Tiriftejo

Kiel meti akuzativon al fremdaj nomoj?

Tirifto

En Esperanto ekzistas akuzativa kazo, kiu havas tri apartajn, sed rilatajn funkciojn:

  1. Marki gramatikan objekton (agaton) de ago.
  2. Marki celon aŭ direkton de movo.
  3. Anstataŭi la universalan prepozicion »je«.

En ĉiuj tiuj oftaj uzoj, oni markas ĝin per la akuzativa finaĵo »n«. Tiu formo tre bone konvenas strukturon de la propraj vortoj de Esperanto: ĉiuj vortoj, kiuj ordinare bezonas la finaĵon, jam finiĝas per vokalo, post kiu la aldona finaĵo estas tre facile elparolebla.

Sed la samon ni ne povas diri pri vortoj fremdaj al Esperanto, precipe pri propraj nomoj (ekz. de personoj, urboj, verkoj), por kiuj ni ne havas bonan tradukon, sed ni tamen bezonas ilin uzi en Esperanta frazo, fojfoje. Kiel ni plej bone marku la akuzativan kazon tie?

La natura maniero

La plej natura kaj miasente ankaŭ la plej eleganta maniero estas simple antaŭmeti taŭgan titolon. Ĉio povas, apud sia propra nomo, ricevi ankaŭ nomon ĝeneralan, kiu povas ĝin priskribi, kaj iĝi bona titolo. (Ekz. Zamenhof ja estas sinjoro, kaj tial ni povas diri: »sinjoro Zamenhof«.) Se oni metas la akuzativan kazon al tia titolo, la sekvanta nomo mem ne plu ĝin bezonas.

Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo.

Malnova testamento, Josuo, 6:26

Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Marta

Sed kiel en tiu festo trovi sinjorinon Meva?

Marvirinstrato, Marvirinstrato

Tiu ĉi maniero funkcias egale bone por ĉiu nomo, ĉar la nomo ĉiam restas tute senŝanĝa. Eĉ se oni volus fari aliajn ŝanĝojn krom la akuzativo, oni povus ilin fari al la titolo, kaj ankoraŭ ne bezonus tuŝi la nomon. Tio povas esti tre oportuna. (Ekz. se oni volus esprimi malŝaton per la vorto »aĉ« en la dua ekzemplo, oni simple metus ĝin en la titolon, kaj dirus »sinjoraĉon Swicki«. Meti ĝin en la nomon eble malpli elegantus! Ĉu oni dirus: »Swickiaĉon«?¹)

Aldone, se la leganto renkontas la nomon unuafoje, la titolo povas tre bone klarigi, pri kio eĉ temas. Ĉu la nomo apartenas al persono, urbo, verko? Ĉu tiu estas libro, kanto, pentraĵo? Tio fojfoje ne klaras eĉ ĉe nomoj malfremdaj, kaj ĉe nomoj fremdaj la problemo certe ne malpliiĝas.

Praktike leviĝas nur du maloportunaĵoj per uzado de titoloj:

  1. Por iuj nekutimaj aŭ lingve novaj priparolaĵoj povas esti malfacile trovi taŭgan titolon. Tio povas problemi precipe en tuja parolado, kiam oni bezonas serĉi rapide.
  2. Eĉ trovite, la titolo povas esti iom longa kaj peza, precipe se oni bezonas ofte ĝin ripeti.

Eble pro tiuj maloportunaĵojn (se ne pro nekutimeco, vene de aliaj lingvoj) iuj emas serĉi aliajn, malpli longajn kaj variajn manierojn marki la akuzativon. Domaĝe, tiuj ofte venas kun siaj propraj mankoj. Ni rigardu kelkajn.

Alternativaj manieroj uzataj

Neniu marko

Eble plej simple estas tute ne marki la akuzativon. Ĉar fremdaj vortoj ne apartenas al nia lingvo, oni ankaŭ povas diri, ke ne necesas plene apliki ties regulojn. En simplaj frazoj, tio apenaŭ kaŭzos malklarecon:

GIMP mi instalis.

Por tiuj, kiuj scias, ke »GIMP« estas komputila programo, la senco estas klara, kaj aliuloj ankoraŭ povos diveni. Sed se ni uzus multajn fremdajn vortojn en malsimpla frazo, la strkturo povus iom malklariĝi:

Tiam oni trovos, ke GNU kun ĝia GIMP igas Windows kun PhotoShop nebezonataj.

Eĉ se tio ne ĝenos komprenadon, ĝi povas malagrable frapi la okulojn aŭ orelojn.

Almeto de finaĵo

Alia solvo estas trakti la nomon kiel ordinaran vorton Esperantan, per simpla aldono de finaĵo. Oni povus diri, ke temas pri formo de Esperantigo. Por iuj nomoj, tio povas funkcii tre bone:

GIMPon mi instalis.

Por aliaj, ĝi povas aspekti iom nekohere:

Firefox-on mi instalis.

La nekohereco fontas el la duona stato de la Esperantigo: la vorto nun ja kondutas kiel ordinara vorto Esperanta, sed ĝia skribado kaj elparolado tute ne konformas al niaj reguloj. Eĉ pli nekohere tio impresas, kiam oni aldonas finaĵon nur por la akuzativo, sed alie lasas la nomon nuda (ekz. »Firefox estas instalita«).

Ĉi tiu maniero klaras kaj tute ne ĝenas, kiam ĝi fojfoje aperas, sed por regula (kaj precipe skriba) uzado, plena esperantigo aŭ uzo de titolo povas funkcii multe pli bone. Kaj kompreneble malfacilas trakti plurvortajn nomojn kiel unu vorton ĉi tiel.

Prepozicio »je«

Kiel mi komence menciis, la universala prepozicio »je« povas anstataŭiĝi de la akuzativo. Eble tial oni pensis fari male, kaj anstataŭigi la akuzativon per la prepozicio »je«:

Mi legis je »Violo de antikva librejo«.

Jam je la unua rigardo, ĝi donas al nomo apartan rolon, kaj funkcias tute bone eĉ se tiu nomo estas plurvorta. Sed ĉu ĝi estas sufiĉe klara, kaj ĉu ĝi konformas al la gramatiko? Por ambaŭ demandoj mi donas certan respondon: »Eble…?«

Kvankam la gramatiko permesas anstataŭigi ĉiun uzon de »je« per la akuzativo,² ĝi ne malimplice permesas la malon. Alivorte, la akuzativo plene kovras ĉiun uzon de »je«, sed »je« ne plene kovras ĉiun uzon de la akuzativo (precipe ne tiun de gramatika objekto, nek tiun de movo aŭ direkto).

Sed la prepozicio »je« havas neniun signifon fiksitan; ĝi povus signifi ion ajn, por kio ni ne havas jam evidente taŭgan prepozicion. Oni devas ĝin interpreti laŭsence kaj laŭkuntekste, kaj tia interpretado certe povas onin konduki al signifo, kiu efektive samas tiun de la akuzativo.

Aliflanke, pro tiu sama universaleco, oni neniam povas legi la prepozicion »je« kaj tuj konkludi, ke ĝi prezentas rilaton similan al la akuzativo, ĉar ĝi ankaŭ povus signifi ion alian. En iuj frazoj, la signifo estos sufiĉe klara, sed en aliaj, ĝi povus impresi strange kaj nebule.

Neoficiala prepozicio »na«

Eble pro tiuj mankoj de »je«, oni pensis enkonduki novan prepozicion, kiu sole kaj precize esprimus la akuzativan kazon: la prepozicion »na«. Ĝi posedas ĉiujn avantaĝojn de »je« kaj neniun el ĝiaj mankoj.

Mi legis na »Violo de antikva librejo«.

Tutsimple ĝi metas akuzativan kazon al kio ajn sekvas ĝin. Tre oportune! Sed ankaŭ tiu ĉi solvo kunportas sian propran problemon: la vorto estas neoficiala, kaj ĝia taŭgeco por nia lingvo estas duba kaj disputata.

Mi ne faros ĉi tie profundan analizon de la propono, sed dirindas, ke la finaĵo »n« estas ĝis nun nia sola oficiala maniero malimplici la akuzativan kazon. Ĉi tiu prepozicio prezentus radikan ŝanĝon al la gramatiko de Esperanto, kaj radikaj ŝanĝoj estas evitindaj ekster okazo de urĝa neceso.

Sed feliĉe ni ne bezonas eĉ disputi pri tio, ĉar la gramatiko jam permesas al ni solvon same oportunan kaj funkcie egalan al »na«, sen iuj ŝanĝoj aŭ aldonoj!

La minimuma maniero

Por meti akuzativon al ĉiu ajn fremda nomo, oni povas tute simple reiri al la natura maniero kaj antaŭmeti titolon. Sed ĉi-foje, oni ne serĉos la plej taŭgan vorton, sed uzos nur la substantivan finaĵon »o« kiel titolon.

On Firefox mi instalis.

Mi legis on »Violo de antikva librejo«.

Al iuj, tio ĉi povas aspekti tre strange, eble eĉ kontraŭ-gramatike, ĉar temas pri tre malofta uzo de la finaĵo »o«. Sed oni devas memori, ke en nia lingvo, ankaŭ la gramatikaj finaĵoj ja estas memstaraj vortoj!³

Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finaĵoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

Fundamenta Krestomatio

Tio levas la demandon: »kial oni ne uzas la finaĵojn memstare?« Kaj mi kredas, ke mi scias la ĝustan respondon: »ĉar ili nemulte utilas memstare!« Vortoj estas ligitaj al ideoj. Kiam oni uzas vorton, oni celas esprimi la ideon, kiu estas ligita al tiu vorto. Sed kiun ideon esprimas la vorto »o«? La plej ĝeneralan ideon pri »io, kio estas«.

»O« prezentas ion, sed ĝi ne precizigas, kio tio estas. Ĝia signifo estas plej vasta kaj tute ĝenerala, tiugrade, ke ĝi apenaŭ utilas por vortigi ideon. Tial »o« estas uzata preskaŭ ĉiam en kunmetaĵoj, kiel abstrakta fundamento por pli konkreta ideo. Tial oni trankvile uzas ĝin por faciligi elparoladon de vortoj (ekz. skribotablo, aŭdovidaĵoj), sen danĝero radike ŝanĝi ilian signifon.

Memstara uzo de »o« estas do gramatike tute bona, sed mankas al ĝi semantika signifo. Kaj ĝuste tion ni bezonas! Kiu vorto povas iĝi bona titolo por ĉio ajn, ĉu temas pri persono, urbo, verko, aŭ io tute alia? Certe la vorto, kies signifo estas tiom ĝenerala kaj nepreciza, ke ĝi povas kovri ĉiujn tiujn aferojn! Bonŝance, ni jam tian vorton havas en Esperanto: ĝi estas la vorto »o«.

Uzante la vorton »o« kiel titolon, oni prezentas neniun semantikan informon pri la nomo; tiun donas la titolata nomo, tute sola. Kaj ĉar la nomo, kies formo ne konformas al nia gramatika strukturo, prezentas neniun informon gramatikan, tiun devas doni la titolo, tute sola. Ambaŭ partoj prezentas tute apartajn specojn de informoj, kaj unu ne povas do ĝeni la alian. Tute same kiel uzi prepozicion!

Multenombro

Malsame al prepozicioj, kiam titolo prezentas plurajn nomojn, ĝi povas aperi ankaŭ en formo multenombra, kvankam ne devige:

Ŝi renkontis (samklasan)ojn Kajano, Ŝiota, kaj Akabane.

Ŝi renkontis (triop)on Kajano, Ŝiota, kaj Akabane.

Konkludo

Kiam oni bezonas uzi fremdan nomon en sia teksto aŭ parolo, ĝi unue serĉu taŭgan titolon, precipe se oni verŝajne ne scios, al kio la nomo apartenas. Sed se oni trovas tiun manieron tro maloportuna por sia bezono, oni elektu alian manieron, atentante, ke ĝi ĉie estu sufiĉe klara kaj bonimpresa.

Nur la prepozicion »na« mi volas malrekomendi en ĉiu okazo, ĉar ĝi apenaŭ prezentas iun avantaĝon super »o« kiel titolo (kiu ĉie povas ĝin anstataŭigi).

  1. La ekzemplo, kiun mi prezentas, estas pure hazarda kaj hipoteza; sinjoron Swicki mi persone ne konas, kaj nenion kontraŭ li havas.
  2. Anstataŭigi prepozicion »je« per la akuzativo eblas en ĉiuj ĝiaj uzoj, sed nur teorie, ne ĉiam praktike. Ekz. en la frazo »mi tenis ĝin je la mano«, la akuzativo jam estas uzata por marki la objekton, kaj estas pli bone ne enmeti alian.
  3. Vidu la Fundamentan gramatikon, precipe ties 11-an regulon.