Torĉo de la idealo
Skribis Tirifto
Torĉon de la idealo ni fiere portas,
ĝis aŭ korpo aŭ la flamo iutage mortas.
Aŭ, se Dio veni lasos, ni la celon venos,
kaj torĉojn de idealo ĉiuj homoj tenos.
Forte brulas justa fajro je torĉo kaj koro,
sed ni devos ĝin finporti ĝis forfora foro;
foro, kiun la okuloj ne kapablas koni,
kaj en kiu por espero tro facilas droni.
Forte brulas la kuraĝo je unua paŝo,
sed je lasta ĝi paliĝas, etiĝas ĝis kaŝo.
Forte revas juna homo pri la faroj samaj,
kiujn ĝi en maljuneco ofte trovas vanaj.
Ne rigardu foran foron, serĉante la tempon,
en kiu la idealo festos sian venkon!
Ne tie vi trovos pacon, nek pli grandan forton,
ĉar ne eblas al mortulo malkovri la sorton.
Por la ŝarĝo surprenita ne serĉu kompenson;
neniu ĝin povos pagi, forĵetu la penson!
Se la flamo ektenita konsistigas bonon,
vi jam havas tion, kio vivindigas homon.
Ni ne estas destinitaj atesti sukceson,
nek de vojo suferita anonci la ĉeson.
Ni ne estas tiuj, kiuj montopinton tuŝos,
nek kiuj la bonajn penojn kaj intencojn fuŝos.
Torĉon de la idealo ni fiere levas,
por la ŝanco de justeco, pri kiu ni revas.
El ni ĝia malgrandeco ne elpremos larmon,
ĉar apud la justa flamo ni eltrovis varmon.