Ĵus publikiĝis nova rakonto,
»Vincek, la
fungisto«. Temas pri vilaĝa fungisto, kiu spertas nekutiman renkonton.
Mi ĵus publikigis novan eseon,
»Kiel
meti akuzativon al fremdaj nomoj?« Ĝi komparas diversajn manierojn uzi
akzuativon ĉe fremdaj nomoj, kaj rekomendas la plej taŭgajn.
Post kelkaj jaroj, mi finfine funkciigis novan retpaĝaron. Jam mi
alŝutis ĉi tien unu eseon, tri poemojn, kaj kelkajn simplajn desegnaĵojn
por la komputila ludo »Minetest«. Sed vi povas trovi ankaŭ kelkajn
ligilojn al retpaĝoj, kiujn mi trovis interesaj.
Saluton! Mi estas Tirifto, kaj ĉi tio estas mia interreta hejmo! Ĉi tie mi
publikigas miajn verkojn, pensojn, farojn, kaj (ne tro) personajn
informojn. Espere via vizito estos por vi agrabla! Ĉu vi soifas aŭ malsatas?
Jen kelkaj nutraĵoj por vi:
🧉 🥪 🍮
Ĉi tiu retpaĝaro estas plurlingva; sube vi trovos ligilojn, per kiuj vi povas
baskuli inter lingvoj. Sed atentu, ke iliaj enhavoj ne ĉiam samas; mi provas
ĉion traduki, sed iuj partoj nur sencas por parolantoj de unu lingvo, kaj
aliaj simple povus esti ne jam tradukitaj.
Kaj male, supre vi trovos ligilojn, per kiuj vi povas esplori diversajn
partojn de la retpaĝaro, depende de tio, kio vin interesas.
Se vi bezonas plian kontraston, vi povas ŝanĝi haŭton de la retpaĝaro per
ĉi-subaj butonoj. Via foliumilo ricevos kuketon por memori vian elekton.
Vi verŝajne renkontos kelkajn neoficialajn (kaj eble misterajn) vortojn ĉi
tie. Mi provas ilin kolekti kaj klarigi per la ĉi-suba vortareto.
Vortareto
iĉ
Esprimas viran sekson, kontraste al »in«.
Uzata estas la
lunita koloraro de Jan Varĥol(Jan Warchoł), kaj
la (espere) ĉarma etoso estas inspirita de eksa versio de
la persona retpaĝaro de Ĵado Ajn, kiu ankaŭ tre
bonvole gastigas la mian.