Tiriftejo

Poemoj

Vidu ĉi-sube la poemojn, kiujn mi verkis, kune kun la datoj de ilia unuafoja publikigo. Mi esperas, ke ili plaĉos al vi! Vi rajtas ilin kopii, disdoni, kaj ŝanĝi, laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.

Aĥ, se birdoj flugus

🔖

Aĥ, se birdoj flugus,
estus bela vido:
homoj ilin ne rigardus
kun malica rido.

Se anstataŭ kuri tere,
traus bird’ aeron,
ja ĝi povus malpli pene
trafi sian celon.

Se nur birdoj scius
levi sin per plumoj,
katoj ilin bonvenigus
inter molaj nuboj.

Ili flugus, dancus, kantus,
super niaj kapoj,
kaj ni ilin ŝatus, dankus,
nutrus el manplatoj.

Aĥ, se birdoj flugus,
mondo estus bela.
Fariĝus pli interesa
pejzaĝo ĉiela.

Decidoj

🔖

Ho decidoj, ho decidoj,
la patrinon foje spitas,
morojn se ili evitas,
pro ekscitoj, per insidoj.

Kapricojn de infaneco
ili portas en la koro,
sen riproĉo, sen doloro,
idoj de maljuna deco.

Kato

🔖

Sur divano kuŝis kato,
en bovlo kaj en salato.

Ĉiu homo bone sciu,
ke hundo apenaŭ iu,
kvankam katon vole buŝus,
per salato guston fuŝus.

Pli ol ia ŝtofa tuko
ŝirmas katon ja laktuko!

Mia kapo

🔖

Mia kapo estas domo,
loĝas en ĝi etaj homoj;
eble homoj, eble gnomoj;
kvazaŭ vermoj mordas pomon.

Kiel pomon, mian cerbon,
manĝas etaj gesinjoroj;
pasis multaj, multaj horoj,
ili manĝas plu kun vervo.

Plu kun vervo ili manĝas,
gastoj en la homa korpo,
tia estas mia sorto:
foje mordas, foje tranĉas.

Kiel povas tion scii,
iu, kies du okuloj,
al trovo de la fiuloj,
ne povas sin pozicii?

Simple: ĝi ja evidentas!
Kia estus komprenigo,
de la pensa malplenigo,
krom ke iu pensojn dentas?

Nur pro tio mi konkludas,
(kaj ĉar fojfoje dum terno,
flugas homo de interno,)
ke personoj ene ludas.

Neĝhomo

🔖

Falas neĝo! Venis vintro!
Ĝojas la infanoj!
De divano tra la vitro
rigardas ĉambranoj.

El la lito knabo saltas:
»Ja ni finatendis!«
Kaj subite bone fartas,
kiu longe plendis.

Monatoj da pluvo, koto,
malvarmo sen belo,
kaj finfine puros boto,
post ven’ de l’ ekstero.

La infanoj tuj sin vestas,
kuras al ĝardenoj;
tie ili ĝojas, festas,
kun karaj mienoj!

Tuj ekbrilas junaj mensoj
per kreemo pura,
kaj iĝas per konsekvencoj
homo neĝo nura.

Grandajn globojn etaj manoj
formas kun rapido,
staras baldaŭ neĝtitanoj
antaŭ ĉies vido.

Suno iras sian vojon
al la horizonto,
kaj geknaboj tiun fojon
finon de renkonto.

Tago nokton veni lasas,
kaj infanoj dormon,
nezorge, ke ĉio pasas
cedi sian formon.

Sekvan tagon la vetero
plenigas per varmo,
kaj neĝhomon sen espero
lasas korpa larmo.

Al si diras neĝaj homoj:
»Ve! Kial ni estas,
se post kelkaj nuraj horoj,
varmego nin pestas?

»Kial ĵus koninte mondon,
ni ĝin lasi devos?
Naskiĝinte varman ondon,
ĉiuj baldaŭ krevos!

»Aĥ, se venus tempo nia
kelkajn tagojn poste,
antaŭ fino agonia,
ni feliĉus froste.

»Prenu nin, kruela sorto!
Ni jam tro degelis!
Ĉirkaŭbrakon de la morto
vi nin frue pelis!«

Karbopecoj restis kuŝe,
akvon trinkis tero,
karotoj finestis buŝe,
ploris la ĉielo.

Tial planu, homoj karnaj,
bone viajn agojn;
ne foriras tagoj varmaj
ne farante vagojn.

Ne donu al aĵ’ vivecon
kaj tujan ripozon.
Evitu tragediecon –
spektu la prognozon!

Pri

🔖

Mi pretas, nur pretas,
sed vivo min petas,
ke mi jam prefere pru.
Sed pri mi ja certas,
ke pri mi ne pretas,
nur ne pri mi pretos plu.

Se mi estus folio

🔖

Se mi estus folio,
ekzemple de abio,
mi verŝajne ne ekzistus,
ĉar eĉ se mi tre insistus,
sur ĝi kreskus alio:
pinglo, kaj ne folio.

Se mi estus folio,
ekzemple de tilio,
ĉeĥa gento kun fiero,
min akvadus per biero,
tro en tiu nacio,
ebrius mi, folio.

Se mi estus folio,
ekzemple de lilio,
eble mi min sentus pura,
sed mi estus foli’ nura;
flori devas gracio
per floro, ne folio.

Se mi estus folio,
libre pri historio,
same mia vivo dumus:
mi plu foje foliumus,
kaj krom tio… nenio.
Kia plaĉa folio!