Tiriftejo

Kunmetado estas simpla!

Tirifto

En Esperanto, oni faras novajn vortojn per kunmetado de ideoj. Tio ebligas esprimi kaj kompreni multajn ideojn sen bezono koni multajn vortojn. Por lingvo, kiu celas esti simpla kaj facila, tio estas tre utila meĥanismo. Sed kiel funkcias ĉi tiu meĥanismo? Kiaj estas ĝiaj reguloj kaj limoj?

Iuj popularaj analizoj strebas respondi tiujn demandojn tre precize, kaj uzas tiucele multajn regulojn kaj kategoriojn. Tio povas gvidi al ĝusta lingvouzo, sed multo da reguloj kaj kategorioj ne bone akordas la celojn de simpla kaj facila lingvo. Ĉu oni fojfoje ne troigas?

En ĉi tiu verko mi strebas rigardi kunmetadon per laŭeble plej simplaj reguloj, akordante la facilan naturon de la lingvo, kaj respektante ĝiajn Fundamentajn principojn kaj difinojn. Per esploro de kelkaj temoj ni vidos, ke simplaj analizoj, kiujn pluraj verkoj jam prezentis al ni, tute sufiĉas por bona lingvouzo, kaj ke ne necesas serĉi en nia lingvo ian ruzon.

Reguloj

Komence ni starigu regulojn, kiuj tute sufiĉos por analizo de ĉiu ajn vorto. Konsideru, ke ĉiu vorto aŭ vortero esprimas iun ideon. La regulojn de kunmetado oni do povas priskribi jene:

  1. Oni kreas novajn ideojn per simpla kunmeto de aliaj ideoj.
  2. En kunmeto, maldekstra ideo ŝanĝas la dekstran ideon (manifestiĝas en ĝi), kaj tiel ili ambaŭ unuiĝas en ideon novan. (La ŝanĝo povas sekvi diversan logikon.)
  3. Tiel okazas, ĝis ĉiuj kunmetitaj ideoj unuiĝos. (Ideoj povas unuiĝi en ĉiu ajn ordo.)

Ĉar ordo kaj logiko de unuiĝoj ne estas difinitaj, kunmeto ofte havas plurajn interpretojn teorie eblajn. Komprenante vorton, oni do devas ĉiufoje konsideri, kiu interpreto plej sencas laŭ:

  1. signifo kaj rilato de la ideoj,
  2. kunteksto, kaj
  3. tradicio.

Kiel tio funkcias praktike? Ni baldaŭ esploros!

Nek afiksoj, nek finaĵoj

Laŭ ĉi tiu analizo, ĉiuj vorteroj estas traktataj tute egale en kunmetado:

  1. Afiksoj estas ordinaraj vorteroj. Kunmetado ne traktas ilin speciale.
  2. Finaĵoj estas ordinaraj vorteroj. Kunmetado ne traktas ilin speciale.

Iuj analizoj rigardas afiksojn kaj finaĵojn specialaj, kaj nebezone kreas por ili novajn regulojn, aŭ nomas ilin neregulaj. Sed laŭ ĉi tieaj reguloj, tio tute ne necesas. Ĉiuj vorteroj estas simplaj portantoj de ideoj, kiuj unuiĝas laŭ la samaj reguloj.

La sola specialeco de afiksoj kaj finaĵoj kuŝas en tio, ke la ideoj, kiujn ili prezentas, ofte estas multe pli ĝeneralaj ol ideoj, kiujn prezentas aliaj vorteroj. Finaĵoj ankaŭ portas ekstran gramatikan signifon, kiu helpas strukturi frazon (kaj necesigas ilin fine de multaj vortoj), sed ne rolas ene de la vorto mem, kaj ne influas do kunmetadon.

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.

Fundamenta Krestomatio, El la Unua libro de la lingvo Esperanto

Do Fundamente ni neniel bezonas rigardi afiksojn kaj finaĵojn specialaj, kiam ni konstruas ideon.

Formala analizo

Mi ne prezentas detalan recepton, per kiu oni povus disskribi precizan analizon de ĉiu vorto. Tio utilus por formalaj studoj, kaj iuj personoj eble ŝatus ekzerci per ĝi. Por komprenado kaj praktikado de kunmetado ĝi tamen ne necesas; kiam oni renkontas novan vorton, oni ja ne haltas por detale analizi ĝin; oni lasas sian cerbon fari tute memage. Se vi deziras recepton, aliaj verkoj¹ jam proponas ĝin al vi. Ĉi-sube vi tamen trovos kelkajn klarigajn ekzemplojn, por pli bone kompreni la regulojn en praktika uzo.

Ekzemploj

Ĉe ĉiu vorto, ni unue rigardos la ideojn, kiujn prezentas ĉiuj vorteroj, kaj poste ni vidos, kiel ili povas unuiĝi. Ni komencu per la facila vorto »kat·o«:

kat
Ideo pri besto – kato.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.

Nun, tiuj du ideoj devas unuiĝi. Memoru, ke la dekstra ideo estas fundamenta, kaj la maldekstra ŝanĝas ĝin por krei la novan ideon:

kat → o
La ideo »o« prezentas ion, kio ekzistas. (Tio povus esti io ajn – la ideo estas tre malpreciza.) Sed la pli preciza ideo »kat« ŝanĝas ĝin. La rezulta ideo »kat·o« ne plu prezentas simple ion, kio ekzistas, sed ion, kio ekzistas kiel besto – kato.

Enue simple, ĉu ne? Simile funkcias la vorto »kat·a«:

kat
Ideo pri besto – kato.
a
Plej ĝenerala ideo, ke io havas iun econ.

Refoje ni unuigu:

kat → a
La ideo »a« estas priskriba; ĝi diras, ke io alia havas ian econ. Sed ĉar ĝi estas tre malpreciza, ĝi ne diras, kian. Bonŝance, ni povas ŝanĝi la ideon per alia ideo, por precizigi ĝin! La rezulta ideo »kat·a« diras, ke io havas econ de kato.

Evidentas, ke gramatikaj finaĵoj portas ideojn nur plej ĝeneralajn. Ilia ĉefa tasko ja ne estas precizigi idean signifon de vorto, sed gramatikan strukturon de frazo. Idee, ili estas kiel blokoj de ŝtono, kiujn ni povas laŭplaĉe ĉizi, kaj sur kiuj ni povas laŭplaĉe konstrui, por esprimi kion ajn ni volas. Ili estas la firmaj fundamentoj de niaj esprimoj.

Esperanto funkcias laŭ tiu principo : La determinanto antaŭas la determinaton.

Ĉu Esperanto Fundamente estas facila ?

Sciante tion, oni povas okupiĝi pri pli interesaj kunmetoj, de ideoj pli precizaj.

pes
Ideo pri mezurado de pezo.
il
Ideo pri aĵo destinita al uzado por iu celo.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.

Nun, tiuj tri ideoj devas unuiĝi:

pes → il
La ideo »il« ne estas tre preciza. Ĝi akordas ĉiun aĵon, kiun oni uzas iucele, por iu ago; sed tiu ago tute ne estas difinita. Ĉi tiun ideon ŝanĝas la ideo »pes«, kiu prezentas precizan agon. La plej evidenta maniero, per kiu ambaŭ ideoj povus unuiĝi, estas, ke »pes« precizigos la nekonatan agon, kiun koncernas »il«. Rezulte, ni ricevas ideon pri aĵo destinita al pesado.
pes·il → o
»O« ankoraŭ prezentas ion, kio ekzistas, sed tiu io ankoraŭ povus esti io ajn. Kiam ĉi tiun ideon ŝanĝas la ideo »pes·il«, kiu prezentas konkretan aĵon, ĝi simple precizigas, pri kio temas. Rezulte, ni ricevas ideon pri io, kio ekzistas kiel aĵo destinita al pesado. Mallonge: pesilo.

Se vi dubas tion, ke la afikso »il« tute ne postulas specialan traktadon, simple anstataŭigu ĝin per la ordinara vortero »maŝin«, kaj vi vidos, ke la traktado restos tute sama. (Sed kompreneble la rezulta ideo estos iom malsama, ĉar »il« kaj »manŝin« ne estas samsignifaj.)

Fine, rigardu ĉi tiun belan vorton kun multaj eroj:

mal
Ideo pri maleco – kontrasta stato.
san
Ideo pri ordo en organismo.
ul
Ĝenerala ideo pri ia persono.
ej
Ĝenerala ideo pri ia loko.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.

Nun, ni unuigu ilin, duopo post duopo!

mal → san
»San« prezentas ordon en organismo. Se tiun ideon ŝanĝos ideo pri maleco, pri kontrasta stato, kio estos la rezulto? Ja la fundamenta ideo maligita; alivorte, ideo pri malordo en organismo.
mal·san → ul
»Ul« prezentas ian ulon. Kian ulon? Tion diras al ni la ŝanĝanto: ulon malsanan ja!
mal·san·ul → ej
»Ej« prezentas ian lokon. Kian lokon? Laŭ nia kunmeto, lokon je malsana ulo. Kiun sencan rilaton ni povas trovi inter ideo de loko kaj ideo de malsana ulo? La plej natura rilato estas, ke ulo povas esti en loko. Tial la senca rezulto estas loko, kie estas aŭ estu malsanuloj.
mal·san·ul·ej → o
Ĉi tiu malfacila lasta paŝo estas lasita ekzerco por leganto.

Nun, vidinte la manieron, per kiu ideoj unuiĝas, ni rigardu diversajn ĝiajn trajtojn, kaj kial ili estas.

Persono kun brunaj haroj kaj kataj oreloj kreskantaj el ĝia kapo.
		          Ĝi levas siajn manojn fermitajn, kaj ĝia buŝo estas malfermita,
		          plejkredeble por diri: »Miaŭ!« Ĝi portas ĉirkaŭkolon kun tintilo.
Katulo © 2021 Tirifto LAL 1.3

Ordo

Ĉiuj kunmetitaj ideoj devas, per ĉeno de ŝanĝoj, eventuale unuiĝi al unu rezulta ideo. Tial leviĝas la demando: en kiu ordo ili unuiĝu? Se oni havas en vico tri ideojn, ĉu ĝi unuigu la unuan kun la dua, kaj la rezulton kun la tria? Aŭ ĉu la trian kun la dua, kaj la rezulton kun la unua?

La respondo estas, ke la ordo povas esti ĉia ajn. Ofte ĝi tute ne gravas, sed iuj vortoj havas sencon nur kun unu preciza ordo, kiu varias inter vortoj. Tio povas ŝajni ĝena kaj konfuza, sed eĉ tiaj vortoj estas facile kompreneblaj. Ne sencus postuli, ke ĉiuj vortoj uzu nur unu ordon, ĉar estus granda domaĝo perdi ĉi tiun neĝenan kaj oportunan flekseblecon.

Vidu ekzemple ĉi tiujn kontrastajn vortojn:

mal·far·o
Okazo, ke iu malfaris ion (do nuligis ĝin kaj revenigis antaŭan staton, precipe en komputado).
mal·sel·i
Forpreni selon de rajdebla besto (precipe ĉevalo).

La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj.

Fundamenta Krestomatio, La virineto de maro

La vorto »faro« prezentas ideon de okazo, ke iu faris ion. Sed tia okazo per si mem ne havas naturan malon. La ago »fari« tamen ja havas naturan malon – kiam oni reirigas onian faron, ĝi ja malfaras tion, kion la alia persono faris. Rezulte: »(mal·far)·o«.

Li malselis la ĉevalon kaj, kun la oreloj ĉiam atentaj, li miksiĝis inter la kamparanoj kiuj ĉeestis.

La gaŭĉo Dipi

Male, la vorto »malsel« prezentas ideon de selo maligita. Sed selo ja ne havas naturan malon – ĝi estas ilo por rajdi, kaj ne ekzistas io, kio universale malus tion. Tamen la vorto »seli« prezentas ideon meti selon sur beston, kaj tiu ideo ja havas naturan malon – preni selon de besto. Por atingi tion, ni unue devas unuigi la ideojn »sel« kaj »i«, kaj nur poste unuigi la ideon »mal« kun la rezulto. Rezulte: »mal·(sel·i)«.

Tiu sama principo veras ankaŭ por pliopaj kunmetaĵoj. Rigardu ekzemple ĉi tiujn:

hav·ebl·a
Tia, ke eblas havi ĝin.
ne·hav·ebl·a
Tia, ke ne eblas havi ĝin.
mal·hav·ebl·a
Tia, ke eblas malhavi ĝin.
ne·mal·hav·ebl·a
Tia, ke ne eblas malhavi ĝin.

Se oni kunmetus ĉi-suprajn vorterojn de maldekstre, oni akirus ideojn ne multe utilajn. Io »(ne·hav)·ebl·a« estus tia, ke eblus ne havi ĝin, kaj povus samtempe esti havebla. (Alivorte, eblus aŭ havi, aŭ ne havi ĝin.) Pli utilas paroli pri io, kio estas »ne·(hav·ebl)·a«, do tia, ke ne eblas havi ĝin.

Io »(ne·mal)·hav·ebl·a« estus proksimume egala al io havebla; klare ne utilas konstrui malpli simplan vorton por esprimi la saman ideon pli nebule. Anstataŭe oni devas legi »ne·(mal·hav)·ebl·a«, pri io, kio necesas, kaj oni ne povas malhavi ĝin.

Eĉ pli interese, oni rigardu ĉi tiujn vortojn, kies strukturo estas sama eĉ se oni konsideras la tradiciajn kategoriojn de vorteroj:

fer·voj·ist·o
Isto pri fervojo.
or·kandel·ing·o
Kandelingo el oro.

Per la difinoj klaras, ke oni devas legi »(fer·voj)·ist·o«, sed »or·(kandel·ing)·o«. La kialo estas tute simpla: grave ekzistas fervojo kaj istoj pri tiu, sed ne ekzistas vojistoj, kiuj apartus per sia fereco. Simile, oni grave faras kandelingojn el oro, sed oni kutime ne faras el ĝi kandelojn – kaj se oni farus, kredeble ne ekzistus por ili specialaj kandelingoj.

Malfacilus ellabori detalajn regulojn, laŭ kiuj oni decidus pri ordo de ĉiaj vortoj. Sed evidente tio ne necesas por ordinara uzado kaj komprenado de la lingvo. Por tiuj, tute sufiĉas atenti la sencon, kuntekston, kaj tradicion.

Rilato

Ĉe iuj kunmetoj ekzistas pluraj manieroj, kiel la maldekstra vorto povas ŝanĝi la dekstran. Tiuokaze oni devas elekti racie, laŭ senco kaj kutimo. Tio ĉi evidentas precipe ĉe kunmetitaj rolvortoj:

antaŭ·tuk·o
Tuko, kiu estas antaŭe (portata antaŭ korpo).
antaŭ·urb·o
Spaco, kiu estas antaŭ (ĉefa parto de) urbo.

En la unua ekzemplo, la ŝanĝanto nur precizigas lokon de la ŝanĝato rilate al io alia. Temas pri »tuko antaŭ io«, ne pri »io antaŭ tuko«. Male, en la dua ekzemplo, la ŝanĝanto uzas la ŝanĝaton kiel bazon de loko por io alia. Temas pri »io antaŭ urbo«, ne pri »urbo antaŭ io«.

Inter tiuj kunmetoj ne ekzistas teĥnika malsamo. Hipoteze, oni tute bone povus legi, ke temas pri »io antaŭ tuko« kaj »urbo antaŭ io«. Sed efektive tio ne okazas, kaj en ordinara uzo, oni eble eĉ povus nomi tion eraro. Kial?

Simple ĉar nur la uzataj interpretoj havas sencon. Ja ekzistas tukoj, kiuj specialas pro sia antaŭeco, sed ne ekzistas iu aĵo, kiu apartas per sia pozicio antaŭ tuko. Simile, oni ne havas ĝeneralan ideon pri urbo, kiu specialas pro sia antaŭeco, sed oni ja havas partojnĉirkaŭaĵojn de urboj, kiuj estas antaŭaj, kiujn oni distingas, kaj pri kiuj oni paroladas.

Eĉ pli klare ni povas vidi tiun distingon ĉi tie:

ĉirkaŭ·man·o
Io portata ĉirkaŭ mano.
ĉirkaŭ·pren·i
Preni per (brakoj per) ĉirkaŭa maniero.

Ne sencas pensi pri mano, kiu estas ĉirkaŭa, ĉar tia mano ne ekzistas daŭre. (Ĝi ekzistas efemere, kiam homo tenas ion, sed ne sencas doni pro tiu momento novan nomon al la mano.) Sed sencas pensi pri io, kion oni portas ĉirkaŭ sia mano, ĉar homoj ja ofte portas tiajn alaĵojn. Simile, preno estas efemera ago, kiu ne estigas ĉirkaŭ si ion ajn interesan kaj aparte rimarkeblan. Sed ja eblas ĉirkaŭpreni iun per la brakoj, kaj homoj ofte tion faras por esprimi amon.

super·akv·o
Abundo de akvo tioma, ke ĝi superas aĵojn, ofte detrue.

Oni povas pensi pri io, kio estas super akvo, sed tia ideo estas iom tro ĝenerala kaj efemera. Hipoteze, »superakvo« povus esti anaso, floso, plafono, aŭ eĉ ĉielo. Kiam oni estas ĉe naĝejo, ludinte per pilkoj kaj aliaj amuzaĵoj, kaj oni volas purigi la nivelon de la naĝejo, oni povas tute bone diri: »ni forigu ĉiujn superakvojn« kaj kredeble esti komprenita. Sed ekster tia situacio, iom malfacilas ligi la nomon al konkreta aĵo.

Male, superakvo kiel natura okazaĵo kie akvo superas estas sufiĉe konkreta kaj mem-klariga. Kiam oni diras »nia urbo suferis superakvon«, aŭ »la loka rivero superakvis«, oni verŝajne komprenos en ĉiu situacio.

Ĉi tiaj plursencoj tute ne specialas al rolvortoj. Ĉar ĉiu rolvorto montras rolon, unu evidenta ekstra maniero, per kiu ĉiu rolvorto povus ŝanĝi sian dekstron en kunmeto, estas dono de tiu rolo. Tio ne veras pri ĉiu ordinara vorto, sed ankaŭ tiuj povas porti diversajn sencojn al kunmetado.

Ordinaraj vortoj

Kiam oni kunmetas ideojn por nomi ion, la ideoj kutime havas sufiĉe klaran rilaton, ke ne problemas diveni, pri kio temas. Misinterpretoj estas fareblaj, almenaŭ hipoteze, sed la rezulta ideo estus tiom stranga kaj senutila (precipe en sia kunteksto) ke oni facile lernos la ĝustan interpreton. Vidu ekzemple:

lum·tur·o
Turo, kiu lumas ĉe bordo, por ke maristoj vidu ĝin defore.
pord·hok·o
Aĵo, sur kiu pordo pendas, kaj kiu fiksas ĝin al pordokadro.
rul·kurten·o
Kurteno, kiun oni rulas.

»Lumturo« estas ia turo (aŭ tureca konstruaĵo), kiu eligas lumon. La kunmeto neniel specifas ĝuste tiun rilaton al lumo. Oni povus supozi, ke la turo estas farita el pura lumo, sed tiaj turoj ordinare ne ekzistas. Same oni povus supozi, ke ĝi konsumas lumon, sed ankaŭ tiajn turojn ni ne konas en la mondo.

»Pordhoko« estas hoko por teni pordon. Ankaŭ tiu rilato ne estas specifita de la kunmeto: ĝi povus temi pri hoko, kiu estas fiksita al pordo, kaj sur kiu oni povas pendi ekzemple mantelon aŭ bantukon. Tiaj hokoj ja ekzistas, sed ili ne esence malsamas de aliaj hokoj; saman hokon oni povus meti sur muron aŭ stangon. Kvankam tiu interpreto estas do pensebla, oni facile lernas kaj memoras la alian.

»Rulkurteno«, tute male, ne havas alian sencan interpreton. Kurteno mem ne povas ion ruli, kaj ne sencus uzi ĝin por ruli ion. La sola senca interpreto do estas, ke oni rulu la kurtenon mem (kontraste al aliaj kurtenoj, kiujn oni deŝovas alimaniere).

Senco figura

Unu ideo per si mem povas esti komprenata per diversaj manieroj, kiel atentigas Antido:

Ĉiu vorto povas esti uzata en senco propra aŭ en senco figura. Ideo per si mem konkreta povas esti prenata en senco abstrakta, kaj reciproke.

Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto

Rigardu ekzemple la ideon »kor«. Temas pri konkreta, tuŝebla organo, kiu fluigas sangon tra onia korpo, sed oni atribuas al ĝi ankaŭ niajn emociojn. Tio estas afero tre arta kaj abstrakta, kaj tamen tute ĝusta kaj ofte uzata. Ĉi tiu plursenco ekzistas ne nur ĉe solaj vortoj, sed ankaŭ ĉe kunmetoj.

kor·e
Per la abstrakta, emocia koro; t.e. kun veraj, sinceraj emocioj. Skribi leteron per konkreta, sangofluiga koro ne estas bona ideo, kredeble.
kor·tuŝ·o
Tuŝo al la abstrakta, emocia koro; t.e. emociigo. Tuŝon al konkreta, sangofluiga koro povus fari kuracisto.
kor·amik·o
Persono, al kiu oni reciproke dediĉas sian koron; t.e. profundajn sentojn de amo. Se oni legus ĝin konkrete, eble temus pri persono, kun kiu oni starigis formalan amikecon per rita kunmanĝo de koro. Bonguste!

Senco laŭ finaĵo

Unu valora rimarko estas, ke o-vorton kun priskriba a-vorto oni (parte) kunmetas kiam oni bezonas fari a-vorton el la o-vorto, sen perdo de la originala priskriba a-vorto. Bonan ekzemplon donas en sia verko Marsel Lireveld (Marcel Leereveld):

Jes, mi ne uzas la kunmetaĵon “brunpano”, kvankam la nederlanda akceptas tion. Sed “brunpana” jes, ĉar la aglutina regulo por Esperanto estas, ke substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS ĜIN KIEL ADJEKTIVON, ĉar tiel la signifo de “bruna” ne plu estas speciala. Do simile, la kunmetaĵo “novjaro” povas signifi NUR “la komenco de nova jaro”, kaj neniel “nova jaro”. La kunmetaĵo “novjaro” kiel “nova+jaro” estas malĝusta, ĉar en tiu kunmetaĵo estas la speciala signifo de “nov”, ne la normala “nova”, sed “noveca”.

[…]

La timo de mi kaj tiu de la PAG estas, ke duonaglutina kunmetaĵo de substantivo kun sia adjektivo kreos miskomprenojn. La homoj komencus krei novajn vortojn kun du apartaj nocioj: “ruĝa rozo” malĝuste fariĝus “ruĝrozo” kvankam ne ekzistas specialeco de tia rozo; ĝi simple restas du nocioj: rozo kiu hazarde estas ruĝa, dum malvarmŝranko estas unu afero, unu nocio, ne ŝranko kiu hazarde estas malvarma. Do la timita malklareco ne estas nur supozo.

Pri vortkunmetado

Plene veras, ke oni ne nomus brunan panon »brunpano«, aŭ ruĝan rozon »ruĝrozo«. Sed oni ja nomus skatolon por bruna pano »brunpana«, kaj bedon kie floras ruĝaj rozoj »ruĝroza«. Tamen por pravigi tion, oni ne bezonas aparte konsideri karakteron de la kunmetitaj ideoj, nek apartajn vortojn, kiuj inspiris la kunmetaĵon. Oni povas klarigi la kontraston per la simpla, universala analizo; sufiĉas memori, ke ne temas pri unu vorto kun du malsamaj finaĵoj – temas pri du fundamente malsamaj vortoj.

Por la lingvo mem, »brun·pan« estas ĉiam la ideo de pano, en kiu manifestiĝis la ideo de bruneco, tute same en »brun·pan·a« kiel en »brun·pan·o«. Sed tiu ideo mem ankoraŭ devas manifestiĝi en la ideo de »a« aŭ »o«, respektive, kiuj formas la fundamentojn de la rezultaj vortoj.

Nemulte sencas, ke »brun·pan·o« estu simple bruna pano, ĉar pro la fundamenta ideo »o« ni ja parolas pri ekzistaĵo difinata de iu ideo. Kaj neniu ekzistaĵo estas difinata de pano, en kiu manifestiĝis bruneco. Se »brunpano« povus montri al iu aparta speco de pano, kiun iel apartigas bruneco, tiu nomo plene taŭgus. Sed ĉar plej multaj panoj pli-malpli brunas, tia vorto ne vere havas sencon en la reala mondo.

Male en »brun·pan·a«, la fundamenta ideo estas »a«, kiu esprimas priskribon. Nenio indikas, ke ni serĉu aparte difinitan ekzistaĵon. Ne temas pri »brun·pan·o« kun ŝanĝita finaĵo; temas pri »a«, en kiu manifestiĝas »brun·pan«, tute sendepende de »brun·pan·o«. Kaj ĉi tie »brun« ja povas manifestiĝi kiel simpla koloreco; tio ne utilus por difino de ekzistaĵo, sed ĝi ja utilas por priskribo de io, kiu ja povas uzi plurajn interligitajn ideojn, kiuj mem ne utilas por difini apartan ekzistaĵon.

Logiko

Ideoj ĉiam unuiĝas laŭ ia logiko, kiu gvidas al la ĝusta rezulto. Oni povas distingi du logikajn ekstremojn: sciencan kaj artan. Scienca logiko unuigas ideojn laŭ ties naturaj rilatoj kaj interagoj. Male, arta logiko unuigas ideojn laŭ abstraktaj rilatoj kaj asocioj foje eĉ arbitraj. La distingo ne havas gramatikan signifon, sed ĝi utilas por montri la amplekson kaj riĉecon de kunmetado. Vidu ekzemplojn:

kol·har·o·j
Haroj ĉirkaŭ kolo (de besto).
mol·anas·o
Birdo parenca al anaso.
ter·pom·o
Legomo apenaŭ parenca al pomo.

»Kolharoj« rezultas el konkreta unuiĝo de kolo kaj haroj. Se oni metos harojn ĉirkaŭ kolon, oni akiros kolharojn. Temas pri konkreta, fizika unuiĝo de ambaŭ ideoj, evidenta al ĉiu, kiu konas harojn, konas kolojn, kaj povas imagi ilian realan kunmeton. Temas do pri logiko scienca.

»Molanaso« rezultas el unuiĝo alispeca. Ĝi ne estas anaso, kaj ne eblas akiri ĝin per fizika kunigo de moleco kun anaso. Temas pri sovaĝa birdo tre simila al anaso, kiu kovras sian neston per lanugo por moligi ĝin. Oni povas diri, ke tiu moleco distingas ĝin de anaso. Tiu logiko estas valida, sed iom pli arta, ol scienca.

»Terpomo« laŭ kreskaĵoscienco ne parencas al pomo. Ĝi ne gustas kiel pomo. Sed iel ĝi tamen similas: ambaŭ estas sferaj, malmolaj, kaj interne blankaj aŭ flavaj. Se oni imagas pomon kreskantan en tero, tiu iom similas al terpomo. La logiko do apenaŭ laŭas sciencon, sed ĝi tute laŭas ian artan komparon.

Pomo, kies ŝelo havas kolorojn de planedo Tero. La mapo ne estas
		          lokscience preciza, ĉar mi ne estas tre bona mapisto, nek tre bona
		          desegnisto. Sed ĝi sufiĉe belas, kaj tio plej gravas!
Sciencarta terpomo © 2021 Tirifto LAL 1.3

Scienca logiko havas klaran avantaĝon en tio, ke ĉiu ĝin facile komprenos, ĉar leĝoj de naturo samas tutmonde, kaj ĉiu persono ilin konas iugrade. Sed ili ne katenas nin, ĉar ni same bone povas uzi logikon artan. Tio tre gravas por nia lingvo, pro kelkaj kialoj:

  1. Multaj ideoj estus maloportune esprimeblaj, se ni devus uzi logikon pure sciencan. Pensu pri »fervojo« (ne ia ajn vojo el fero), »sunfloro« (ne parencas sunon), »vagonaro« (ne nur aro de vagonoj). Iom da neprecizeco faciligas kunmetadon kaj ne kaŭzas multan konfuzon.
  2. Aliaj kunmetoj ne estas dekomence kompreneblaj al ĉiuj, sed la abstrakta rilato, kiun uzas arta logiko, venas de iu fakta asocio, kiu povas multe faciligi lernadon. »Akvomelono« ja bezonas kaj enhavas multan akvon, »lavurso« ja ŝajnas eta lavanta urso, kaj »terpomo« ja iomete ŝajnas tera pomo.
  3. Esperanto estas lingvo ne por precizega scienca nomado, sed por ĉiutaga homa uzado. Tiu ja inkluzivas sciencan nomadon, sed ankaŭ arton, ludemon, kaj facilaniman esprimadon. Arta logiko donas al nia lingvo parton de ĝia beleco, de ĝia karaktero, kaj de ĝia homeco.

Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo «Parolo de X en la kunveno Y» estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ «parolo» oni devas en tia okazo diri «antaŭpublikparolataĵo».

L. L. Zamenhof, Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo

Karaktero kaj enteneco

Ofte oni distingas inter tri malsamaj kategorioj de vorteroj, laŭ tio, ĉu ili esprimas econ, agon, aŭ aĵon (ulon). Tiaj vortoj jam entenas la sencon de la finaĵoj »a«, »i«, aŭ »o«, respektive. Ili do havas la saman sencon, kiel ilia kunmeto kun la koncerna finaĵo.

Konsideri aparte tian karakteron utilas por kompreni sencon de vortoj, precipe kiam oni lernas ilin. Sed la karaktero mem neniel influas la kunmetadon. Kunmetado zorgas nur pri senco de ĉiu vorto (kiu ja enhavas karakteron), sed ĝi ne havas malsamajn regulojn por malsamaj karakteroj. Ĉiu kunmeto obeas la samajn regulojn.

Jen ofta opinio pri influo de karaktero sur kunmetado, per la vortoj de Andre Ŝerpijod (André Cherpillod) (kun ŝanĝita emfazo):

  • Kun adjektiva radiko, la o-vorto havas sencon de kvalito. Se la pluformaĵo per o de iu radiko ne difinas kvaliton, tiu radiko ne povas esti adjektiva. Kion signifas laiko ? Ĉu “kvalito de iu, kiu...” ? Tute ne : laiko estas « homo, kiu ne apartenas al la pastraro », aŭ « homo, kiu ne havas apartan kompetentecon ». Rezultas, ke laik’ estas substantiva radiko, kaj ke la responda kvalito estas la laikeco.
  • Kun verba radiko, la o-vorto havas sencon de ago, aŭ de la rezulto de ago. Se la pluformaĵo per o de iu radiko ne difinas agon, tiu radiko ne povas esti verba. Kion vesto ? Ĉu “ago konsistanta en...” ? Tute ne : vesto estas « Ĉio kovranta la korpon ». Rezultas, ke vest’ estas substantiva radiko, kaj ke la responda ago estas la vestado.
La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj

Ni rigardu do ekzemplojn de vortoj, kiuj trompas la donitajn atendojn, kaj kondutas »neregule«. (Ili vere kondutas regule, nur per pli simplaj kaj pli ĝeneralaj reguloj.)

Ecoj

Laŭ la ĉi-supra atendo, a-vortero kun la finaĵo »o« havos sencon de kvalito. Tiel povas konduti ekzemple »belo«, »novo«, »proksimo«. Sed jen trompantoj:

acid·o
Ĥemia speco de fluaĵo.
plat·o
Aparta geometria formo.
rekt·o
Geometria linieca formo.

Kiel eblas, ke a-vortero kun o-finaĵo prezentu aĵon? Tute simple!

»O« portas la signifon »kio estas«; ĝi prezentas la plej ĝeneralan ideon pri io, kio ekzistas. Kiam a-vortero manifestiĝas en »o«, ĝi estigas ideon pri aparta ekzistaĵo, kies sola (aŭ ĉefa) eco, kiu distingas ĝin de aliaj ekzistaĵoj, estas tiu, kiun esprimas la a-a vorto. Plej ofte, tiu ekzistaĵo estas tute abstrakta.

Ekzemple »proksimo« – ne ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas proksimeco; tial »proksimo« prezentas ideon pure abstraktan. Similas »belo« – ne ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas beleco. Sed hipoteze »belo« ja povas esti uzata tiel fojfoje; ekzemple se oni volus flati homon, kiun oni trovas tiom bela, ke ĝi prezentas belecon en ĝia pura formo, kaj povas esti uzita kiel difino de beleco, oni povas tute bone nomi tiun homon »belo«.

Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur ĉapelo
Kaj bastonon en la mano.

Hamleto

Sed por »plato« ja ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas plateco. Temas pri geometria formo, kaj pli ĝenerale pri ajna tiuforma aĵo. Nenio direblas pri tia formo, krom tio, ke ĝi estas plata; ĝi prezentas platecon en ĝia pura formo, kaj povas esti uzita kiel difino de plateco. La ideo »plat« ja esprimas econ pri konkreta formo, kaj tial tute sencas, ke »plato« estu konkretaĵo.

Same okazas pri »rekto«, kiu estas konkretaĵo geometria, kaj »acido«, kiu estas konkretaĵo ĥemia. Jen kion skribis ĝuste pri tiu ĉi temo Antido (kun ŝanĝita emfazo):

Ekzemple, laŭ la U. V. radiko acid entenas en si ideon adjektivan (ec’an), do la komuna senco de la vorto acid’o estas abstrakta : acid’o = acid(ec)’o = „eco acid“, kiel oni povas konstati en la frazo : „Kion vi preferas : la dolĉon aŭ la acidon ?“.

Tamen, en ĥemio la vorto acido alprenas sencon konkretan („aĵo acid“), por eviti en tiu scienco la konstantan ripeton de la sufikso aĵ; cetere, la teknika senco de la vorto acido estas ideo pli speciala, pli preciza ol acidaĵo. Simile, laŭ la U. V. la radikoj rekt, eben, ktp., entenas ideon adjektivan (ec’an), do la komuna senco de vortoj rekto, ebeno estas abstrakta („eco rekt“, „eco eben“); tamen en geometrio la teknika senco de tiuj vortoj estas konkreta („aĵo rekt“, „aĵo eben“). Tiaj modifoj de senco havas praktikan utilon kaj nenian malutilon, ĉar por esprimi la ideon „eco acid“, „eco rekt“, ktp., oni povas uzi la formojn pleonasmajn : acideco, rekteco.

Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto

Je la grava rimarko, ke kunteksto influas la interpreton, mi volus precizigi, ke kunteksto ne estas la ĉefa fonto de la senco; la senco jam troviĝas en la vorto mem. Esperanto mem ne vere distingas inter abstrakta acido kaj konkreta acido; distingas la persono, kiu la vorton interpretas, kaj decidas, ĉu interpreti abstrakte, aŭ ĉu konkrete.

El vidpunkto de la lingvo, temas simple pri »ideo ›acid‹ manifestiĝinta en ›o‹ (›kio estas‹)«. Tio povus egale bone esti konkreta, kiel abstrakta. Ĉu ligi tiun ideon al ideo konkreta aŭ abstrakta, tio jam dependas de la interpretanto – de ties bezonoj, atendoj, kaj kutimoj. Kunteksto tre grave indikas al ni, kio estas bezonata, kaj kio estas atendebla. Kiam oni »verŝas acidon«, la ago »verŝas« ja indikas, ke bezonata estas konkretaĵo, ĉar abstraktaĵon oni verŝi ne povas.

Agoj

Laŭ la alia listero, i-vortero kun la finaĵo »o« havos sencon de ago, aŭ de ties rezulto. Tiel kondutas ekzemple »ĵeto«, »montro«, »streko«. Sed jen la trompantoj:

flar·o
Kapablo flari, unu el la haveblaj sentoj de vivulo.
manĝ·o
Manĝaĵo, konsiderata kun rilata okazo de manĝado, ofte socie signifa.
rul·o
Geometria rulipova formo.

La kialo estas tute sama, kiel ĉe ecaj vortoj. La ago »flar« povas manifestiĝi ne nur kiel unufoja ago, sed ankaŭ kiel kapablo flari, ĉar ankaŭ tio estas ekzistaĵo pure karakterizata de tiu ago. Same okazas pri »manĝo«. Oni povas ruli plataĵon por formi rulon el ĝi – la rilato estas iom pli fora, sed tio ja ne malpravigas ĝin, kvankam oni eble preferus resti ĉe rilatoj pli proksimaj.

Krom tio aperas kelkaj o-vortoj, kiujn mi kuraĝus nomi rezultoj de agoj, kvankam s-ano Ŝerpijod verŝajne ne farus same:

flor·o
Speco de kreskaĵo, kiu floras.²
plant·o
Ajna kreskaĵo, kiu estis plantita.²³
vest·o
Tuto de surportaĵoj de vestita homo.

Sed oni tute ne bezonas okupiĝi pri ia speciala regulo por ago kaj ties rezulto, ĉar kunmeto ĉiam montras manifestiĝon de unu ideo en alia, kaj la natura kaj logika manifestiĝo de iuj agoj estas konkretaĵoj, kiuj rezultas el la ago.

Pensu pri la ago »streki«. Kiam oni strekas, ordinare aperas streko. La angla traduko de »strek« en la UV laŭvorte signifas »streko«. AdE anstataŭigis tiun tradukon per alia, kiu laŭvorte signifas »fari strekon«. Tiu korekto estas ordiga, sed ĝi apenaŭ ŝanĝas lingvuzon. Ne eblas streki ne farante strekon. Kaj ne povas ekzisti streko, se neniu strekis. La ago nur ekzistas kiel maniero krei la aĵon, kaj la aĵo nur ekzistas kiel rezulto de la ago.

Same floro estas rezulto de florado, kaj florado okazas nur por krei floron. Planto estas rezulto de plantado, kaj oni plantas nur por krei planton. Vesto estas rezulto de vestado, kaj oni vestas sin nur por porti veston. La agoj estas nedisigeblaj de siaj rezultoj, kaj male. Samkiel eco, ago povas havi interpretojn abstraktajn (agajn) kaj konkretajn.

Instruado

Ekziston de karaktero oni ofte montras per la duopo »bros« kaj »bala«, aŭ simila. »Bros« jam entenas la ideon »il«; tial la ilon por brosado oni nomas simple »broso«. Sed »bala« entenas la ideon »ag«, kaj ne »il«; tial la ilon por balaado oni nomas »balailo«. Oni diras, ke tial gravas koni la karakteron de ĉiu vorto.

Tio veras, sed mi volas emfazi, ke »bros« kaj »bala« ne malsamas nur per siaj karakteroj, sed per siaj tutaj signifoj. Same malsamas inter si »bros« kaj »kuir«, aŭ »bros« kaj »elefant«. Karaktero estas nur parto de la signifo. Se oni volas kompreni kaj ĝuste uzi la vorton, oni devas koni la tutan ideon, kiun ĝi esprimas; tio inkluzivas karkateron, sed ankaŭ aliajn aferojn. Nomi balailon »balao« same eraras, kiel nomi glaciaĵon »glacio«, kvankam »glaci« kaj »glaciaĵ« havas la saman karakteron.

Emfazo de karaktero estas utila por klarigo de signifo, precipe en lingvoj, kiuj uzas unu vorton por pluraj rilataj signifoj. Ekzemple en la angla lingvo, la vorto »comb« signifas kaj »kombilo«, kaj »kombi«. Tial ege utilas emfazi, ke »komb« esprimas agon. Male, la ĉeĥa lingvo nomas kombilon »hřeben«, kaj la agon kombi »česat«; nenia konfuzo do eblas por ĉeĥa lernanto, eĉ se neniu emfazas la karakteron por ĝi.

Ŝanĝoj de karaktero

Karaktero de oficiala vorto estas facile trovebla per rigardo al ties oficialaj tradukoj. Fojfoje aperas vorto, kiu havas unu karkateron, sed post kunmeto kun alia vorto, la karaktero subite ŝanĝiĝas! Tio indikus, ke oni povas ŝanĝi karakteron per simpla antaŭmeto de alia vorto. Jen ekzemploj:

Antaŭ kunmeto Post kunmeto
anim·(o) grand·anim·(a)
blank·(a) ov·blank·(o)
flu·(i) super·flu·(a)
lig·(i) har·lig·(o)
nask·(i) krist·nask·(o)
plat·(a) man·plat·(o)
sid·(i) kun·sid·(o)

Kiel mi skribis antaŭe, karaktero ne estas aparta gramatika eco, sed ordinara parto de signifo de ĉiu vorto. Kaj kiel ni vidis, kunmeto kreas novan signifon, kiu venas de la uzitaj ideoj, sed estas aparta de ili. Rememoru, ke tia ŝanĝo devas havi sencon, devas obei ian logikon, kaj devas esti iom klara.

Ĉi tiuj kunmetoj kondutas tute same kiel ĉiuj aliaj kunmetoj: maldekstra ideo manifestiĝas en la dekstra, kaj el tio logike sekvas nova ideo. Ni rigardu ĉiun kunmeton aparte, por vidi, ke okazas nenio eksterordinara:

grand·anim·(a)
La ideo »anim« prezentas aĵon. La ideo »grand« prezentas econ, sed ne faras grandan ŝanĝon al »anim« – ne ekzistas aparta rilato aŭ tradicio, per kiu tiuj du ideoj interagus. Tial ni simple ricevas la ideon de animo, kiu havas grandecon. Neniu aparta ekzistaĵo estas difinita de tiu ideo, sed oni ja konas kaj priparolas tiun ideon kiel ies econ. Tial por ĉi tiu ideo pli naturas karaktero eca, laŭ homaj bezonoj.
ov·blank·(o)
La ideo »blank« prezentas econ, kiu povas eventuale plene difini iun aĵon (ekz. precizan koloron, aŭ farbon). La ideo »ov« donas al ĝi cirkonstancon de ovo. Ovo havas parton, kiu estas difinebla, kaj tradicie difinata, per sia blankeco. Tial tute naturas, ke en cirkonstanco de ovo, blankeco temas ĝuste pri tiu parto, kiu ja estas aĵo, kaj tial la natura karaktero de la tuta kunmeto estas aĵa.
super·flu·(a)
La ideo »flu« prezentas agon, kaj la ideo »super« montras, ke fluas super io. Tiu ideo tute bone funkcias age, do kial ĝi estus eca? Ĉar ni povas uzi ĝin figursence, por diri, ke io estas superbezona. Kiam ni interpretas la ideon tiusence, ĝia karaktero estas pli nature eca, ĉar ni parolas pri la eco de io, kaj ne pri la memstara ago de fluado super io (sur kiu la eco estas bazita).
har·lig·(o)
La ideo »lig« prezentas agon, kaj la ideo »har« ĝin ŝanĝas tiel, ke oni ligas harojn. Tiu ideo ne plu estas ĝenerala, sed preciza, kaj firme ligita al unu konkretaĵo. Sencus paroli pri ago, sed ankaŭ tute sencas paroli pri aĵo. Ĝi iom similas al la ideo »flor«.
krist·nask·(o)
La ideo »nask« prezentas agon, kaj la ideo »krist« precizigas, ke temas pri nasko de Kristo. Tio ja estas ago, sed grave ankaŭ okazo, kiun iuj nacioj festas ĉiujare. Tial la ideo pri nasko de Kristo prezentas ordinare feston, kaj oni povas tute bone rigardi ĝian karakteron aĵa.
man·plat·(o)
La ideo »plat«, kiun ni jam rigardis, prezentas econ de formo. En cirkonstanco de mano, ĝi indikas ties platan parton – la manplaton. La ideo do havas ideon klare aĵan – kvankam la aĵon difinas eco, la aĵo restas aĵo.
kun·sid·(o)
La ideo »sid« prezentas agon. Sed kiam pluraj personoj sidas kune (la ideon ŝanĝas la ideo »kun«), ne plu temas pri unu ago – temas pri okazo, kiun ja difinas agoj, sed kiu akiras propran, apartan karakteron. Tiun okazon ni povas rigardi kiel kolektivan agon, sed same bone kiel abstraktan aĵon.
Maljuna viro vestita ruĝe kaj blanke havas grandan blankan barbon,
		          kaj portas grandan sakon kun donacoj. Li rigardas apude starantan
		          kaj preĝantan junan virinon, kiu afable kaj trankvile ridetas.
Kristnaska viro kun kristnaska virino © 2021 Tirifto LAL 1.3

Iuj vortoj iĝas pli dubaj kun alia finaĵo. Ekzemple, »ovblanka« povus esti bone legata kiel »rilata al ovblanko«, sed ankaŭ kiel »blanka kiel ovo«. Je tio necesas koni du gravajn faktojn:

  1. »Ovblanka« kaj »ovblanko« estas malsamaj vortoj. Ne temas pri radiko »ovblank« kun almetita finaĵo; temas pri malsamaj finaĵoj kun almetita vorto »ovblank«. Finaĵoj estas ordinaraj vortoj; ili ne modifas signifon de »ovblank«, sed ili komencas konstruon de tute nova vorto, ĉar la ĉefa vortero ĉiam staras lasta.
  2. Iuj vortoj estas plursencaj, kaj se oni volas specifi iun sencon, oni devas meti taŭgan kuntekston, aŭ (sen kunteksto) ŝanĝi la esprimon, por ke ĝi estu pli preciza. (Ekz. al »ove blanka« aŭ »ovblankaĵa«.)

Sume, karaktero estas io, kion ni povas distingi kiel econ de ideo. Sed ĝi ne estas io, kio influus gramatikajn regulojn de la lingvo. Ni povas disputi, ĉu karaktero de iu ideo estas aga aŭ aĵa. Tio problemas, se ni malkonsentas pri signifo de la ideo. Sed se ni komprenas signifon de iu ideo same, kvankam ni malkonsentas pri ĝia karaktero, tio ne devas prezenti ian problemon por nia interkomprenado.

Afiksoj

Pri karaktero de kelkaj afiksoj ni trovos diversajn eldirojn. Temas precipe pri la afiksoj »aĉ«, »eg«, kaj »et«.

La sufiksoj eg, et, aĉ, um, estas senkarakteraj, gramatike indiferentaj, ĉar en si mem ili entenas nenian ideon ĝeneralan: ili estas sufiksoj nek substantivaj, nek adjektivaj, nek verbaj: ankaŭ nek konkretaj, nek abstraktaj.

Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto

Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. […] La sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel. Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj sufiksoj do estas veraj afiksoj.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Aĉa, ega kaj eta estas t.n. diafanaj sufiksoj: ili ne ŝanĝas la gramatikan karakteron kaj sencon de la radiko, nur modifas iom la lastan. En iliaj derivaĵoj ili estas analizeblaj adjektive (ĉe substantivoj), aŭ adverbe (ĉe adjektivoj kaj verboj): dometo: eta domo; grandega: ege granda; parolaĉi: aĉe paroli.

Plena Analiza Gramatiko

La a’vortoj, (kun la e’vortoj), kiuj entenas ĉu kvalitan ĉu rilatan sencon por akompani, precizigi : o’vortojn (respektive : a’ aŭ e’ aŭ i’vortojn) kiel : ec, in, grand, at, em, et, oft …

Ĉu Esperanto Fundamente estas facila ?

Ĉi-lasta verko taksas la karakteron de tiuj afiksoj eca. Tio tute sencas, ĉar kiam oni rigardas la ideojn, kiujn prezentas tiuj afiksoj, ili ja havas ecan karakteron. Ankaŭ PAG vidas tion, sed ĝi ne identigas la vortojn kun iliaj ideoj; ĝi ne okupiĝas pri ideo, sed pri konduto.

Iuj tradiciaj vidpunktoj, apogantaj plejparton de la ĉi-supre cititaj verkoj, ne permesas, ke la afiksoj estu ecaj, dum ilia kunmeto kun alia vorto estu aĵa. Sed el la vidpunkto de ĉi tiu eseo, afiksoj estas ordinaraj vorteroj, kiuj portas ordinarajn ideojn. Kaj mi ĵus montris, ke ordinara ideo eca povas esti ŝanĝita de alia ideo, al ideo, kies natura karaktero estas alia.

Aserti karakteron de ĉi tiuj afiksoj ne estas celo de ĉi tiu eseo. Sed ilia ececo ja neniel prezentus problemon por regula kunmetado. Eĉ se ili havas karakteron, iliaj ideoj sufiĉe universalas, ke tute sencas trovi diversajn karakterojn en iliaj kunmetoj.

pord·eg·o
La ideo »eg« prezentas pliecon, pli altan gradon. Se oni ŝanĝas tiun ideon per la konkreta ideo de pordo, oni kompreneble ricevas pli altan gradon de pordo – pordegon.
fal·et·i
La ideo »et« prezentas malpliecon, malpli altan gradon. Kiam manifestiĝas en tiu ideo la ideo de falo, ĝi akiras tiun saman signifon, sed restas je malpli alta grado de evoluo kompare al ĝi.
dom·aĉ·o
La ideo »aĉ« prezentas terurecon, malbonecon, fiecon. Kiam manifestiĝas en ĝi la ideo de domo, tiu terureco aperas en la cirkonstanco de domo. Imagu tiun terurecon, kaj vi vidos ion teruran, malbonan, aŭ fian, kio tamen havas la formon de domo. La rezulto estas domaĉo.

La ideoj »eg« kaj »et« estas per sia naturo komparaj, kaj tio pensigas iun pri »veraj afiksoj«, do ŝanĝantoj, sed ne ŝanĝatoj de la antaŭa ideo en la kunmetaĵo. Hipoteze ili ja povus funkcii kiel ŝanĝantoj, sed laŭ la simpla arĥitekturo de nia lingvo, ni devas rigardi ilin ŝanĝatoj. Kaj la pozicio de pli fundamenta ideo fakte pli taŭgas por tio, ĉar la rezulta kunmetita ideo ofte estas fundamente malsama de la ŝanĝanto, kaj »eg« kaj »et« esprimas tiun malsamecon en fundamenta pozicio.

»Fal·et·i« temas pri io fundamente malsama al »fal·i«; ja ne temas pri falo, sed pri io malpli grava aŭ intensa ol falo. »Fal« simple precizigas por ni, rilate al kio la ideo etas. Se oni dirus »et·fal·i«, oni devus pensi pri falo, kiun iel ŝanĝas eteco. Kaj eĉ se la pozicio de »et« ŝajnas ne tre grava en ĉi tiu vorto, utilas vidi, kiel ĝi influas la analizon, ĉar ĝi multe pli gravas en iuj aliaj vortoj.

»Et·fingr·o« estas ordinara fingro, pli eta kompare al la aliaj. Ĝi tamen estas fingro, ne aparta etaĵo simila al fingro. Simile, »et·komerc·o« ankoraŭ estas komerco. Temas pri komerco je etaj skalo kaj kvantoj, sed oni povas nomi ĝin komerco same bone kiel grandkomercon. En ĉi tiuj vortoj, »et« ne enkondukas ion fundamente malsaman, kaj tial ĝi devas stari maldekstre, ne dekstre.

Male, »paf·il·eg·o« kaj »ponard·eg·o« estas bataliloj fundamente malsamaj de pafilo kaj ponardo, kaj tial »et« devas stari dekstre, en la fundamenta pozicio. Tia komparo sufiĉe sencas por ke ni ne bezonu novan vorteron, kaj multe pli sencas ol diri, ke ponardego estas simple ponardo je egeco

Oni devas konscii, ke ĉi tiaj kunmetoj kutime ne obeas sciencan logikon. La rilato de egeco aŭ eteco inter pluraj ideoj estas nebula, kaj tute dependas de niaj volo kaj povo asocii plurajn ideojn laŭ ties interkomparo. Oni povas aserti, ke per ia logiko ne multe sencas kompari ponardon al ponardego, aŭ ke ne multe sencas rigardi varmon kiel fundamente malsaman de varmego. Sed oni certe povas (sen troa peno) trovi logikon, kiu tion permesas, samkiel oni trovas ĝin por lavurso aŭ terpomo.

En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn «granda» aŭ «tre», ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson «eg», ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton «bonega» ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per «tre bona», kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?

L. L. Zamenhof, Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo

Tradicio

Ĉiufoje, kiam oni interpretas kunmeton, grave rolas ankaŭ tradicio. Uzante iun vorton, oni povus heziti, ĉu sekvi logikon artan aŭ sciencan, ĉu apogi ĝin de tiu aŭ alia senco… sed ofte tiun decidon jam faris aliuloj, kiuj uzis la vorton antaŭe, kaj firmigis ĝian signifon, kvankam ĝi teorie povus esti varia.

Vidu ekzemple la vortojn, kiuj sekvas artan logikon:

Neniu teoria principo postulas, ke tiuj vortoj prezentu la ideojn, kiujn ili prezentas en ĉiutaga lingvouzo. Sed ĉar oni elektis ligi ilin al tiuj ideoj per arta logiko, kaj ripete ilin uzadis tiusence, tiuj ligoj iĝis tradicio, kaj necesas ilin respekti.

Rigardu ankaŭ vortojn, kiuj eĉ science povus havi alian sencon, sed oni tamen favoras alian sencon en praktika uzo:

flug·il·o
Parto de korpo (ofte de birdo aŭ insekto), kiu ebligas flugadon; ne iu meĥanika aparato, kiu ebligas flugadon al homo.
neces·ej·o
Loko por neceso eligi konsumitojn; ne por neceso ripozi, kuraciĝi, prunti monon, nek por aliaj necesoj.
neces·uj·o
Meblo kun ofte necesaj aĵoj kaj iloj; ne ujo por neceso eligi konsumitojn, nek ujo por eniro de personoj kun ia aparta neceso.

Teorie tute eblus uzi ĉi-suprajn vortojn eĉ kun la neuzataj signifoj, sed tio kredeble kaŭzus multan konfuzon, ĉar oni preskaŭ ĉiam atendas nur la signifojn uzatajn.

Sovaĝa anaso, kiu anstataŭ propraj flugiloj havas flugilojn
		          artefaritajn. Ili havas formon de grandaj tuboj, en kiuj estas
		          ventiloj, kiuj flugigas la anason. La anaso portas malmodernan
		          aviadan ĉapon.
Anaso kun flugiloj © 2021 Tirifto LAL 1.3

Simile oni povas rigardi la vortojn kun la universala vortero »um«, kiuj tute apogas sin de tradicio:

brul·um·o
Malsana stato de parto de korpo, dolora, ruĝiga, kaj varmiga; ne io alia rilata al brulado.
buŝ·um·o
Korbo aŭ similforma ŝirmilo portata ĉirkaŭ la buŝo, ofte en publiko, de mordemaj bestoj; ne io alia rilata al buŝo.
gust·um·i
Esplore provi la guston de io; ne io alia rilata al gusto.

Ĉi tiuj vortoj venas de Fundamento de Esperanto, kiu firmigis la tradicion. Sed tradicio povas veni de ĉiu verko kaj ĉiu persono, kaj ĝiaj ĉefaj daŭrigantoj estas aktivaj uzantoj de la lingvo. Tradicion oni povas registri kaj dokumenti, sed ĝia plej natura konilo estas onia propra sperto.

Tradicio devus respekti la teoriajn limojn de kunmetado. Ĝi ne servas por eviti ĝiajn aliajn principojn – tio malfaciligus la lingvon kaj konfuzus ĝiajn uzantojn! Tradicio servas por doni flekseblecon al vortoj ene de tiuj limoj.

Kiam vorto povas oportune prezenti du apartajn ideojn, oni evitus ĝin por eviti konfuzon – sed danke al tradicio, oni povas favori unu ideon super la alian. Kiam oportuna vorto havas interpreton, kiu estas logike kaj gramatike tute bona, sed ne tute evidenta, kaj eble do ne tute komprenebla per si mem, ĝia uzo ne havus pravigon – sed danke al tradicio, oni povas firmigi tiun interpreton kaj tute ordinare uzadi la vorton.

La vera utileco de tradicio ne estas tordi kaj rompi aliajn regulojn de la lingvo, aŭ pravigi sensencaĵojn simple ĉar »aliuloj jam uzis ilin«. Tio estus grava misuzo! Ĝia vera utileco estas apogi bonan lingvouzon ĉie, kie aliaj reguloj ne donas sufiĉan certecon kaj evidentecon. Danke al tradicio, ni ne bezonas eĉ pliajn, tro detalajn, formalajn regulojn.

Konkludo

Evidente, oni povas fari multajn rimarkojn kaj trovi multajn regulecojn en kunmetado. Kunmetado tamen estas nature iom ĥaosa, pro la granda kvanto de diversaj ideoj, kiujn ni volas esprimi. Mi esperas, ke mi sukcesis montri al vi, ke tamen ne necesas plene ordigi ĝin per granda kaj malsimpla regularo. Ĉar esence, kunmetado estas simpla!

  1. Vi trovos ian recepton en Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto de Antido, kaj alian (pli detalan) vi trovos en Ĉu Esperanto Fundamente estas facila ? de Pjer Tel Buvje.
  2. Pri iuj ideoj, inter ili »flor« kaj »plant«, iuj personoj diras, ke ili transiris de unu karaktero al alia. En ĉi tiu verko mi konsideras la originalan karakteron, por montri, ke ĝi funkcias tute bone, kaj neniu transirado necesas ĉe la prezentitaj vortoj.
  3. La vorto »planto« estas ofte uzata kun la ĝenerala signifo de »kreskaĵo« (aŭ »vegetaĵo«). Mi trovas tion iom tro nelogika kaj eble influita de lingvoj, kie similaj vortoj havas tian signifon. En ĉi tiu verko mi do konsideras nur la oficialan signifon.
  4. Vidu la Fundamentan gramatikon, precipe ties 11-an regulon.