Amikoj

Ĉi tie vi trovos ligilojn al retpaĝoj de iuj personoj, projektoj, aŭ organizaĵoj, kiujn mi ŝatas kaj trovas interesaj.

Ĵado Ajn

Ĵado estas programisto kaj esperantisto. Ŝi prilaboris diversajn utilajn programojn, skribis kelkajn afiŝojn, kaj bontenas kelkajn servon: ekzemple la federujan servilon Mansardo Jamada, kiun mi uzas kaj helpas prizorgi.

Tenno Seremel

Seremel estas verkisto kaj esperantisto. Ŝi tradukis subtekstojn por iuj animeaj seriaĵoj, kaj skribis plurajn mallongajn rakontojn en la angla, la rusa, kaj Esperanto. Ŝi skribas (tre malrapide 😼) la rakontan serion Violo el antikva librejo, kiun mi legas kun granda intereso.