Mia kapo
Skribis Tirifto
Mia kapo estas domo,
loĝas en ĝi etaj homoj;
eble homoj, eble gnomoj;
kvazaŭ vermoj mordas pomon.
Kiel pomon, mian cerbon,
manĝas etaj gesinjoroj;
pasis multaj, multaj horoj,
ili manĝas plu kun vervo.
Plu kun vervo ili manĝas,
gastoj en la homa korpo,
tia estas mia sorto:
foje mordas, foje tranĉas.
Kiel povas tion scii,
iu, kies du okuloj,
al trovo de la fiuloj,
ne povas sin pozicii?
Simple: ĝi ja evidentas!
Kia estus komprenigo,
de la pensa malplenigo,
krom ke iu pensojn dentas?
Nur pro tio mi konkludas,
(kaj ĉar fojfoje dum terno,
flugas homo de interno,)
ke personoj ene ludas.