Tiriftejo

Nomoj por prisekse eksternormaj

Tirifto

Interrete mi plurfoje vidis la mallongigon »GLAT«, kiu konsistas el la vortoj »Gejaj¹, Lesbaj, Ambaŭseksemaj kaj Transseksaj«. Mi pensas, ke la formo de ĉi tiu mallongigo ne estas tre bone elektita, pro du apartaj kialoj, kiujn mi volus ĉi tie komprenigi, kaj proponi aliajn manierojn paroli pri la koncernaj personoj.

Deveno

Unuavice: de kie venas la mallongigo? Kial oni grupigis ĝuste ĉi tiujn vortojn, kaj ĝuste en tiu ĉi ordo? La verŝajna inspiro estas la anglalingva mallongigo »LGBT«, kiu entenas la samajn vortojn, sed oni interŝanĝis la pozicion de iĉemuliĉoj kaj inemulinoj por akiri la ordon »GLAT« anstataŭ »LGAT«. La unua ja ebligas pli facilan elparoladon, kaj plie samsonas al la vorto »glat«, kio igas ĝin facile memorebla.

Unua problemo: lingva stilo

En Esperanto, oni disponas grandan aron de universale kompreneblaj oficialaj vortoj, kiuj kovras grandan kvanton de ideoj. Danke al la simpla kaj fleksebla gramatiko, oni povas kovri eĉ multajn aliajn ideojn per kunmetoj de ĉi tiaj vortoj, kiujn ĉiu esperantisto facile komprenos. (Ekzemple: »ambaŭ·seks·em·a« – kiu emas al ambaŭ seksoj; se oni konsideras du apartajn seksojn.)

Aliflanke oni ofte uzas vortojn, kiuj jam estas uzataj de multaj aliaj lingvoj. La motivo estas, ke sufiĉe internaciaj vortoj jam estos facile rekoneblaj al plej multaj esperantistoj. (Verŝajne tial oni pruntis la vortojn »geja« kaj »lesba«.) Sed ĉi tio havas du malavantaĝojn:

  1. Malfacile mezureblas »sufiĉa internacieco« de vortoj.
  2. Pruntita internacia vorto estos komprenebla al (plej) multaj esperantistoj, sed vorto kunmetita ĉiam estos komprenebla al ĉiuj esperantistoj.

Tial mi kuraĝas diri, ke kunmetado ĝenerale estas preferinda (kiam ebla), kvankam varias la grado de tiu preferindeco. La strangeco de »GLAT« fontas el la decido uzi ambaŭ stilojn de vortigo, kaj teni la avantaĝojn de neniu el ili. Pripensu:

La unua aliro donas al ni eĉ pli simplan, klaran, kaj same plaĉan mallongigon: »Transseksuloj, Ambaŭseksemuloj, kaj Samseksemuloj«, aŭ »TAS«.²

Personoj, kiuj ligas sin al la grupo, foje vortludas kun la samsoneco al la vorto »glat«. (Ekzemple: »ni estas GLATuloj«, »espere la renkontiĝo iros GLATe«, ktp.) Sed kun »TAS«, oni tute ne bezonas timi perdon de tia ludebleco.

Taso en koloroj de la transseksula flago,
			                              kun kruroj kaj ridetanta vizaĝo.
Tasulo © 2018 Tirifto LAL 1.3

Dua problemo: inkluziveco

Ĉi tiu problemo ne unikas al Esperanto, sed renkonteblas ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj uzas similan mallongigon. Tie oni foje uzas la mallongigon ne por priparoli nur ĉiun el la listigitaj grupoj, sed pli vastan grupon, kiu estas kunligita per iu komuna eco, kaj kiun la listigitaj subgrupoj grandparte reprezentas.

Vidu bonan ekzemplon en la angla lingvo, kie oni ofte almetas aliajn grupojn al la mallongigo, ĉar oni volas montri sian zorgadon pri ĉiu, kaj neniun preterlasi; tial oni povas legi ekzemple »LGBTQIA+«, aŭ »Inemulinaj, iĉemuliĉaj, ambaŭseksemaj, transseksaj, kviraj, interseksaj, neniuseksemaj«, kaj la pluso devus montri, ke oni konsideras ankaŭ similajn grupojn, kiuj ne estis aparte nomitaj en la mallongigo.

La problemo estas, ke difini grupon per ĝiaj subgrupoj ofte estas peze, konfuze, kaj tute ne efike. Pli eleganta solvo estas uzi unu apartan nomon, kiu bone esprimas la econ, kiu la tutan grupon kunligas. Ekzemple, parolante pri gramatiko de nia lingvo, oni ne uzus la esprimon »al, ĝis, por, sen, kaj aliaj« por nomi ĉiun rolvorton; oni uzus la esprimon »rolvortoj« (aŭ »prepozicioj«), ĉar tio rekte temigas la tutan grupon; ĉiu el tiuj vortoj estas uzata por marki iun rolon en frazo.

Ĉu eblas tion fari por »TASuloj«? Jen du kondiĉoj plenumendaj:

  1. Devas ekzisti ideo, kiu proksime kunligas ĉiujn priparolatajn grupojn.
  2. Necesas vorto, kiu taŭge esprimus tiun ideon.

La unua kondiĉo ŝajnas al mi plenumita. La komuneco, kiu kunligas ĉiun el la listigitaj grupoj, estas iu aparta rilato de ĝiaj anoj al sekso. Foje temas pri la stato de propra sekso (ĉe transseksuloj kaj interseksuloj), alie temas pri allogeco al sekso de aliuloj (ĉe samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, kaj neniuseksemuloj). Temas pri tiuj rilatoj, kiuj malsamas al la plej oftaj, kutimaj rilatoj – maltranssekseco kaj malaseksemo – kiuj multloke iĝis sociaj normoj, kies postulado diversgrade malfaciligas la vivon al tiuj personoj, kiuj ilin ne konformas. Kaj tio estas ofta kialo de la grupigo. Tial mi konkludas, ke oni povas nomi tiajn ĉi personojn »prisekse eksternormaj«.

Tiu nomo ŝajnas esprimi la ideon sufiĉe klare, sed ĉu ankaŭ sufiĉe oportune? Por malofta uzado aŭ formala parolado ĝi verŝajne bonas (kaj certe pli elegantas ol elparoli multilteran mallongigon), sed mankas al ĝi la facileco, kiu propras al »GLAT« kaj »TAS«. Eble taŭgus do trovi nomon pli mallongan kaj trafan. Kiel mi antaŭe menciis, tio fareblas almenaŭ dumaniere:

  1. Oni povus fari nomon per vortoj, kiuj jam fiksiĝis al nia lingvo. Tio estus preferinda, sed mi ne certas, kiel bone ebla. Surbaze de la supre prezentita nomo, mi proponus diri »sekseksteruloj« (uloj ekster la normo per sekso), sed mi malcertas pri la klareco de tia nomo.
  2. Duaelekte, oni povus prunti taŭgan vorton de alia lingvo. La sola tia vorto, kiun mi konas, estas la angla »queer«, kiun iuj jam pruntis en la formo »kviro«; miascie ĝi estas uzata por kovri ajnan prisekse eksternorman personon. Iuj tamen plendis pri ĝia (ne nur) historia malica uzado en la angla lingvo, kaj pri ĝia detiea deveno (ĉar ĝi ne estas vaste konata internacia vorto)³.

Konkludo

Ĉion ĉi pripensinte, mi mem decidis eviti la mallongigon »GLAT« pro ĝiaj lingvaj kaj inkluzivecaj mankoj, kaj uzos prefere pli vastan nomon. La nomo »prisekse eksternormaj« ŝajnas plej klara, sed se iu pli simpla, prunta vorto oftiĝos en mia ĉirkaŭaĵo, mi verŝajne uzos tiun.

Se iu tamen preferas listigi kelkajn reprezentajn subgrupojn, aŭ volas paroli nur pri tiuj kelkaj subgrupoj, mi rekomendas, ke ĝi pripensu uzi la mallongigon »TAS«, aŭ mallongigon alian, simile unuecan.

  1. La anglalingva vorto »gay«, estas uzata laŭfoje neŭtrale aŭ nur vire. En la ĉeĥa ĝi estas ĉefe vira. En Esperanto, »gej« estas neoficiala, kaj ĝia uzado ne ŝajnas tute unueca, sed ĉar ĝi aperas apud »lesb«, kiu estas pure virina (kaj ne vere sencus per tiu koncernigi virinojn duafoje), mi supozas, ke ĉi tie ĝi celas precipe nur virojn.
  2. Kun la originala ordo, la mallongigo estus »SAT«. Tio povus facile konfuziĝi kun la Sennacieca Asocio Tutmonda, organizaĵo iom konata de multaj esperantistoj. Tial preferindas renversi la ordon al »TAS«. Sed ankaŭ ĉi tiu mallongigo povus amuzi.
  3. La vorto »kvir« verŝajne estas pli vaste konata en prisekse eksternormaj komunumoj (kiuj ŝajnas pli proksime sekvi la anglan lingvon) sed ĉi tie mi priparolas konatecon ĝeneralan. La nomoj ja ne estas uzataj nur por identiĝi en la komunumoj, sed tre grave ankaŭ ekster ili.