Tiriftejo

Lagto

Ĵado Ajn kaj Tirifto

💀 En ĉi tiu rakonto aperas mortigo. 💀

»Muŝmuŝmuŝmuŝmuŝmuŝmuŝmuŝ«, pensis al si Klaviatro la muŝo. Muŝoj ja ne multe pensas. Ili iomete stultas. Vere, preskaŭ ĉiu parto de flugado kaj trairado estas senpensa afero por ili, do kial trostreĉu la cerbon nenecese? Por ke muŝo kontentu pri sia vivo, sufiĉas, ke ĝi havu manĝaĵon kaj mojosan nomon. Kaj tiun Klaviatro ja havis! Eĉ ĝiaj parencoj ĉiam diradis al ĝi strabe: »Kia bona nomo, mi envias!« Ekkreskis timo en la koro de Klaviatro, la kutime feliĉa muŝo, timo de perfido. Kompreneble, en muŝa socio, samkiel en ĉiu civiliza socio, se oni murdas aliulon, la mortintula nomo estas akirita. Bonŝance por Klaviatro, ili neniam pensis pri murdo tre profunde, ĉar muŝoj ja ne multe pensas! Sufiĉe mirindas, kiam muŝo sukcesas fari ion penan, ekzemple mortigi alian muŝon, baki panon, aŭ ne frapi vitron de fenestro kiam ĝi provas enflugi.

Ĝuste nun, estas tempo flugi por Klaviatro, ĉar ja ne estas dormotempo― se jes, ĝi kredeble jam dormus― do ĝi flugas. Kien ĝi flugas? Tien, kien la vento, ĉar muŝoj ankaŭ ne multe pezas aŭ fortas. Estis ideita de saĝa muŝo antaŭ kelkaj jardekoj, ke elektreco iras laŭ la plejfacila vojo. Muŝoj nemulte studas historion, sed ĉi tiu leciono estas konservita en la animo de ĉiu muŝo. Samkiel la elektreco. Danke al tiu saĝeco, Klaviatro baldaŭ alvojaĝis fremdan regionon, kaj ekvidis antaŭ si malgrandan arbaron. »Finfine, arbaro! Eble tie mi…« ĝi ekpensis, sed ĉar pensado estis iom tro pena por ĝi, ĝiaj pensoj daŭriĝis simple per »…muŝmuŝmuŝ.« Enirinte la arbaron, ĝi estis bonvenita per odoro de putreco kaj dolĉa malsekeco.

Sekvante tiun (por muŝo) nerezisteblan odoron, Klaviatro flugis tra inter la arboj, pli kaj pli proksime al la fonto de tiu flaraĵo. La mezpunkton trovis ĝi en lagto ĉirkaŭita de herboj: Mortinta rano. »Mmm, bonguste!« Ekpensis la muŝo, kaj tuj ekflugis rekte al la kadavro, kiun ĝi post antaŭmanĝa preĝo ekmanĝis. La gusto de la rano, laŭ la atendo de Klaviatro, sufiĉe bonis. Eble ne estis la plej altkvalita kadavro kiun ĝi gustumis, sed ĝia memoro kompreneble ne tro fortas, kaj muŝoj ne tro lertas je komparado. Domaĝe, ĝi ne tro longee ĝuis la sperton, ĉar ĝuste tiam funebra lango ŝtelis ĝin. »Ho nee,« ĝi pensis momente; poste ĝiaj pensoj iris de »varme« al »muŝmuŝ« al »mort«. Male la pensoj de la funebranto iĝis de »malgaje« al »bonguste!«

Fiulbur Klaviatro la rano perdis bonan amikon tiutage, sed gajnis bonan nomon. »Kortuŝe! Kiel kortuŝe!« Ĝi pensis. »Jahlarvahar ĉiam estis bona amiko, ĉiam tiom zorgis pri ni ĉiuj! Eĉ postmorte ĝi venigas al ni nutraĵojn, por ke ni ne malsatu kaj ne vivu en malriĉeco! Ranblek, ranblek!« Ranoj ja estas iom emociaj bestoj, kompare al muŝoj. Dum duontago, ĝis la fruaj matenaj horoj, la ranoj ĉiuj gardis sian amikon de ĉiu insekto aŭ putroŝatanto. Poste ili renversis la akvolilian folion, sur kiu ĝi kuŝis, kaj blekis en funebra ĥoro, ĝis ĝi atingis la fundon de la lagto. Ili blekis ankaŭ la »odon al la nemiskonebla bongusteco de freŝa muŝa karno«, kiu estis la plej ŝatata muzika peco de la mortinto. Fininte tion, ili turniĝis kaj eksaltis hejmen.

Tri ranoj estas sur akvoliliaj folioj. Du el ili vivas kaj sidas,
		          rigardante la trian, kiu malvivas kaj kuŝas sur la dorso. Ili
		          ploras pro la mortinta amiko, sed mienas trankvile.
Funebranoj © 2021 Tirifto LAL 1.3

Fiulbur sentis sin energiplena, kaj tiutage donis al sia majstra verko, »Je la temo de la bazo de fundamentaj ranfaroj rilate al prifizikscienco«, 34 pliajn paĝojn. Ĉi-foje »scienco« vere indikis sciencon. Ranoj ja havas kapablajn cerbojn, multe pli grandajn ol tiuj de muŝoj. Sed ranoj ankaŭ laciĝas, ĉar inteligenteco havas sian pezon. »Mi sentas min laca! Post tia emocia kaj peniga tago, mi ne plu povas labori! Mi saltos dormi.« Kiam ĝi eksaltis, traflugis apud ĝi cikonio kaj glutis ĝin.

Preterling Fiulbur Klaviatro la cikonio flugis senzorge kaj kun sata ventro. Ja maloftas kapti ranon saltantan tiel, kaj la fiereco plenigis ankaŭ ĝian koron. Antaŭ la tagaŭroro ĉiu amiko, parenco, kaj nerilata birdo inter dudek kilometroj konos ĝian venkon! Nu, eble ne al Timegoti la monedo, ĉar tiu iom strangas kaj fojfoje malafablas, kaj Preterling ne ĝuas paroli kun ĝi. Senprokraste ĝi ekflugis al la altaj arbopintoj, kie birdoj kutime (laŭ niaj supozoj pri birdoj, kiuj ja estas misteraj) nestas. La unua estis, kompreneble, la avino de iu alia, kiu ne estis cikonio sed alia birdospeco kiu ŝatas arbojn. Al Preterling ŝajnis, kvazaŭ konfuzus ŝin, ke nekonata birdo venis rakonti al ŝi pri sia manĝado, sed kiel bona avineto, ŝi ja devis agnoski la valoron de sana kaj satiga manĝado, kaj do ŝi volonte aŭskultis.

Due ĝi trovis ĉe arbopinto iun junan homon, kiu grimpis tien por ŝteli ovojn de iu nesto. Ambaŭ bestoj estis surprizitaj vidi la alian ĉe la arbopinto, kaj Preterling senpense bekfrapis la aliulon, kiu falis teren. Pri ĝia sorto ĉi tiu rakonto ne okupiĝos. Do Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken pluiris kiel heroo. Datutra la pego aŭdigis legendojn pri ĝiaj heroaj agoj tra la arbaro per morsa kodo: »Frap fraaap fraaap frap, frap fraaap frap, frap…« Onidire, herooj neniam vere mortas, sed pluvivas per siaj legendoj. Domaĝe, tiuj de Preterling ne tiom kunhaviĝis, kaj Preterling finfine vere mortis.

Estis sorto, ke urso trovu ĝin dum ĝia plej vundebla momento. Post longa flugo, ĝia energio jam estis preskaŭ tute elĉerpita— ne eĉ timo nek vivvolo helpis al ĝi. Ĥaŝler la urso montriĝis tro forta kontraŭulo, kaj facile tenis la cikonion ĉe tero per granda piedo. Per unu mordo, ĝi finis la vivon de la birdo. Domaĝe por la urso, la mordo fariĝis je malbona angulo, kaj la longa, firma beko trairis ĝian gorĝon. Tiel estis mortigante mortigita Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken Ĥaŝler Preterling Fiulbur Klaviatro Maiken… → ∞