Decidoj Skribis Tirifto 2022-08-02 Ho decidoj, ho decidoj, la patrinon foje spitas, morojn se ili evitas, pro ekscitoj, per insidoj. Kapricojn de infaneco ili portas en la koro, sen riproĉo, sen doloro, idoj de maljuna deco.