🔖
  • Angle: icon
  • Iudire: piktogramo
  • Prefere: bildsimbolo
Kialigo

Ambaŭ vortoj same longas silabe, sed nur »bildsimbolo« estas plene kunmetita el oficialaj, oftaj, kaj facile kompreneblaj vorteroj. Mi vidas neniun kialon ne preferi ĝin super »piktogramo«.

🔖
  • Angle: import, export
  • Iudire: importi, eksporti
  • Prefere: enporti, elporti
Kialigo

La vortoj »enporti« kaj »elporti« estas multe pli facile komprenebleaj ol aparte lernendaj vortoj »importi« kaj »eksporti«. Tio precipe veras en komputila kunteksto, ĉar la dua duopo venas de komercado.

🔖
  • Angle: keyboard shortcut
  • Iudire: fulmoklavo / klavkombino
  • Ankaŭ bone: ŝparklavo
Kialigo

La vorto »ŝparklavo« iom pli klaras pri sia signifo ol la aliaj elektoj (ĝi estas uzata por ŝpari tempon aŭ movojn), kaj krome ĝi plaĉas al mi pro siaj belaj sono kaj aspekto. Sed neniun el la vortoj mi nomus malbona aŭ mistera.

🔖
  • Angle: laptop / notebook
  • Iudire: tekkomputilo / tekokomputilo
  • Prefere: klapkomputilo
Kialigo

»Teko« estas neoficiala vorto, uzita kun pluraj apartaj signifoj. PIV donas kvin tiajn signifojn, sed en kunteksto de »tekokomputilo«, la evidente celata signifo estas ĉi tiu:

Subbrake portata ujo, por oportune transporti librojn, kajerojn, dokumentojn, desegnaĵojn

Plena Ilustrita Vortaro

Tute eblas, ke »teko« estus utila aldono al la lingvo kun unu el la aliaj signifoj, sed ĝuste kun ĉi tiu signifo ĝi estus plej senutila. Oni jam havas plurajn nomojn por ĉi tiu signifo, kiel bone montras La bona lingvo:

tek·o → dokument·uj·o, valiz·et·o, paper·uj·o, man·sak·o

Iom pli mallongas diri »tekokomputilo« ol »valizetokomputilo«, sed feliĉe ni havas eĉ pli oportunan vorton: »klapkomputilo«! La nomo prezentas pli rektan asocion ol »tekokomputilo«. Ne ĉiu portas sian klapkomputilon en valizeto, sed ĉiu klapkomputilo ja havas formon similan al klapo.

Plie, mi pensas, ke »klapkomputilo« estas sufiĉe facile elparolebla eĉ sen »o« post »klap«, kaj rezulte ĝi havas eĉ malpli da silaboj ol »tekokomputilo«, kies alternativa formo »tekkomputilo« eble prezentas por iu problemon. Sed se oni tamen trovas la vorton »klapkomputilo« tro malfacile elparolebla, ambaŭ vortoj almenaŭ egalas je ĉi tio.

🔖
  • Angle: LTR (left-to-right), RTL (right-to-left)
  • Iudire: maldekstre-dekstren, dekstre-maldekstren
  • Prefere: dekstren, maldekstren
Kialigo

Kiam ajn oni iras dekstren, oni logike devas iri de maldekstre; kaj male, kiam ajn oni iras maldekstren, oni logike devas iri de dekstre. Tial ne necesas mencii la deiran direkton, ĉar tiu jam estas forte implicita.

En la angla oni faras tion pro gramatikaj kialoj; »to-right« aŭ »to-left« estus iom strangaj vortoj. Nia gramatiko prezentas al ni nenian tian limon, kaj tial ni ne bezonas imiti la anglan laŭvorte.

🔖
  • Angle: licence / license
  • Iudire: licenco
  • Prefere: permesilo
Kialigo

La vorto »permesilo« estas multe pli facila. Ĝi estas konstruita el tre bazaj vorteroj, kiujn ĉiu devas bone koni, kaj ĝi devigas al neniu lerni vorton tute novan. Anakŭ ĝia oficiala difino esence diras »permeso«, kaj ĝiaj oficialaj tradukoj faras same. Tio estas bona atesto pri la sufiĉeco de »permesilo«.

🔖
  • Angle: log in, log out / sign in, sign out
  • Iudire: ensaluti, elsaluti
  • Prefere: saluti, adiaŭi / eniri, eliri
Kialigo

Oni salutas por atentigi pri sia ĉeesto kaj ĝuste komenci interparolon. Same oni povas saluti por atentigi servilon pri sia ĉeesto kaj ĝuste komenci interagadon. Male, tute ne sencas saluti »en« aŭ »el« io – tio ŝajnas simpla provo imiti la anglan uzon de »log« kiu tamen neniel similas al nia verbo »saluti«. Mi trovis nenion, kio pravigus ĉi tian uzon.

Alternative oni povus diri ankaŭ »eniri« kaj »eliri«, ĉar oni eniras sian konton. Tio tre bone sencas ekzemple ĉe operaciumo, kie oni bezonas enigi pasvorton kaj eniri konton por vidi siajn datumojn kaj uzi la disponeblajn programojn; estas kvazaŭ oni enirus domon por uzi la kuirejon, ktp. Simile ni povas rigardi retpaĝojn, kie tamen multaj funkcioj ofte disponeblas ankaŭ sen tia »eniro«.

🔖
  • Angle: matching (e.g. password)
  • Iudire: kongrua
  • Prefere: akorda (eve. egala, konforma)
Kialigo

»Kongrua« estas neoficiala vorto, kiu en plej multaj uzoj simple prezentas alian manieron diri »akorda«. Eble ĝi iel utilas kiel faka termino en matematiko, kvankam ŝajnas al mi, ke eĉ tie oni povus simple diri »egala« aŭ »konforma«. Ial ĝi ŝajnas tre ofta en tradukoj de programoj, sed mi forte malkonsilas ĝian uzon, ĉar ĝi vere nur devigas lernadon de senutila kaj (preskaŭ) neniam bezonata vorto. Tute facilas, vidu:

  • Pasvortoj ne kongruas!
  • Pasvortoj ne akordas!
🔖
  • Angle: media / multimedia
  • Iudire: aŭdvidaĵoj / aŭdovidaĵoj
  • Prefere: vidaŭdaĵoj
Kialigo

La vorto »aŭdvidaĵoj« estas signife tute bone konstruita, sed iuj homoj trovas ĝin tro malfacile elparolebla, kaj preferas diri »aŭdovidaĵoj«. Tia aldono de »o« ne ŝanĝas la signifon kaj faciligas elparoladon, sed ankaŭ longigas la vorton je unu plia silabo.

Kompare, se oni simple interŝanĝas la poziciojn de la vorteroj »aŭd« kaj »vid«, oni akiras vorton same longan, sed multe pli facile elparoleblan, sen ajna ŝanĝo de signifo. Ŝajnas al mi, ke uzo de ĉi tiu vorto faciligas ĉiutagan uzadon, sen ia malavantaĝo.

🔖
  • Angle: moderator
  • Iudire: kontrolisto
  • Ankaŭ bone: reguligisto
Kialigo

La esprimo »kontrolisto« ŝajnas al mi sufiĉe bona. Mi mem tamen preferas diri »reguligisto«, ĉar tio ŝajnas al mi iom pli priskriba. Plue, la vorto »kontroli« ofte havas aliajn specifajn uzojn en iuj programoj, kaj tie la nomo »kontrolisto« povus esti iom konfuza. Por tiaj programoj, mi preferigas la vorton »reguligisto«.

🔖
  • Angle: option
  • Iudire: opcio
  • Prefere: elekteblo / elekto
Kialigo

Laŭvorte kaj laŭsence temas pri io, kion oni povas elekti. Laŭ PIV:

Unu el pluraj elekteblaj planoj, agmanieroj ks

Plena Ilustrita Vortaro

Klare do ne necesas nova, lernenda (neoficiala) vorto kiel »opcio«.

🔖
  • Angle: pixel
  • Iudire: rastrumero
  • Prefere: bildero
Kialigo

»Rastrumo« similigas prezentadon de bildo sur ekrano al kampa aŭ ĝardena laborado per hakfosilo, kiun oni nomas »rastro«. Sed tiu nomo estas neoficiala, kaj la konekto al bildero estas neklara, kvankam prava. Simple diri »bildero« multe pli kompreneblas. Tio foje estas kritikata:

Iuj opinias, ke „bildero“ estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) – kaj aliflanke, oni povas paroli pri rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo).

Sergio Pokrovskij en Reta Vortaro

Mi devas malakordi tiun kritikon, ĉar ĝi konsideras bildon kiel datumon, kies prezenton ni povas vidi sur al ekrano, sed ĝi ne plu konsideras tiun prezenton kiel bildon. Sed kial ne? Kio estas la funkcio de ekrano? Ja prezenti bildojn al la uzanto! La vorto »bildo« havas tre ĝeneralan signifon:

Videbla aspekto de la objektoj

Reta Vortaro

Videbla aspekto de objekto, sceno ks, formita de la lumradioj devenantaj de ĝi

Plena Ilustrita Vortaro

Ĉu do tio, kio fine aperas sur la ekrano, ne estas bildo? Ĝi ja estas bildo. Unu datumo, kiu prezentas bildon, povas havi diversajn prezentojn ĉe diversaj distingumoj (= distingivoj)… kaj ĉiun el tiuj oni povas tute bone nomi aparta »bildo«.

Krome, ĉu taŭgas paroli pri »bilderoj« de ekrano kiam la ekrano ne montras bildon? Miaopinie jes, ĉar tio ŝajnas al mi tre facile komprenbela; la destino de ekrano ja estas montri bildojn, kaj mi do vidas neniun bezonon malkonsideri tiun destinon, kiam oni parolas pri ĝiaj eroj. Oni povas imagi, ke malŝaltita ekrano montras »malplenan bildon«, se tio helpas.

🔖
  • Angle: print
  • Iudire: printi
  • Prefere: presi
Kialigo

La vorto »presi« estas Fundamenta kaj ankoraŭ servas tute bone, eĉ ĉe nuntempaj elektraj presiloj. Por tiuj iuj preferas la vorton »printi«, sed tute ne necesas nova vorto por tio; pluraj lingvoj ne faras distingon, kaj kiam vere necesas distingo, ni povas fari ĝin per »komputilpresi«.

🔖
  • Angle: proxy / proxy server
  • Iudire: prokurilo / prokura servilo
  • Prefere: retperilo / retperanta servilo
Kialigo

La vortero »prokur« estas neoficiala, kaj PIV difinas ĝin jene:

Laŭleĝa povo aŭ rajtigo donita de firmo al difinita persono aŭ de persono al alia persono por agi en ĝia nomo.

Plena Ilustrita Vortaro

Temas do pri jura vorto, kiu kredeble ne estas vaste konata ekster tiu fako (eĉ se ĝia uzo tie estas pravigita). Diri »retperilo« do multe pli simplas, kaj ankaŭ helpas klarigi al ĉiuj la ideon kaj funkcimanieron de retperilo.

🔖
  • Angle: resolution (of a screen)
  • Iudire: distingivo
  • Prefere: distingumo / bildergrando
Kialigo

La vorto »iv« estas neoficiala kaj evitinda, ĉar ĝi estas tute samsignifa kun »pov«, kaj donas al la lingvo nenion utilan. Laŭvorta fortraduko de »distingivo« do estus »distingpovo«, sed mi hezitas, ĉu tio sufiĉe klaras.

Kial oni fakte uzas la vorton »disting«? Ni povas trovi la saman ideon ankaŭ en aliaj lingvoj, ekzemple la angla (»resolution« de »resolve«) aŭ la ĉeĥa (»rozlišení« de »rozlišit«). La mezuro diras al ni, kiom da bilderoj formas la bildon de la ekrano, t.e. kiom da bilderoj ni povas distingi. Nomi tion »distingpovo« (= »distingivo«) aŭ »distingeblo« sufiĉe sencas, sed tiaj nomoj ŝajnas al mi iom tro ĝeneralaj. La kvanto ja estas rilata al distingo, sed ĝi mem ne estas rekte ia »povo« aŭ »eblo«. Mi kredas, ke la neklara kaj malfacile nomebla rilato iĝas bona kandidato uzi la specialan vorton, kiun ni havas por ĝuste ĉi tiaj okazoj: »um«.

🔖
  • Angle: resource
  • Iudire: risurco
  • Prefere: rimedo
Kialigo

Ni jam havas oficialan vorton, kiu tre bone esprimas la celatan ideon. Tute ne sencas preni vorton novan, simple por soni pli simile al la angla lingvo.

🔖
  • Angle: restore
  • Iudire: restaŭri
  • Prefere: rehavi / reakiri / remeti
Kialigo

La neoficiala vorto »restaŭri« estas superflua en komputado same kiel en arto. Kiam oni perdis datumojn, oni volas ilin reakiri, rehavi, eble ien remeti. Plej bonan vorton oni elektu laŭ uzo, gusto, kaj nuanco, sed nenial necesas rigardi ekster nia jama vortprovizo.

🔖
  • Angle: sandbox
  • Iudire: sablujo
  • Prefere: izolujo / izolejo
Kialigo

Per »sablujo« oni celas lokon, kie infanoj ludas kun sablo – ili rajtas konstrui aŭ detrui ĉion ajn, kaj ne vundiĝos nek rompos ion valoran, ĉar ili nur havas tiucelan sablon kaj eble kelkajn plastajn ilojn. En komputado oni celas lokon aŭ ŝirmilon, danke al kiu programo povas aliri nur proprajn aŭ aparte permesitajn datumojn, kaj ne povus do fuŝi ceteron de la sistemo se ĝi erarus aŭ malicus.

Fakte temas pri ĉarma kaj logika figursenco, kiu tamen estas iom neklara. Sablujo elvokas ne nur sekurecon kaj izolecon, sed multe pli forte ĝi elvokas ludemecon, kreemeceon, infanecon, kaj jes – ankaŭ sablon. Se oni ne supozas, ke ĉiu esperantisto jam konas la anglan (kion ni ja ne faru!), la postulo diveni la ĝustan signifon kaj emfazon de »sablujo« ŝajnas al mi eble iom troa.

Dankinde, Esperanto povas esti pli esprima ol la angla pri ĉi tio, kaj ni povas uzi tute klaran teĥnikajn vortojn »izolujo« aŭ »izolejo«. (La dua ŝajnas al mi pli esprima, kaj certe pli taŭga se temas pri speciala ŝirmilo por unu programo.) Kompreneble, por funkcioj de ludoj, kie oni ja estu kreema, la vorto »sablujo« povus esti pli bona elekto.

🔖
  • Angle: session
  • Iudire: seanco
  • Prefere: salutaĵo / vizito (eve. sido)
Kialigo

»Seanco« estas neoficiala vorto por »kunsido« (kiu portas la signifon »session« ekde la Fundamento). Persono, kiu iutempe uzas komputilon, ne sidas nepre kun aliaj personoj, sed ofte sidas sola kun la komputilo; tial eble pli taŭgas diri simple »sido«.

Sed oni havas ankaŭ pli elegantan solvon. En komputado, oni ofte parolas pri la rezulto de saluto, kiu daŭras ĝis adiaŭo. Tial oni povas simple nomi ĝin »salutaĵo« – la vorto ne havas certan signifon je homa saluto, sed ĝi klaras je komputila saluto. Oni ankaŭ povas diri »vizito«, precipe se oni jam diras »eniri« kaj »eliri« anstataŭ »saluti« kaj adiaŭi«.

(Tamen se oni plu volas diri ion kiel »ensaluti« kaj »elsaluti«, oni prefere uzu akordan vorton »ensalutaĵo«.)

🔖
  • Angle: software
  • Iudire: softvaro
  • Prefere: programaro
Kialigo

Ne necesas prunti la vorton »softvaro« de la angla, ĉar ni jam povas diri la tre bone kompreneblan vorton »programaro«, kaj multaj jam tion faras.

🔖
  • Angle: synchronise / synchronize
  • Iudire: sinĥronizi / sinkronizi
  • Prefere: speguli / samtempigi / samhavigi / samhavi / samigi
Kialigo

Anstataŭ »sinĥronizi« jam pli bonus diri »sinĥronigi«, sed la vorto »sinĥrona« mem jam estas neoficiala kaj supreflua, kaj tial mi rekomendas tute eviti ĝin, kaj elekti pli simplan vorton laŭbezone.

Kiam oni volas samigi horloĝojn, oni pli ĝuste diru »samtempigi« (aŭ eventuale »akordigi«). Kiam oni volas samigi datumojn inter du aparatoj, oni pli ĝuste diru »samhavigi«. Pli ĝenerale (kaj foje malpli konfuze) oni povas diri »speguli«. Kiam oni bone vortigas la tutan frazon, ĉi tiuj vortoj povas esti facile kompreneblaj, kaj ni tute ne bezonas plian vorton.

🔖
  • Angle: technology
  • Iudire: teĥnologio / teknologio
  • Prefere: teĥnikaro / teĥnikoscienco
Kialigo

»Teĥnologio« estas neoficiala vorto, kiu vere havas du apartajn uzojn: ĝi povas nomi sciencon pri teĥnikoj (precipe modernaj), sed ĝi ankaŭ povas nomi specifajn teĥnikojn uzatajn (precipe ĉe komputado). Oni povas laŭbezone elekti pli precizan oficialan tradukon. Ekzemple:

  • Spektu filmojn pri arto, kuirado, aŭ teĥnikoscienco!
  • Nia programo uzas samtavolan teĥnikaron por interkonekti la uzantojn.
🔖
  • Angle: theme
  • Iudire: etoso
  • Prefere: haŭto
Kialigo

»Haŭto« estas konkreta aĵo (ŝelo), dum »etoso« estas abstrakta impreso (sentigo). Kiam oni ŝanĝas haŭton de iu fasado, oni ŝanĝas la kolorojn, formojn, kaj eble dismeton – oni faras tre konkretajn surfacajn ŝanĝojn, kvazaŭ oni laŭvorte »ŝanĝus la haŭton« de la programo.

Kompreneble, ĉiu haŭto helpas doni al la programo ian etoson – kun griza haŭto ĝi eble havas antikvecan etoson, dum kun plata nigra haŭto ĝi eble havas mojosan modernecan etoson. Kun helaj paŝtelaj koloroj ĝi eble havas freŝan etoson. Vere, la nomo »etoso« ne estas senlogika.

Sed oni neniam ŝanĝas la etoson rekte – oni ne povas konkrete agordi ion abstraktan. Oni povas meti konkretas haŭton kaj esperi, ke ĝi kreos la ĝustan etoson por la uzanto. La problemo pli evidentiĝas kiam oni parolas pri »hela« aŭ »malhela« haŭto aŭ etoso – haŭto ja povas havi helecon, sed etoso ne same bone. Tial »haŭto« estas pli trafa nomo.

🔖
  • Angle: token
  • Iudire: ĵetono
  • Prefere: peco / datumo
Kialigo

Kvankam la neoficiala vorto »ĵetono« belas, ĝi ankaŭ ofte superfluas, ĉar multon, kion ĝi esprimas, ni povas simile bone esprimi per aliaj vortoj. Tio veras en komputado samkiel en tabloludoj.

Plej ofte temas pri datumo, kiun oni donas al programo por ĝuste funkciigi ĝin. La signinfo multe varias laŭ kunteksto, kaj tial oni devas ĉiam traduki la nomon kun ĉiuj ĝiaj priskriboj kaj precizigoj. Plej ofte do oni ne diros simple »ĵetono« aŭ »peco« aŭ »datumo«, sed ekzemple:

  • aŭtentikiga peco/datumo
  • kontrola peco/datumo
🔖
  • Angle: version control system
  • Iudire: versikontrola sistemo
  • Prefere: versiilo
Kialigo

»Versikontrola sistemo« ŝajnas al mi mistraduko. Certe eblas kontroli versiojn kun helpo de tia ilo, sed ĝia esenca funkcio ja ne estas kontrolado. Tiaj sistemoj ĉefe registras, organizas kaj spuras ŝanĝojn faritajn al datumoj (kiuj tiel trairas malsamajn versiojn). La ĉefaj faciligoj estas reirado kaj kunlaborado.

Kvankam oni povus diri »versirega sistemo« aŭ »versiregistra sistemo«, pli simplas kaj elegantas diri simple »versiilo«. Tio ŝajnas pli taŭga kaj malgraŭ sia simpleco nekonfuzebla nomo por ĉi tia ilo.

🔖
  • Angle: video (datum)
  • Iudire: video / videaĵo
  • Prefere: filmo (eve. filmeto)
Kialigo

»Video« estas neoficiala vorto kun nefirma signifo. Foje oni nomas per ĝi datumon, kiu enhavas prezenteblan sinsekvon de bildoj, sed (eble eĉ pli) ofte oni nomas per ĝi la arton kaj teĥnikaron krei kaj trakti tiajn sinsekvojn. Tial »videaĵo« estas pli ĝusta kaj certa nomo kiam oni parolas pri unuopa datumo.

Sed ni jam havas oficialan vorton, kiu tre bone esprimas la ideon. Tiu vorto estas »filmo«. Originale ĝi nomas fizikan, prezenteblan sinsekvon de bildoj sur bendo, kaj estus do tute logike reuzi ĝin parolante pri komputiloj, ĉar la kerna ideo tute samas – nur la formo ne plu estas fizika, sed cifereca. Same oni parolas ekzemple pri fotoj.

Iuj preferas la vorton »filmeto«, sed mi ne trovas kialon por tio. La vortero »et« aldonas nenion, kio pli bone trafus la ideon de cifereca datumo. Eble oni preferas pensi pri tre mallongaj filmoj, kie la vorto »filmeto« eble havas ian pravigon, sed por la ĝenerala datumspeco, mi trovas la vorton »filmo« pli trafa. Ambaŭ tamen estas sufiĉe ĝustaj.

🔖
  • Angle: video call
  • Iudire: videovoko
  • Prefere: vidvoko
Kialigo

Pli simple, pli klare, pli oficiale. Eĉ malatentante la nebulecon de »video«, mi vidas neniun avantaĝon de »videovoko« super »vidvoko«, kiu plie tre bone akordas kun »voĉvoko«, kaj povas do impresi multe pli elegante.

🔖
  • Angle: video game
  • Iudire: videoludo
  • Prefere: bitludo (eve. komputila ludo)
Kialigo

»Video« estas neoficiala vorto kun nefirma signifo. Tamen la signifo, kiu ŝajnas celata ĉi tie, estas kredeble la pli ofta. (Vidu ĉe video.) Se oni rigardus ĝin kiel kunmetaĵon de »vide« kaj »o«, oni povus mallongigi la nomon al »videludo«. La formo »videoludo« tamen kredeble estas konstruita kaj preferata sub influo de la angla kaj pluraj aliaj lingvoj, kie oni ĉiam prefiksas vorton per »video« (kaj ne per »vide«).

Tamen ni jam havas sufiĉon da oficialaj vortoj, per kiuj konstrueblas taŭga nomo. Mi aparte ŝatas la vorton »bitludo«; ĝi sekvas jam iom oftan kutimon nomi ciferecajn aferojn kun la vortero »bit«, kiu estas tre mallonga sed tre klara. La rezulto nomo do estas pli bone komprenebla ol »videoludo«, kaj eĉ pli oportuna ol »videludo«.

Aserteblas, ke la signifo-kampo de »bitludo« estas pli vasta ol tiu de »videoludo«, ĉar ĝi taŭgas ankaŭ por ludoj, en kiuj »video« (vido) ne rolas grave. Mi dubas, ke oni bezonus aŭ eĉ dezirus fari distingon inter tiaj ludoj ekster tre specialaj okazoj, je kiuj oni povus diri »vidbitludo«, »vidludo«, aŭ (se oni ne malŝatas la vorteron) »videoludo«. Ordinare tio tute ne necesas.

🔖
  • Angle: voice call
  • Iudire: telefonvoko
  • Prefere: voĉvoko
Kialigo

Eble per »telefonvoko« oni volas diri, ke oni uzas nur voĉon, kvazaŭ oni vokus per la telefona reto. Sed hodiaŭ oni ankoraŭ vokas per la telefona reto, kiu kutime postulas pagon. Nomi aliajn specojn de vokoj »telefonvoko«, precipe kiam ili fareblas per telefono (per iu komunika aplikaĵo) sed ne per la telefona reto, povas esti iom konfuze. Pli bona solvo estas nomi ilin rekte kaj klare »voĉvoko«. (Tio plie akordas kun »vidvoko«.)