Ligiloj
Ĉi tie vi trovos ligilojn al retpaĝoj de diversaj personoj kaj projektoj,
kiujn mi ial trovas vidindaj kaj interesaj. Rigardu ilin; eble iuj plaĉos al
vi!
Ĵado Ajn
Ĵado estas programistino, kiu fojfoje publkigias utilajn liberajn
programetojn, projektojn, kaj servojn – aparte mojosa mi trovis la
datumgastigan programon
»distribute-coin«.
Ŝi ankaŭ skribis plurajn interesajn artikolojn pri diversaj, ne nur teĥnikaj
temoj per Esperanto kaj la angla; multe saĝas kaj interesas ekzemple tiu pri
»Arteco kaj
Derivfikcio«.
Tenno Seremel
Seremel estas verkistino de mallongaj rakontoj per Esperanto, sed ankaŭ per
la angla kaj la rusa lingvoj. Apud etaj priskriboj de ordinaraj ĉiutagaj
scenoj, vi trovos kelkajn amrakontojn kun fantastaj elementoj – mi nun kun
granda intereso atentas la serion
»Violo el antikva
librejo«. Ĉiuj legiĝas agrable kaj trankvile, kaj iuj eĉ liberas!
La bona lingvo
La bona lingvo estas projekto kaj laborgrupo, kiu celas atentigi pri la
simpleco kaj facileco, kiuj igas Esperanton bona lingvo internacia. Ĝi
dokumentas lingvaĵojn, kiuj tiujn ecojn konservas, kaj ankaŭ lingvaĵojn,
kiuj ilin malatentas aŭ minacas. Vidu ekzemple ĝiajn
listojn de samsignifaj vortoj, kiu bone montras la superfluecon de
multaj pruntitaj novesprimoj, kaj povus esti tre utila al vi, se vi preferas
ilin eviti. Kaj eĉ se ne, eble vi volus legi pri nia generacia problemo,
kiun per
sia artikolo lerte priskribis Anna
Levenŝtajn
(Anna
Löwenstein).