Tiriftejo

Nokta vizito

Tirifto

Venis tempo, kiam du proksimaj aparatoj montris la saman nombron. La aparatoj estis horloĝo kaj varmecomezurilo. Ili ne ĉiam akordis per siaj raportoj, kaj tio havis sencon, ĉar unu el ili montris tempon, kaj la alia varmecon. Sed fojfoje okazis, ke tempo kaj varmeco momente havis la saman nombron. Ĝuste nun, tiu nombro estis dek. Eble ne ĉiu horloĝo nek ĉiu varmecomezurilo akordus, ĉar ne ĉiuj aparatoj uzis la samajn nombrojn. Ĉi tiu horloĝo estis dekdueca; ĝi montris nombrojn de unu ĝis dekdu, kaj ĝiaj montriloj ilin ĉirkaŭiris dufoje, ĉiun tagon. Kaj la varmecomezurilo montris varmecon per gradoj, kiujn antaŭ longa tempo elpensis sinjoro Celsio. Ĝuste nun, estis deka horo vespere, kaj la ekstera aero havis dek gradojn de Celsio.

La domo, en kiu estis ambaŭ aparatoj, estis malluma kaj silenta, samkiel plej multaj domoj en la malgranda urbo. Estis jam plena nokto, kaj plej multaj homoj jam iris dormi. Sed malgraŭ la ŝajno, ne ĉiu loĝanto de tiu ĉi domo tion faris. La pordo al teraso klakis, kaj eliris tre maljuna avineto. En unu mano ŝi tenis bulon da fadenoj, nefinitan trikaĵon, kaj trikilojn, kredeble por fini la nefinitan trikaĵon. En la alia mano, ŝi tenis teleron kun taso, de kiu leviĝis vaporo. La pordon ŝi fermis post si per kubuto, ĉar ambaŭ ŝiaj manoj jam estis plenaj.

Sur la teraso staris tablo kaj kelkaj seĝoj. Dum tago, oni povis organizi ĉirkaŭ ili agrablan kunvenon, se estis bona vetero. Se ne estis bona vetero, oni povis organizi kunvenon neagrablan, sed ial oni neniam tion faris. Sed nun neniu kunvenis; venis nur la sola avineto, kiu metis la teleron kun la taso sur la tablon, metis unu seĝon apude, sidis, rigardis al la ĉielo, kaj ridetis. Ĉi-nokte, la ĉielo estis tre klara. La luno lumis sufiĉe hele, ke oni povis vidi, kaj ankaŭ la steloj estis bone videblaj. Tio plaĉis al la maljuna virino. Ŝi certe ne bezonis lumon, ĉar post multaj jaroj ŝi jam sciis triki tiom bone, ke ŝi bezonis nek vidi, nek aŭdi, por triki perfektan vestaĵon. Sed ŝi multe ŝatis la belecon de la naturo, kaj klakado de trikiloj ĉiam trankviligis ŝian koron.

Maljuna virino portanta verdan ĉemizon kaj violkoloran kaptukon
		          kun blankaj punktoj. Ŝi sidas sur seĝo kaj tenas du trikilojn kaj
		          verdan trikaĵon en la manoj, kiujn ŝi rigardas tra okulvitroj.
Avineto kun trikiloj © 2021 Tirifto LAL 1.3

Ŝi metis sur sin grandan tukon, por ke ŝi ne sentu sin tro malvarma, kaj poste ŝi ektrikis. La bulo rapide turniĝis kaj malgrandiĝis, volvo post volvo, per ŝiaj lertaj fingroj. Jen ŝi kontrole atentis sian laboron, jen ŝi lasis distri sin de la bela pejzaĝo. Ŝi rigardis ĝardenon, post kiu staris aliaj domoj; tia pejzaĝo ne plaĉis al ĉiu persono, sed ŝi trovis ĝin tute ĉarma, almenaŭ nokte, kiam ĉio estis trankvila. Post momento, ŝi ree levas sian rigardon al la ĉielo – kaj jen, aperas tie falastro! Oni diras, ke vidinte falastron, oni deziru ion, kaj la deziro plenumiĝos. Sed en tiu ĉi momento, la avineto sentas sin plene kontenta. Ŝi ne scias, kion deziri, ĉar ŝi jam sufiĉe feliĉas. Sed ŝajnas, ke la falastro ne malaperas, kaj atendas ŝian deziron. Fakte ŝajnas, ke la falastro pligrandiĝas, ke ĝi pli kaj pli proksimiĝas… ne nur ŝajnas – ĝi vere proksimiĝas!

La avineto pene ekstaras, kaj subite aperas fulmrapida deziro en ŝia kapo: Ne trafu min! Ĵus ekpensinte tion, ŝi provas fuĝi, sed faletas, kaj devas apogi sin kontraŭ la muro. Momente, la ĉirkaŭaĵon plenigas lumo tiom hela, ke ŝiaj okuloj mallonge perdas vidkapablon. Post kelkaj palpebrumoj, vidkapablo revenas, kaj ĉio ŝajnas trankvila, neŝanĝita. Ĉu ŝi ĉion nur imagis? Timete, ŝi turnas la kapon al la ĝardeno. Ĉio aspektas tute same, kiel antaŭ la ŝajna falo de astro. Nu, preskaŭ ĉio. Tuj antaŭ la teraso staras astro kaj ridetas.

»Sal!« Ĝi diras, svingante la manon.

La avineto ree palpebrumas. Sed ĉi-foje, tio tute ne helpas: ankoraŭ staras antaŭ ŝi astro, kaj ankoraŭ ĝi ridetas.

»Ĉu mi rajtas aliĝi al vi?« Ĝi demandas, kaj nericevinte respondon, ĝi kuras sur la terason, metas alian seĝon apud la tablon malflanke, kaj sidas.

La avineto ne certas, ĉu ŝi estas en sonĝo aŭ realo, sed ŝi ne povas serĉi la respondon, ĉar ŝiaj pensoj tro pezas nun. Subite ŝi sentas sin balancema, kaj revenas en la seĝon, por eviti falon. La astro kliniĝas kaj rigardas ŝin kun scivolema mieno. Post kelkaj profundaj spiroj, la situacio restas sama, kaj tial ŝi fine cedas kaj respondas: »Saluton.«

Responde, la astro ridetas, sed nenion diras.

»Kiu vi estas?« Demandas la avino. Tio ja estas taŭga demando, kiu kredeble ĉion klarigos.

»Mi estas astro!« Ĝi respondas, klarigante nenion.

»Mi tute ne komprenas… bonvolu diri, kiu vi estas kaj kial vi venis… kaj kiel vi venis ĉi tien?«

»Mi estas astro!« Ĝi ripetas kun la sama, neŝanĝita, gaja mieno. »Mi jam kelkfoje vidis vin sidi ĉi tie, kaj hodiaŭ mi scivolis, kion vi faras. Tial mi falis, por viziti vin!«

»Vi falis… de la ĉielo?« Ripetas la avino kun mira tono.

»Jes! De tie…« Ĝi turniĝas kaj montras al la ĉielo, sed subite ĝi ŝajnas malcerta kaj intense cerbumanta. »Aŭ… de tie…« ĝi daŭrigas, iom ŝanĝante la direkton de sia montro; sed poste ĝi ŝajnas ankoraŭ pli malcerta. »De… de ie tie!« Ĝi fine svingas la manon laŭ la horizonto.

»Ĉu de la Granda ĉaro?« Ŝi demandis, kaj montris per fingro al hela stelfiguro, proksime al la direkto, kien unue montris la astro.

»De kio?«

»De la Granda ĉaro. Tiuj sep steloj; ĉu vi vidas?«

»Mi vidas multajn stelojn. Certe estas pli ol sep!«

»Jes, evidente, sed rigardu tie!« Ŝi daŭrigis, kaj montris pli vigle. »Tiuj sep steloj kune havas formon, kiu iom similas ĉaron. Vi ja devas scii, pri kiuj mi parolas, ĉu ne?«

»Hmm… vi devas havi tre bonajn okulojn, ĉar ili ĉiuj aspektas same al mi.«

»Ĉu vi vere falis de ĉielo? Vi ja devas scii apartigi ilin pli bone ol mi, se vi loĝas tie.«

»De ĉi tie mi vidas nur abundon da helajn punktoj! Ĉu vi vere povas ilin distingi?«

»Ja jes.« Respondis la avineto. Ŝi neniam imagis renkonti astron, sed se ŝi tion farus, ŝi certe imagus ĝin iom pli klera je astroscienco.

»Mirinde!« Ekkriis la astro. Ŝia povo distingi la Grandan ĉaron de aliaj steloj ŝajne lasis grandan impreson.

»Vi ne devas miri; ĉiu povas fari tion. Oni bezonas nur ioman ekzercon.«

»Ĉu vere? Mirinde!« Ekkriis la astro ree. »Mi ekzercos do! Jen – Granda ĉaro!« Ĝi proklamis, montrante al la ĉielo.

»La Granda ĉaro estas tie.« La avineto korektis ĝin, montrante la ĝustan direkton.

»Hmm… mi ne bonas je ĉi tio.« Ĝi subite decidis, kaj returnis sian atenton al la maljunulino. »Diru al mi: kion vi faris antaŭe?«

»Antaŭe… ho, jes!« Ŝi subite rememoris, kaj ĉirkaŭrigardis por trovi la trikilojn, kiujn ŝi faligis antaŭe.

»Jen!« La astro eksaltis el la seĝo, kuris al la domo, kaj kliniĝis por levi la komencitan trikaĵon kun trikiloj kaj fadenbulo. »Vi tenis ĉi tion, ĉu ne?«

»Dankon.« Diris la avino, prenante la donaĵon. »Estis bela vetero, kaj mi decidis iom triki, antaŭ ol mi iros dormi. Mi ofte faras tion, ĉar plaĉas al mi sidi kaj ĝui la trankvilon. Kaj mi ankaŭ povas fari ion utilan dume.«

»Hm, hm.« Ĝi kapjesis aŭskultante, kaj poste klinis la kapon demande. »Kion vi faras do?«

»Kiel mi diris, mi trikas!« Ŝi levis la trikilojn kaj la fadenbulon montre. »Oni prenas fadenon, kaj per trikiloj oni interligas ĝin por fari vestaĵon, aŭ alian bezonaĵon.« Dirinte tion, ŝi daŭrigis sian trikadon.

»Hoo… mirinde!«

Dum kelkaj minutoj, neniu parolis. La avineto trikis laŭkutime, kaj la astro sidis trans la tablo, rigardante ŝiajn manojn tre intense, dum ili rapide moviĝis por doni al la fadeno novan, pli belan kaj pli utilan formon. La aeron plenigis nur mallaŭtaj klakoj de la trikiloj kaj maloftaj flustroj de vento inter foliaro de proksimaj arboj. Almenaŭ ĝis ekblekis ranoj, kiuj nokte kunvenadis ĉe proksima rivereto. Ili tamen ne blekis tre laŭte, kaj neniu ilin multe atentis. Nur poste la avineto rompis la silenton:

»Diru al mi: ĉu estas vero, ke kiam oni deziras ion, rigardante falantan astron, la deziro plenumiĝos?«

»Hmm… mi ne certas. Kial?«

»Ho, tio estas nur ofta onidiro.«

»Ĉu vere?!« Okuloj de la astro tuj ekbrilis, kaj ĝi rapide rektigis sian torson. »Se oni ofte tion diras, eble ĝi veras!«

La avino ridetis, sed kapneis. »Mi iom dubas. Sed kiu scias?«

»Ĉu vi havas deziron?«

»Ne vere… mi jam provis pensi pri io, sed nenio venis al la kapo. Nenio vere mankas al mi.«

»Ĉu?«

»Ja jes.« Ŝi asertis. »Kelkaj dentoj mankas al mi, miaj okuloj ne plu vidas bone, kaj miaj artikoj fojfoje doloras… sed tio iras kun maljuneco. Ĉiu iam spertos tion, se ĝi vivos sufiĉe longe. Tielas vivo por ĉiu vivaĵo. Ne sencas plendi.«

»Hmm…« La astro apogis sin kontraŭ la seĝo, kaj pensiĝis rigardante la ĉielon, de kie ĝi falis.

Kelkan tempon ree regis silento, rompata nur de mallaŭtaj klakoj de trikiloj kaj vigla babilado de ranoj. Post minuto, la astro ĉesis cerbumi kaj returnis sian plenan atenton al la trikado. Male, la avineto plu pensis, ĉar ŝiaj manoj jam sciis triki preskaŭ memage. Post kelkaj pliaj minutoj, ŝi ekparolis:

»Nu, ĝi estas iom malpreciza, sed mi pensas, ke mi havus ideon, kion deziri.«

La astro tuj eksaltis de la seĝo. »Ĉu?! Bone, ni provu! Ĉu vi pretas?!«

»Ĉu nun?« La avineto demandis, tiom surprizita, ke ŝi momente ĉesis triki.

»Nun!« Konfirmis la ĉielano. »Mi ree falos por vi; deziru ion!«

»Bone.«

La astro turnis sian dorson al la muro, kaj rigardis supren al la ĉielo. Poste ĝi ekkuris rekte de la domo, ĝis ĝi transkuris randon de la teraso, kaj falis. Ĝi sukcesis fali tute silente, sed ankaŭ tute horizontale, kaj nun kuŝis senmove sur la tero.

»Ĉu vi bone fartas?!« Demandis la avineto.

Ĝi leviĝis, iom makulita de tero kaj herbo. »Bone, dankon! Ĉu via deziro plenumiĝis?«

»Ĝi estis longa deziro, sed mi esperas, ke ĝi plenumiĝos.« Ŝi supozis, ke falo de teraso finfine ne vundos la astron, kiu ĵus travivis en plena sano falon de multe plia alto.

»Bone, mi esperos kun vi!« Ĝi respondis gaje, reirante sur la terason, kaj residonte sur la seĝon.

»Ho!« Subite rememoris la avineto. »Ĉu vi volus iom da teo?«

»Ĉu tio?« Demandis la astro, montrante al la taso, kiu staris sur la tablo.

»Jes; ĝi probable iom malvarmiĝis, sed…« Ŝi tuŝis la tason per sia mano. »Jes, ĝi ankoraŭ devus esti sufiĉe varma.«

»Bone, dankon!« Ĝi respondis kaj ridetis.

La avineto prenis la teleron kun la taso, el kiu ŝi ankoraŭ ne trinkis, kaj metis ilin antaŭ la astron. Tiu iomete klinis la kapon por montri sian dankon, kaj prenis la tason je la tenilo, sed iomete haltis levinte ĝin.

»Mi trinku tion, ĉu jes?«

»Jes – almenaŭ se vi volas, se vi eĉ povas trinki. Mi ne scias, ĉu astroj trinkas. Sed vi ŝajnas pova trinki.«

»Hmm…« La astro ree pensiĝis, sed poste ĝi metis la tason al sia buŝo kaj trinkis iom de la teo. Ĝi iom pripensis la guston, sed poste ridetis. »Jes, tio plaĉas al mi!« Kaj dirinte tion, ĝi trinkis la reston de la teo.

»Bone, mi ĝojas.«

Post tio ree ekregis silento. La vento jam tute trankviliĝis, kaj la solaj diligentaj bruantoj, kiuj plu agordis la etoson, restis la avineto kaj la ranoj, kies festa kunveno ĵus akiris sian plej viglan punkton. Kvazaŭ ŝi volus kontesti kun la terakvaj bestoj, la avineto donis al sia trikado tioman rapidecon, ke la astro ne plu kapablis klare vidi la manieron, per kiu moviĝis la trikiloj, kaj nur senpense rigardis kun malfermita buŝo, kiel la trikaĵo pli kaj pli longiĝas, maĉvico post maĉvico. Post kelka tempo ĝi ne plu sentis sin kapabla observi nepensante, kaj turnis siajn okulojn reen al la ĉielo. Longe ĝi lasis ilin vagi inter la steloj kaj nenion diris, nur aŭskultante la median bruon. Fine ĝin trafis iu penso, kaj ĝi levis la manon kontraŭ la ĉielo, kaj ekkriis:

»Granda ĉaro!«

La avineto ne eĉ momente malrapidigis sian trikadon, kaj simple turnis la kapon al la astro, sekvante ĝian etenditan brakon ĝis la fingro, kiu montris al la ĉielo, en direkto de sep helaj steloj aranĝitaj en formo, kiu onin pensigis pri ĉaro.

»Jes, tio estas ĝi!«

La astro ekridis kaj lasis sian rigardon plu vagi tra la ĉielo, sed ĝi ne povis distingi aliajn stelojn inter si. Nu, almenaŭ ĝi nun sciis, kie estas la Granda ĉaro!

Baldaŭ la trikado de la avineto ja iom malrapidiĝis, kaj ŝajnis pli kaj pli malrapida. Ankaŭ ŝiaj palpebroj ŝajnis pli pezaj, kvazaŭ ŝi bezonus uzi pli grandan forton por teni ilin levitaj. La astro ne kontraŭis, ke ĝi ree povu vidi, kio okazas kun la trikiloj, sed ja ŝajnis al ĝi, ke la maljunulino iom laciĝas. Fine ŝi oscedis, kaj diris:

»Mi iom laciĝas. Verŝajne venis la tempo, kiam mi iru dormi. Ĉu vi nenion bezonos de mi?« Ŝi demandis al la astro.

»Ho, tute ne! Mi ne volas vin maldormigi kontraŭ via kutimo.« Respondis la ĉielano. »Mi reiros hejmen. Dankon, ke vi lasis min viziti!«

»Volonte.« Diris la avineto. »Atendu ankoraŭ momenton.«

La astro do atendis ankoraŭ momenton, dum la avineto plu sidis, trikis, kaj fojfoje oscedis, aŭ nevole fermis la okulojn. Subite ŝi ĉesis triki kaj stariĝis.

»Jen, prenu.« Ŝi diris, donante al la astro finitan, ege longan trikaĵon.

»Kio estas tio?« Ĝi demandis surprizite.

»Tio estas koltuko. Vi povas volvi ĝin ĉirkaŭ kolo. Oni diras, ke alte super tero, la aero estas tre malvarma.«

»Mi ne scias, sed mi dankas al vi!« Respondis kun rideto la astro, kaj akceptis la koltukon, volvante ĝin ĉirkaŭ sia kolo.

Junaspekta persono en ora robo, kun blondaj haroj kiuj
		          transiras al ornamaj stelformaj radioj. Ĝi havas du apartajn,
		          stelformajn harornamaĵojn ĉe la kapo. Ĉirkaŭ ĝia kolo estas
		          volvita koltuko. Ĝi rigardas ĝin kun du okuloj sur sia vizaĝo
		          kaj unu okulo sur posto de ĝia mano. Ĉirkaŭ ĝi ŝvebas ringo de
		          stelplena nebulo, kiu ankaŭ surhavas okulojn, kiuj rigardas la
		          koltukon.
Astro kun koltuko © 2021 Tirifto LAL 1.3

»Volonte.« Ripetis la virino. »Nu, renkonti vin estis agrable. Bonan nokton!«

»Bonan nokton!« La astro dekuris, svingis la manon adiaŭe, kaj senbrue malaperis en la ĉielo.

La avineto prenis la teleron kun la taso, siajn trikilojn, kaj turniĝinte al la domo, ankaŭ ŝi reiris hejmen. Kiam klakis post ŝi la pordo, la sola bruo, kiu restis rompanta la noktan silenton, estis blekoj de la ranoj, kiuj daŭre kaj senlace sin amuzis ĉe la loka rivereto. Sed en la domo oni ne povis ilin aŭdi. Tie oni povis aŭdi nur mallaŭtan klakadon de la horloĝo, kies hormontrilo proksimiĝis al la nombro dekdu, dum la varmecomezurilo nun montris naŭ gradojn de Celsio ekstere. Anstataŭ tempo de mezurila akordo venis tempo de dormo. Bonan nokton.