Tiriftejo

Vincek, la fungisto

Tirifto

Unu tagon, iris Vincek en la arbaron, kiu apudis la vilaĝon, kolekti fungojn. Kvankam li estis viro neatenta, kaj lia menso pasigis plejparton de sia tempo per sencela vagado inter hazardaj pensoj, li estis surprize bona trovanto de fungoj. Tial kiam ajn venis al la vilaĝo vizintantoj de transmaro, kaj la vilaĝanoj volis vanti, ke ankaŭ ĉi tiuj lokoj estas teĥnike evoluintaj kaj kulture riĉaj, la urbestro lin aliris kaj diris: »Vincek, ni iros!« Kaj tiel ili iris.

Tio okazis eble unufoje en ĉiu jaro. Ne ĉar la vilaĝo estus tiom interesa politika vojaĝ-celo, ke diplomatoj el fremdaj landoj ofte venadus trakti pri internaciaj aferoj, tute ne. Tutsimple, la loka grandbienisto Ĵabinec havis parencojn, kiuj loĝis en Usono, kaj ofte venadis lin viziti. La vilaĝestraro ĉiam volis ilin pompe regali, kaj la sola maniero tion fari, kiun ili pensis, estis fungofesto. Verŝajne neniu el la urbestraro iam ekpensis, ke ankaŭ en Usono oni konas fungojn, kaj ne mirus vidi ilin sur telero. Kaj male, la venantaj usonanoj jam ĉe sia kvara vizito akiris fortan impreson, ke la lokaj vilaĝanoj sin apenaŭ nutras per io alia, ol fungoj.

Sed hodiaŭ Vincek iris tute sola, ĉar kontraste al la aliaj vilaĝanoj, kiuj ekster vizitoj de fremduloj fungon vidis nur malofte, li vere sin nutris ĉefe per fungoj, kaj ĉiusemajne iradis ilin serĉi. Malbonŝance, hodiaŭ estis ĵaŭdo. Tio ĝenerale ne estas malbona tago, sed Vincek neniam antaŭe serĉis fungojn ĵaŭde – ne intence li evitis la tagon, tio okazis tute hazarde. Ĉiun ĵaŭdon en ĉi tiun parton de la arbaro iradis arbaristo Hoŭfner, kiu laboradis tre atente kaj regule. Pro tio lin Vincek preskaŭ neniam vidis, kaj pri tiaj maloftaj renkontoj li pro sia pensvagemo ĉiam rapide forgesis.

Altstara viro kun mallongaj nigraj haroj kaj grandaj lipharoj,
			  portanta verdajn jakon kaj ĉapelon kun blua plumo, kaj pafilon.
Arbaristo Hoŭfner © 2021 Tirifto LAL 1.3

Kiam li alvenis sian kutiman lokon, laŭatende li trovis tie multajn fungojn. Sed kiam li kliniĝis preni la unuan, tuj tondris de post li profunda voĉo:

»Ho ho, kiun mi vidas ĉi tie? Devas esti Vincek, la loka fungisto!«

Vincek turnis la kapon kaj tuj time eksaltis. Li provis forkuri, sed frapis radikon per la piedo, kaj faletis.

»Kien vi rapidas, Vincek? Mi ja scias, ke vi ilin prenas ĉiutage, ne estas kontraŭleĝ–«

»Ve! Ve! Diablo! Estas diablo! Iu min savu!« Kriis Vincek, vidinte antaŭ si la arbaristan figuron. »Bonvole! Bonvole helpu min! Mi ne volas en inferon!«

La arbaristo haltetis kaj mienis konfuze. Ĉu tiu juna viro bonsanas? Lia provo preni en la mano teron kaj ĵeti ĝin kontraŭ la arbaristo, kvankam ne eblis, ke ĝi transflugu tian distancon, atestis, ke eble ne. Subite ekparolis maljuna voĉo:

»Nu nu, Vincek, trankviliĝu!« Ambaŭ viroj rigardis al inter la arboj, de kie eliris la urbestro kun sia edzino. »Memoru: kion ĉiam diradis via patrino al vi, pri arbaristoj?« Li demandis.

Vincek momente ĉesis paniki kaj provis rememori la ofte aŭditajn vortojn de sia patrino. Subite ili revenis al li: »Vincek,« diris ama voĉo de la maljuna virino, »se iu portas arbaristan veston, tio ankoraŭ ne signifas, ke ĝi estas diablo!«

Post kelkaj sekundoj, li finfine komprenis la sencon de tiu diro, kaj trankviliĝis. »Pardonu, mi ne scias, kio okazis al mi. Mi devis ial konfuziĝi, espere mi ne ĉagrenis vin!«

»Ne zorgu, Vincek.« Trankviligis lin la arbaristo. »Mia subita veno ja surprizis vin. Ne utilas, ke tio longe pezu vian menson!«

»Honeste,« aldonis la urbestredzino, »kun tia lipharo, eble ankaŭ min li pensigus pri diablo, se mi subite lin ekvidus!« Ĉiuj kvar homoj al tio ridis.

»Ĥa ha ha ha, ja prave, li iom tiel aspektas.« Respondis la urbestro.

»Ha ha ha ha ha!« Ridis la arbaristo.

»Do tute sencas mia eraro nun! Ha ha ha ha!« Ridis Vincek.

»Ha ha ha ha ha ha ha ha ha ha ha ha!« Ridis la arbaristo.

»Ha ha ha, bone! Nu, kion vi–«

»HA HA HA HA HA HA HA HA HA HA HA HA HA HA!«

»Hoŭfner, ĉu vi sanas—«

Plu ridante, la arbaristo prenis sian ĉapelon (verdan, kun plumo) kaj ĵetis ĝin sur la teron, kiun ĝi frapis kun laŭta bruo, levante grandegan nubon da fumo. Kiam ĉiuj fintusis, ili vidis, ke sur la kapo de la arbaristo kreskas du etaj kornoj, kaj en liaj okuloj dancas kapricaj fajreroj.

»Ho ve.« Plendis la urbestro.

»Diablo!« Ekkriis lia edzino.

»Ja estas mi!« Venke proklamis arbaristo Hoŭfner. »Dekjarojn mi atendis, ĝis vi du kune iros promeni en la arbaron! Finfine la tago venis, kaj finiĝis viaj tagoj sur la tero!« Li vokis minace, montrante al la geedzoj per fingro.

»Diable! Mi ĉiam sciis, ke io misas!« Grumblis la urbestro.

»Repense, mi neniam vidis la diablon kaj la arbariston en unu ĉambro samtempe!« Ŝoke rememoris lia edzino.

Sed tiam finiĝis tempo por pensado. Per unu granda salto, la diablo transflugis fungiston Vincek, kaj surteriĝis inter la geedzoj. Ĉiu el tiuj provis fuĝi al la mala direkto, sed la inferulo ĉiun tenis je la ŝultro, kovris per mantelo (kiun li subite portis) kaj en alia granda nubo da fumo, ilin ĉiujn englutis la tero.

Vincek sidis kaj rigardis la spektaklon, senpove diri ion ajn. Lia menso tute ne pretis trakti ĉi tian okazon.

»Vincek! Vincek!« Vokis virina voĉo de fore, kaj baldaŭ aŭdiĝis proksimiĝantaj paŝoj. »Vincek! Ho, jen estas vi.«

De inter la arboj elpaŝis lia maljuna patrino, metis manon sur lian ŝultron, kaj sidis apud li. »Mi pensas, ke vi maldevus manĝi tiom da fungoj, Vincek. Ili ne faras bonon al vi.« Kaj ekde tiu tago, Vincek ne plu manĝis tiom da fungoj.