Rakontoj
Jen rakontoj, kiujn mi skribis.
Simboloj de enhavo:
🙂 – Ĉio en ordo.
Ne aperas nesentema priskribo de morto aŭ vundiĝo. Nenio tre maldeca aŭ konsterna okazas. Mi supozas, ke plejparto de personoj povas komforte legi ĉi tian rakonton sen ia problemo.
💀 – Morto aŭ mortigo (eble ŝerce).
Aperas detala, nesentema, aŭ ŝerciga priskribo de morto, mortigo, aŭ io simila. Junaj infanoj kaj personoj, kiuj suferas pro ies morto, verŝajne preferus eviti ĉi tian rakonton.
🧪 – Abundo de neoficialaj vortoj.
Multfoje aperas neoficiala vorto (ne nepre bezonata). Ordinare mi preferas eviti neoficialajn vortojn, sed kelkajn mi trovas tre helpajn kaj uzindajn. Vi trovos vortareton de neoficialaj vortoj sub ĉiu rakonto, kiu havas ilin. Mi neniam uzas lingvajn reformojn; ĉiam nur aldonojn.
Nomo | Priskribo |
---|---|
Mallongegaj (≤ 100 vortoj) | |
Kial? 🙂 | Pri du knabinoj. |
Pri Kociano kaj la firmamana gastejestro 🙂 | Pri ordinara tago en la gastejo Ĉe Kragloj. |
Mallongaj (≤ 1 000 vortoj) | |
La fino de Karlo 💀 | Pri fino de viro farinta malbonajn vivdecidojn. |
Lagto 💀 | Ne nur pri bestoj. |
Lutro kaj vulpo 🙂 | Pri renkontiĝo de malsataj lutro kaj vulpo. |
Ŝafo 🙂 | Pri renkontiĝo de ŝafo kaj roboto. |
Vincek, la fungisto 🙂 | Pri vilaĝa fungisto, kiu spertas nekutiman renkonton. |
Mallongetaj (≤ 5 000 vortoj) | |
Bovo kaj balailo 🙂 🧪 | Pri bovo, kiu devis balai. |
Nokta vizito 🙂 | Pri nokta vizito al ĝardeno. |