Neĝhomo

Skribis Tirifto

Falas neĝo! Venis vintro!
Ĝojas la infanoj!
De divano tra la vitro
rigardas ĉambranoj.

El la lito knabo saltas:
»Ja ni finatendis!«
Kaj subite bone fartas,
kiu longe plendis.

Monatoj da pluvo, koto,
malvarmo sen belo,
kaj finfine puros boto,
post ven’ de l’ ekstero.

La infanoj tuj sin vestas,
kuras al ĝardenoj;
tie ili ĝojas, festas,
kun karaj mienoj!

Tuj ekbrilas junaj mensoj
per kreemo pura,
kaj iĝas per konsekvencoj
homo neĝo nura.

Grandajn globojn etaj manoj
formas kun rapido,
staras baldaŭ neĝtitanoj
antaŭ ĉies vido.

Suno iras sian vojon
al la horizonto,
kaj geknaboj tiun fojon
finon de renkonto.

Tago nokton veni lasas,
kaj infanoj dormon,
nezorge, ke ĉio pasas
cedi sian formon.

Sekvan tagon la vetero
plenigas per varmo,
kaj neĝhomon sen espero
lasas korpa larmo.

Al si diras neĝaj homoj:
»Ve! Kial ni estas,
se post kelkaj nuraj horoj,
varmego nin pestas?

»Kial ĵus koninte mondon,
ni ĝin lasi devos?
Naskiĝinte varman ondon,
ĉiuj baldaŭ krevos!

»Aĥ, se venus tempo nia
kelkajn tagojn poste,
antaŭ fino agonia,
ni feliĉus froste.

»Prenu nin, kruela sorto!
Ni jam tro degelis!
Ĉirkaŭbrakon de la morto
vi nin frue pelis!«

Karbopecoj restis kuŝe,
akvon trinkis tero,
karotoj finestis buŝe,
ploris la ĉielo.

Tial planu, homoj karnaj,
bone viajn agojn;
ne foriras tagoj varmaj
ne farante vagojn.

Ne donu al aĵ’ vivecon
kaj tujan ripozon.
Evitu tragediecon –
spektu la prognozon!