Tiriftejo

Prio

Mia kaŝnomo estas Tirifto, kaj mia socia sekso estas iĉa. Vi ne trovos ĉi tie multajn personajn informojn, ĉar mi preferas ne publikigi ilin, sed mi volonte montros miajn ŝatokupojn.

Unu el miaj ĉefaj ŝatokupoj estas la internacia lingvo Esperanto. Mi trovas maljusta tion, ke kelkaj nacioj trudu sian lingvon al la tuta mondo, kaj mi kredas, ke la mondo bezonas neŭtralan lingvon internacian. Esperanto estas tia lingvo; ne perfekta, sed simpla, facila, vivanta, kaj tamen homa.

Mi komencis lerni Esperanton en jaro 2015, kaj uzas ĝin ĉiutage, plej ofte por babilado, sed ankaŭ por legado kaj verkado. Nun mi provas analizi kaj plene kompreni ĝian gramatikon, ĉar mi opinias multajn ĝiajn nunajn priskriboj tro malsimpligaj. Lingvolernado estas senfina vojo, sed se mi trovos sur ĝi ion utilan, mi certe havigos ĝin tie ĉi!

Krome mi parolas ankaŭ la ĉeĥan, la anglan, kaj lernas la francan. Ĉiun el ili mi trovas tre bela kaj amuza per ĝiaj propraj manieroj.

💻

Alia zorgaĵo mia estas libera programaro, ĉar mi firme kredas, ke ĉiu persono rajtas plene regi sian komputilon, kaj ke teĥnikaro devas nin servi, ne servigi. Tio eblas nur se niaj programoj estas liberaj. Vi povas legi la difinon kaj aliajn verkojn de D-ro Riĉrd Stolmen (Richard Stallman), kiu dediĉis sian vivon al la afero.

Ĉe komputiloj mi sentas min hejma, kaj pri tiea libereco mi interesiĝas je multaj jaroj, sed kodon de programoj mi tuŝas iom malofte. Tial mi almenaŭ provas informi pri la graveco de ĝia libereco, partoprenas kiel tradukisto en kelkaj projektoj, kaj interesiĝas pri manieroj, per kiuj programado povus iĝi pli agrabla, pli facile alirebla, kaj ankaŭ pli amuza!

🖌️

Samkiel programaro, mi pensas, ke ankaŭ arto devus esti libera! Mi ne ĉiam evitas malliberan arton, ĉar ĝi ne estas ilo, kaj ne problemas sammaniere. Sed neeblon libere uzi kaj kunhavigi verkojn kaj ideojn mi trovas danĝera kaj kontraŭnatura. Tial mi ŝatas, kiam verko estas eldonita sub permesilo libera.

Plaĉas al mi verkado de mallongaj poemoj, rakontoj, kaj foje ankaŭ desegnoj. Mi ne estas aparte sperta nek lerta pri ili, kaj la rezultoj de tiaj provoj ne ĉiam estas bone prezenteblaj. Sed tiujn, kiuj ŝajnas al mi sufiĉe bonaj, vi certe trovos ĉi tie!