Tiriftejo

Bovo kaj balailo

Tirifto

🧪 En ĉi tiu rakonto abundas neoficialaj vorteroj. 🧪
Trovu vortareton en suba parto de la paĝo.

En unu vilaĝo estis brutejo, kaj en tiu brutejo loĝis du bovoj: boviĉo kaj bovino. Je unu tago, la bovino diris al la boviĉo: »Rigardu, kiel ni loĝas ĉi tie. Rigardu, en kia malpureco ni loĝas! Nia loĝejo aspektas kiel ia brutejo!«

La boviĉo devis konsenti, ke ŝi pravas. La bovino daŭrigis: »Ni vere devus iom ordigi ĝin. Iru kaj balau antaŭ la enirejo; mi dume ordigos interne.«

Kiel ŝi diris, tiel la boviĉo iris fari. Li foriris de la brutejo, kaj rimarkis, ke li ne havas balailon. »Se mi ne havas balailon, mi ne povas balai. Mi trovu balailon!« Li pensis. Kaj tiel li serĉis balailon en la vilaĝo.

Bonŝance, en tiu tempo kuŝis balailo sur la vilaĝa placo. Iu lasis ĝin tie, kaj ekde tiu tempo, ĝi kuŝis tie, kaj neniu ĝin rimarkis. »Kia sorto!« Pensis al si la balailo. »Mi ege enuas! Mi deziras, ke io amuza okazu!« Tiam ĝi rimarkis, ke proksimiĝas la boviĉo.

La boviĉo prenis la balailon kaj reiris al la direkto, de kiu li venis. »Kien ni iras?« Demandis la balailo. »Ĉu ni faros ion amuzan?«

»La bovino, kun kiu mi loĝas, petis min balai antaŭ nia enirejo. Tial mi portas vin por balai tie per vi.« La bovo respondis.

»Ho! Ne, ne, ne!« Plendis la balailo. »Tio ne sonas amuze! Fakte, tio sonas tre malamuze, eĉ naŭzige!«

»Kiel?« Scivolis la bovo. »Vi ja estas balailo; ĉu vi ne estas por balaado?«

»Ja ne!« Kontraŭis la balailo. »Mi rajtas elekti mian propran destinon!«

»Ĉu? Kian destinon vi do elektis?«

»Mi decidis riĉiĝi! Mi iĝos tiel riĉa, ke mi povos vivi en komforto kaj neniam devos labori! Mia loĝejo ĉiam estos pura, ĉar mi dungos aliajn balailojn, kiuj balaos tie por mi.«

»Tio devas esti tre agrabla vivo.« La bovo komentis. »Sed kiel vi atingos ĝin? Mi pensas, ke oni ne povas facile ekhavi tian vivon.«

»Mi ne scias. Mi ne estas tre saĝa – mi ja estas nura balailo!«

»Ni demandu do al iu saĝa.« Diris la boviĉo, kaj ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis iun maljunulon, kiu sidis en brakseĝo antaŭ domo. »Ni demandu al tiu maljunulo. Maljunuloj ofte saĝas, ĉar ili longe vivis, kaj ili multe lernis kaj spertis.«

Ili venis al la maljunulo, kaj vidis, ke ĝi estas maljuna viro. »Saluton, sinjoro. Ni volus demandi al vi, kiel oni povas facile riĉiĝi kaj vivi komforte.« Ili demandis al li.

La viro respondis simple: »Hazardludu.« Poste li daŭrigis: »Trovu ian laboron, kaj elspezu la monon, kiun vi perlaboros, al hazardludoj. Se vi faros tion ĉiutage, vi certe gajnos multan monon baldaŭ!«

»Nu,« diris la bovo, »mi supozas, ke ne ĉiuj maljunuloj saĝas. Eble ni demandu al tiu?« Ĝi movis la kapon direkte al maljuna virino, kiu manĝigis kokojn en korto apud domo. La bovo iris kun la balailo al tiu maljunulino, kaj ili metis la saman demandon al ŝi.

»Trovu bonajn amikojn.« Diris la virino. »Amo estas la plej granda trezoro el ĉiuj, kaj ne estas en la mondo pli riĉa persono, ol tiu, kiu havas ĝin.«

»Ĉi tiu maljunulo saĝas, sed ŝia respondo ne helpas min.« Diris la balailo. »Eble ni demandu al iu sagaca anstataŭe! Rigardu tiun junan knabon; li ŝajnas tre sagaca.«

»Kial li ŝajnas sagaca?« Demandis la bovo.

»Li ĵus donis unu pomon al alia knabo, kaj ricevis tri pirojn. Tio ŝajnas kiel bona negoco por li.« Kaj tiel ili iris kaj metis la saman demandon ankaŭ al la knabo.

Post ioma pensado, la knabo respondis: »Ĉi tiu lando havas reĝon. Oni diras, ke granda monstro aperis, kaj minacas la landon nun. Se vi venkus la monstron, la reĝo rekompencus vin per riĉeco, kredeble!«

»La parolado de ĉi tiu knabo plaĉas al mi.« Diris la balailo. »Ni iru al la reĝo, por ke li donu al ni la taskon venki la monstron.« Kaj tiel ili iris al la reĝo.

Survoje ili renkontis kavaliron. Li portis pezan armaĵon kaj paŝis en la sama direkto kiel ili. Ili do haltigis lin kaj diris: »Saluton, kavaliro! Ĉu vi iras al la reĝo de tiu ĉi lando?«

»Jes!« Diris la kavaliro. »Mi volas venki la monstron, kiu minacas la landon. Sed mi pensas, ke mi ne havas grandan ŝancon. Plej verŝajne mi pereos!«

»Kial vi pereus?« Ili demandis mire. »Ĉu vi ne tre fortas?«

»Mi fortas!« Li kontraŭis. »Mi jam venkis multajn timigajn malamikojn. Sed en batalo mi perdis mian fidelan ĉevalon, kiu portis min al kaj el danĝero, kaj mian ponardegon, kiu penetris ĉian ŝirmilon. Sen ili, batalado estas tre malfacila. Sed mi neniam cedos!«

»Vi kuraĝe parolas!« Diris la balailo. »Uzu min kiel ponardegon do!«

»Ĉu vin? Sed vi estas balailo! Vi tute ne estas akra!«

»Sed mi estas tre fortika! Oni faris min el tre bona ligno. Kaj se vi bezonas stangon akran, simple akrigu min, aŭ fiksu al mi metalan pikilon.«

»Nu, pli bonas esti armita per balailo, ol per nenio.« Diris la kavaliro. »Tamen, sur miaj piedoj, ni estos facila celo por la monstro. En armaĵo mi ne povas facile moviĝi.«

»Do mi portos vin!« Diris la boviĉo. »Mi ne estas rapida kiel ĉevalo, sed mi fortas, kaj mi havas akrajn kornojn sur mia kapo!«

»Bone do!« Diris la kavaliro. »Kune, ni certe venkos la monstron!« Kaj tiel ili iris al la reĝo kune.

Kiam ili venis antaŭ la reĝon, la kavaliro kaj la bovo genuis antaŭ li. La balailo tion ne faris, ĉar ĝi ne havis genuojn.

»Vi do diras, ke vi venkos la monstron, kiu minacas nian landon, ĉu?« Demandis la reĝo.

»Ĝuste tiel, via reĝa moŝto.« Respondis la kavaliro.

»Mi promesis doni al tiu, kiu venkos la monstron, keston da pura oro, kaj belan knabinon de proksima vilaĝo kiel edzinon.«

»Momenton.« Diris la balailo. »Ĉu reĝoj kutime ne promesas duonon de sia reĝlando, kaj sian belan filinon kiel edzinon?«

»Eble, sed mi promesas keston da pura oro kaj belan vilaĝanon.« Diris la reĝo responde. »Prenu aŭ lasu; la elekto estas via.«

»Sonas al mi, kvazaŭ vi volus ŝpari kaj maltro nin rekompenci!« La balailo plendis. »Ni petas plenan, norman rekompencon!«

»TIO SIMPLE NE EBLAS!« Kriis la reĝo subite. »Ĉu vi kredas, ke mi ne volus riĉe rekompenci vin? Ĉu vi vere pensas, ke mi ne volus ĝuste danki la heroojn, kiuj riskis sian vivon por savi mian landon? Mi, la reĝo, kiun homoj nomas ›la grandanima‹?! Mi ja volus! Mi volus, sed…! Tio ne eblas!«

La reĝo klinis la kapon kaj komencis nombri per la fingroj. »La verda drako de la nigra arbaro. La fulma serpento de la perdiga oceano. La grandbuŝa simio de la banana ĝangalo. La giganta putranaso kun dentoj.« Li paŭzis kaj vespiris. »Jam kvar monstroj minacis mian landon. Jam kvarfoje mi devis fordoni mian idon kaj duonigi mian landon. Kial vi pensas, ke ĉiuj najbaraj landoj havas rektajn landlimojn? Kial iliaj grandecoj progrese duoniĝas?«

La kavaliro, bovo, kaj balailo devis konsenti, ke tio ne oftas por landoj, eble krom Norda Ameriko. La reĝo daŭrigis: »Mi jam edzinigis ĉiujn tri filinojn, kaj edzigis unu filon. Ĉirkaŭas min bofiloj kaj bofilinoj. Restis al mi nur mia plej juna filo, kaj mi volas havi almenaŭ unu personon, kiu povos heredi la malgrandan landon, kiu restis al mi.«

»Bone, bone, ni kontentiĝos per kesto da oro kaj vilaĝano.« Diris la balailo. »Sed la oro devas esti vere pura, kaj la vilaĝano devas esti vere bela!«

»Ne timu.« Diris la reĝo. »La oron kontrolis la reĝa trezoristo, kaj la vilaĝanon elektis komitato ›Fraŭlino Etlando 949‹ el dudek kandidatoj, kiuj volis edziniĝi je kuraĝa heroo.« Tio ŝajnis al ili ĝusta, kaj tial ili vojaĝis al la monstro.

Kavaliro en plena armaĵo, sidanta sur bovo, kaj tenanta balailon kun
		          bluaj stangetoj.
Kavalirbovo © 2022 Ĵado Ajn LAL 1.3

La monstro loĝis en granda kaverno, meze de granda arbaro, kiun ĉirkaŭis vilaĝoj. Ĉiutage, la monstro eliris el la kaverno, kuris al vilaĝo, kaj manĝis unu homon tie.

»Eliru el via kaverno, terura monstro!« Kriis la kavaliro, kiu ĵus alvojaĝis sur la boviĉo, tenante la balailon.

»Jen! La monstro venas!« La balailo diris, kiam aperis figuro inter arboj. Eliris besto, kiu aspektis kiel granda homo, sed plene kovrita de densa hararo. Ĝiaj okuloj havis ruĝajn blankojn, ĝiaj dentoj estis flavaj, kaj ĝi odoris terure. Kiam ĝi ekvidis la triopon, ĝi ekkriis ion timigan kaj nekompreneblan.

»Mi pretas ekkuri, laŭ via diro!« Diris la bovo.

»Atendu!« Respondis la kavaliro. »Tio ne estas monstro. Tio estas Roberto, la ebria vaganto. Li estas malafabla persono, kaj li diras strangajn, nekompreneblajn vortojn, sed li ne estas danĝera.«

Roberto provis mansaluti la du kavalirojn, kiujn li vidis, sed li ne sukcesis ĝuste levi la manon. Post tri pliaj provoj li ĉesis, kaj foriris per nerekta linio.

»Venu batali, monstro! Kion vi atendas?« Provis kavaliro refoje voki la monstron.

Kaj post ĉi tiu fojo, la monstro vere aperis. Ĝi eliris el la kaverno. Ĝi havis preskaŭ homan figuron, sed ĝia formo estis terura. Ĝi havis malgrandajn membrojn, sed tre grandan ventron. Sur ĝiaj manegoj kreskis ungegoj, sur kiujn ĝi povis surpiki manĝaĵon. Ĝia vizaĝo aspektis kiel vizaĝo de longe mortinta porko, kaj ĝia buŝo estis plena de akraj dentoj.

Kiam la monstro rimarkis la kavaliron, ĝi terure kriis, kaj montris sian longan, gluecan langon. Ĝi ekkuris al la triopo, kaj paŝis tiom forte, ke la tero tremis sub ĝiaj piedoj.

»Nun!« Diris la kavaliro. »Kuru!« La bovo obeis, kaj ekkuris kontraŭ la monstro. Kiam ĝi sufiĉe proksimiĝis, la kavaliro ĵetis la balailon antaŭ la monstron. La monstro frapis la balailon per piedo, falis, kaj ruliĝis kontraŭ la bovo. Tiu frapis ĝin per siaj kornoj tiel forte, ke ĝi ne plu povis stariĝi.

Fine, la kavaliro reprenis la balailon, kaj balais la monstron de la arbaro al la lando ĉefurbo. Tie, li balais ĝin al la loka bestoĝardeno, kie ili fermis la monstron en kaĝo, kaj logis per ĝi vizitantojn.

La reĝo tre ĝojis, ke la landon ne plu minacas monstro, kaj ke la loka bestoĝardeno havas novan logilon. Ĉar li estis kontenta pri laboro de la herooj, li donis al ili tion, kion li promesis: keston da pura oro, kaj belan vilaĝan virinon kiel edzinon.

»Bone,« diris la balailo, »nun ni devas dividi la rekompencon inter ni.«

»Bone,« akordis la kavaliro, »sed kiel?«

»Mi ne scipovas dividi bone.« Diris la bovo. »Vi proponu ian dividon!«

»Lasu min dividi!« Diris la balailo. »Ĝi tre facilas. Kavaliro, vi estas la sola homo inter ni. La fraŭlino certe ne volus edziniĝi je bovo nek je balailo. Ŝi do edziniĝu je vi!«

»Bone,« diris la kavaliro, »ŝi plaĉas al mi, kaj se ŝi deziras edziniĝi je mi, mi volonte edziĝos je ŝi.«

»Mi faris ĉi tion, ĉar mi volis riĉiĝi.« Daŭrigis la balailo. »Mi do prenu la oron, ĉar kun la oro mi estos riĉa.«

»Sed kio restos al mi?« Scivolis la bovo.

»La kesto, evidente!« Diris la balailo. »Ĝi estas granda, peza kesto, kaj vi estas forta. Vi povos facile porti ĝin.«

La boviĉo pensis dum kelkaj sekundoj, kaj poste li diris: »Tiu divido ne plaĉas al mi. mi promesis balai antaŭ la brutejo; kiel mi povos balai per kesto?«

»Vi ne bezonas timi,« la balailo trankviligis ĝin, »ĉar mi pagos iun, por ke ĝi balau antaŭ via brutejo. Ĉu tio bonas por vi?«

»Jes!« Ekĝojis la bovo. »Mi konsentas kun tia divido.« Kaj tiel ili dividis la rekompencon inter si. La kavaliro akiris belan edzinon, la balailo akiris multan oron, kaj la bovo akiris fortikan keston. La balailo pagis al iu alia balailo, al kiu ne malplaĉis tuŝi malpurecon, kaj tiu balais antaŭ la brutejo.

Kiam la boviĉo revenis al la bovino, tiu diris al li: »Kie vi promenis tiom longe?! Oni sendas vin balai antaŭ via propra loĝejo, kaj vi malaperas por multaj tagoj!«

»Jes,« diris la boviĉo, »sed rigardu, kian belan keston mi alportis!«

»Ho! Kia bela kesto!« Diris la bovino. »Vi bone faris! Ni povos meti aĵojn en la keston, kaj pli facile ordigi nian loĝejon!« Kaj tiel la bovoj vivis orde kaj kontente ĝis sia morto. Kaj same faris la balailo kaj la kavaliro. Kaj ankaŭ la maljunulino estis kontenta, ĉar iu en la rakonto edziĝis.