Tiriftejo

Pri Kociano kaj la firmamana gastejestro

Tirifto

Iam vivis gastejestro, kaj unu tagon li ĉirkaŭrigardis sian laborspacon, kaj ekvokis: »He, Kociano, ĉu vi havas ian problemon?!«

Kaj Kociano diris, ke li ne havas.

»Bone, mi ja konsilus,« respondis la gastejestro, levante sian dekstran manon. Kociano glutis aeron. Li bone sciis, ke la gastejestro de gastejo Ĉe Kragloj havas ege firman manon, precize tiom, ke eĉ lastajare dum rikolto, kiam oni tiris ĝin per traktoro, ĝi ne cedis!

Tiel ankaŭ hodiaŭ estis en gastejo Ĉe Kragloj trankvilo je la tuta tago.