Knabino de diaspora*
Neoficiala emblemulo de diaspora* (federa socia reto).
Tiriftejo
Mi faris kelkajn simplajn haŭtojn por la libera ludo »Minetest«. Ilian liston vi trovos ĉi-sube; se iu plaĉas al vi, klaku la antaŭrigardon por elŝuti la haŭton.
Ĉiun haŭton vi rajtas laŭplaĉe uzi, ŝanĝi, kaj havigi. Klaku la grandan, apudan etikedon de permesilo apud ĉiu antaŭrigardo, por scii la precizajn kondiĉojn. (Se ili ne disponeblas vialingve, mi povas resumi por vi.)
Haŭto © 2017 Tirifto LAL 1.3
Kvazaŭ-emblemulo de GNU (libera operaciumo), tutkorpigita kaj vestita. Inspiron donis la enjaka gnuo desegnita de »Sarah Katzenell Rabkin«.
Emblemulo
© 2013 钛山
CC BY-SA 3.0
Haŭto © 2018 Tirifto
CC BY-SA 3.0
Emblemulo de Krita (programo por pentrado).
Haŭto © 2017 Tirifto LAL 1.3
Fondinto de la movado por libera programaro, la operaciumo GNU, kaj la Fondaĵo por libera programaro.
Haŭto © 2017 Tirifto LAL 1.3
Ŝerca krompersono de d-ro Riĉrd Stolmen (Richard Stallman); sanktulo en la ekzelio de la populara tekstredaktilo Emakso, kiun li foje prezentas en siaj paroloj por amuzi la aŭskultantojn.
Emblemulo
© 1996 Larry Ewing (per GIMP)
Propra
Originala haŭto © Fedora P
CC BY-SA 3.0
Haŭto © 2017 Tirifto
CC BY-SA 3.0
Emblemulo de Linukso (operaciuma kerno).