Se mi estus folio

Skribis Tirifto

Se mi estus folio,
ekzemple de abio,
mi verŝajne ne ekzistus,
ĉar eĉ se mi tre insistus,
sur ĝi kreskus alio:
pinglo, kaj ne folio.

Se mi estus folio,
ekzemple de tilio,
ĉeĥa gento kun fiero,
min akvadus per biero,
tro en tiu nacio,
ebrius mi, folio.

Se mi estus folio,
ekzemple de lilio,
eble mi min sentus pura,
sed mi estus foli’ nura;
flori devas gracio
per floro, ne folio.

Se mi estus folio,
libre pri historio,
same mia vivo dumus:
mi plu foje foliumus,
kaj krom tio… nenio.
Kia plaĉa folio!