Komputila vortaro

En tradukoj de komputilaj programoj (kaj en parolado pri tiuj) mi ofte renkontas vortojn, kiuj estas strange konstruitaj, aŭ tute nenecese aldonitaj, dum Esperanto jam havas sian propran, facile kompreneblan esprimon por la sama afero.

Ĉi tie vi do trovos iujn anglajn terminojn kaj iliajn tradukojn.

byte (unit comprising 8 bits)
Evitu: bajt·o
Diru: bit·ok·o
Kial?

La kunmetaĵo »bit/ok/o« estas oficiala kaj tre klara. »Bajt/o« estas neoficiala pruntaĵo.

bit·ok·o
Grupo de ok bitoj traktata kiel tutaĵo (kiel unuo en komputado k.s.).
Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
camera
Evitu: kamera·o
Diru: fot·il·o, film·il·o
Kial?

»Kamera/o« estas neoficiala pruntaĵo, eĉ facile konfuzebla (kaj ofte konfuzata) kun la oficiala vorto »kamer·o« (kiu estas speco de ĉambro).

»Fot·il·o« kaj »film·il·o« estas tre klaraj kunmetaĵoj, kiuj eĉ silabe malpli longas.

Oni povas heziti inter »fotilo« kaj »filmilo«, se oni uzas sian aparaton por kaj fotado, kaj filmado. Ambaŭ elektoj bonas. Se oni volas emfazi fotadon, oni diru »fotilo«. Se oni volas emfazi filmadon, oni diru »filmilo«. Se la emfazo ne gravas, ankaŭ la elekto ne gravas!

cryptography
Evitu: kriptografi·o
Diru: ĉifr·ad·o, ĉifr·o·scienc·o, ĉifr·o·teĥnik·ar·o
Kial?

»Kriptografio« estas neoficiala pruntaĵo.

»Ĉifrado« estas ordinare uzata kaj komprenata. Kiam ni bezonas paroli specife pri la koncerna scienco, aŭ pri la uzataj teĥnikoj, ni povas diri »ĉifroscienco« aŭ »ĉifroteĥnikaro«, kiuj estas pli koheraj kaj (malpli grave, sed eble oportune) ankaŭ pli precizaj.

cursor, pointer
Evitu: kursor·o
Diru: montr·il·o, mus·montr·il·o, tajp·montr·il·o
Kial?

»Kursoro« estas neoficiala pruntaĵo kun duba vasteco.

»Montrilo« klare priskribas la funkcion de la bildeto, kiu montras al iu loko sur la ekrano. Oni ankaŭ povas paroli pli precize pri uzo de muso per »musmontrilo«, kaj pri tajpado per »tajpmontrilo«.

default
Evitu: defaŭlt·a
Diru: implic·it·a, komenc·a, antaŭ·agord·it·a
Kial?

»Defaŭlta« estas neoficiala pruntaĵo kun duba vasteco.

Kiam oni parolas pri elekto farota aŭ valoro uzota se oni ne specifos alian, oni povas tute sence diri, ke ĝi estas »implicita«.

Oni povus paroli ankaŭ pri valoro »komenca« kaj »antaŭagordita«. En iuj situacioj, tiuj povas havi iom malsaman signifon de »implicita«, sed praktike ili ofte similas.

design
Evitu: dezajn·o, dizajn·o
Diru: fason·(ad·)o, aspekt·(ig·)o, projekt·ad·o, plan·ad·o
Kial?

»Dezajno« kaj »dizajno« estas neoficialaj pruntaĵoj.

Kiam oni parolas pri intence farita aspekto aŭ fasono de io, oni povas tute simple diri »aspekto« aŭ »fasono«. Kiam oni parolas pri la farado mem, oni povas diri »fasonado« aŭ »aspektigo«.

Se oni deziras paroli pli ĝenerale, oni povas ankaŭ diri »projektado« aŭ »planado«.

dialogue box, dialog box
Hezitu: dialog·uj·o
Pripensu: inter·ag·uj·o
Kial?

»Dialogo« estas oficiala vorto, kiu esprimas reciprokan interparoladon aŭ diskutadon. Ĝia uzo en »dialogujo« havas figuran sencon, sed ĝia faka aŭ formala nuanco povas impresi iom strange.

»Interagujo« povas priskribi la saman elementon pli rekte.

federated
Hezitu: federaci·a
Pripensu: feder·a
Kial?

»Federacio« estas oficiala vorto, sed post ĝi oficialiĝis ankaŭ la vorto »federi«, kiu malpli longas kaj povas tre bone anstataŭi ĝin, ĉar ĝi esprimas pli bazan ideon.

forum
Evitu: forum·o
Diru: diskut·ej·o
Kial?

»Forumo« estas oficiala vorto por diskutejo, precipe en antikva Romo. Kial ni bezonas tiun vorton, se multe pli klaras kaj rektas »diskutejo«?

hardware
Evitu: hardvar·o
Diru: aparat·o·j, apar·at·ar·o
Kial?

»Hardvaro« estas neoficiala vorto paŭsita el la angla. Tute sufiĉas paroli pri »aparatoj«, aŭ (se gravas la ununombro) pri »aparataro«.

icon
Evitu: ikon·o, piktogram·o
Diru: bild·simbol·o
Kial?

»Ikono« estas neoficiala vorto por religia bildo. Iuj ankaŭ uzas ĝin por bildsimbolo.

»Piktogram/o« estas neoficiala vorto pli precize por bildsimbolo.

Neniu el tiuj vortoj estas necesa en komputado, ĉar kiam oni parolas pri simbolo de ago aŭ programo, oni povas tute bone diri »bildsimbolo«.

import, export
Evitu: import·i, eksport·i
Diru: en·port·i, el·port·i; en·ig·i, el·ig·i
Kial?

»Importi« kaj »eksporti« estas vortoj oficialaj, sed evidente nebezonaj. Eble ili utilas kiel ekonomiaj terminoj, sed bonvolu ne devigi ordinarajn uzantojn lerni ilin.

keyboard shortcut
Pripensu: fulm·o·klav·o, klav·kombin·o
Pripensu: ŝpar·klav·o
Kial?

La vorto »ŝparklavo« iom pli klaras pri sia signifo ol la aliaj elektoj, kaj krome mi trovas ĝin ĉarma (sed ankaŭ fulmoklavon). Uzu tion, kio plaĉas al vi, sed pripensu!

laptop, notebook
Evitu: tek·komput·il·o
Diru: klap·komput·il·o, port·ebl·a komput·il·o
Kial?

»Teko« estas neoficiala vorto. Laŭ PIV ĝi havas ne unu, ne du, sed kvin apartajn signifojn:

  1. Paro de polen-sakoj (en floroj).
  2. Iu parto de musko.
  3. Ĉambreto, kien fuĝas iuj etaj bestoj.
  4. Kolekto, precipe de dokumentoj aŭ diskoj, aŭ ujo por tia kolekto.
  5. Ujo por transportado de libroj, kajeroj, dokumentoj, ktp.

Eble la vorto meritas iujn el la tri (aŭ eĉ kvar) unuaj difinoj, sed la kvinan ni jam povas tute bone esprimi per la vortoj »valizeto«, »dokumentujo«, ktp. Tial pezigi per ĝi jam tiom »popularan« vorton ŝajnas al mi malsaĝe.

Bedaŭrinde, iu decidis uzi ĝuste tiun neutilan signifon de »teko« en la vorto »tekkomputilo«, ĉar la komputilon oni povas porti kiel valizeton, aŭ eĉ en valizeto. La evidenta fortraduko do estus »valizetkomputilo«, kiu iom tro longas. Sed dankinde ni havas eĉ pli bonan alternativon!

La komputilo, pri kiu ni parolas, havas la formon de klapo, kaj tial ni povas tre bone nomi ĝin »klapkomputilo«. Tiu vorto devigas neniun lerni la superfluan signifon de »teko«, kaj ĝi estas pli facile elparolebla ol »tekkomputilo«.

LTR (left-to-right), RTL (right-to-left)
Evitu: mal·dekstr·e-dekstr·e·n, dekstr·e-mal·dekstr·e·n
Diru: dekstr·e·n, maldekstr·e·n
Kial?

La anglaj terminoj ofte parolas pri direkto de teksto; iliaj laŭvortaj tradukoj »maldekstre-dekstren« kaj »dekstre-maldekstren« estas evidentaj kaj ĝustaj, sed superfluaj.

Kiam oni iras dekstren, oni logike devas iri de maldekstre. Simile, kiam oni iras supren, oni logike devas iri de malsupre. Tial tute sufiĉas diri »dekstren« kaj »maldekstren«, kaj ni tute ne bezonas mencii la deiran direkton en Esperanto.

licence, license
Evitu: licenc·o
Diru: permes·il·o
Kial?

La vorto »licenco« estas oficiala kaj ĝusta, sed ĝi estas tute superflua, ĉar »permesilo« jam estas tre klara kaj sufiĉa.

log in, log out; sign in, sign out
Hezitu: en·salut·i, el·salut·i
Pripensu: salut·i, adiaŭ·i; en·ir·i, el·ir·i
Kial?

»Elsaluti« kaj »ensaluti« ŝajnas trakti la verbon »saluti« laŭ la angla ekzemplo de »log« aŭ »sign«, kiel ian ĝeneralan verbon por ĉeestiĝo aŭ forestiĝo.

La uzo de »saluti« estas sufiĉe logika: Oni salutas por atentigi pri sia ĉeesto kaj ĝuste komenci interparolon. Ordinare oni faras tion al alia homo, sed figure oni same bone povas fari tion al servilo, sistemo, ktp. Simile, por taŭge fini tian interparolon kun homo aŭ komputilo, oni adiaŭas ĝin.

Kvankam oni povus nomi adiaŭon aparta speco de saluto, tia vortludo ŝajnas al mi tro konfuza, kiam oni povas simple uzi la evidentan duopon »saluti« kaj »adiaŭi«. Simile klara estas ankaŭ la duopo »eniri« kaj »eliri«, ĉar same kiel oni eniras ĉambron, oni povas figure eniri ankaŭ sian konton.

match
Evitu: kongru·i
Diru: akord·i
Kial?

»Kongrui« estas neoficiala vorto, kiu signifas »akordi«, aŭ foje pli ĝuste »konformi«, »konveni«, ktp. Oni ofte esprimas per ĝi egalecon, ekzemple:

  • Pasvortoj ne kongruas!

Mi tre dubas, ke la vorto utilas kiel matematika termino, kaj mi certas, ke ĝi ne utilas kiel komputila termino, ĉar tiom facilas anstataŭigi ĝin per pli facila vorto:

  • Pasvortoj ne akordas!
  • Pasvortoj ne egalas!
  • Pasvortoj ne samas!
multimedia
Evitu: aŭd·vid·aĵ·o·j, aŭd·o·vid·aĵ·o·j
Diru: vid·aŭd·aĵ·o·j
Kial?

La vorto »aŭdvidaĵoj« estas tute ĝusta, sed por iuj ĝi estas iom malfacile elparolebla. La kutima enmeto de »o« nebezone longigas la vorton, dum ekzistas multe pli eleganta solvo: simple ŝanĝu la ordon kaj diru »vidaŭdaĵoj«. Eĉ pli sencas mencii la vidon unue, ĉar lumo pli rapidas ol sono. 😼

moderator
Pripensu: kontrol·ist·o
Diru: regul·ig·ist·o
Kial?

En babilejoj, ludoj, kaj aliaj homaj spacoj, »kontrolistoj« estas nomo de personoj, kiuj kontrolas, ĉu la partoprenantoj kondutas laŭregule, kaj povas puni ilin, se ili ne. La nomo »kontrolistoj« estas sufiĉe senca, sed mi preferas la nomon »reguligistoj«, ĉar ĝi priskribas la rolon pli rekte, kaj ankaŭ ĉar »kontroli« estas en iuj programoj uzata kun aliaj signifoj, kio povus kaŭzi konfuzon.

option
Evitu: opci·o
Diru: elekt·ebl·o, elekt·o
Kial?

»Opcio« estas neoficiala vorto, samsignifa kun »elekteblo«. Se oni bezonas malpli longan vorton, oni eĉ povas diri simple »elekto«.

pixel
Evitu: rastr·um·er·o
Diru: bild·er·o
Kial?

»Rastro« estas neoficiala vorto por sarkilo aŭ fosilo, per kiu oni kultivas teron. »Rastrumo« estas fojfoje uzata kiel nomo por bita bildo, kiu konsistas el koloraj punktoj. »Rastrumero« do logike nomas tiun punkton. Verŝajne temas pri komparo inter matrico de bildoj kaj rastrita kampo, kie oni plantas kreskaĵojn. Tiu komparo estas senca, sed tre malevidenta. Multe pli simpla kaj facile komprenebla nomo por tia punkto estas »bildero«.

La vorto »bildero« estas foje kritikata:

Iuj opinias, ke „bildero“ estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj [pli bone: distingumoj]) – kaj aliflanke, oni povas paroli pri rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo).

Sergio Pokrovskij en Reta Vortaro

Tiun kritikon mi trovas malprava, ĉar ĝi rigardas kiel bildon nur la datumon, kiun la komputilo legas, sed ne la prezenton, kiun ĝi aperigas sur la ekrano. Sed ankaŭ tiu prezento ja estas bildo!

Kion ajn la ekrano prezentas, ĝi prezentas ĝin kiel bildon, kaj ĉiun punkton de tiu bildo ni do povas tute sence nomi »bildero«. Eĉ teksto iĝas bildo, kiam ĝi aperas sur ekrano. La vorto »bildero« do taŭgas por ambaŭ kuntekstoj, same kiel ĝia angla kuzo »pixel«.

Kaj se vi tre volas distingi la bilderojn, kiuj aperas sur la ekrano, de tiuj bitinformaj, vi povas nomi ilin »ekraneroj«, kio ankoraŭ multe pli rektas kaj pli facile kompreneblas ol »rastrumeroj«.

print
Evitu: print·i
Diru: pres·i
Kial?

»Printi« estas neoficiala vorto, plej ofte uzata kun la signifo »presi per komputila presilo«. La distingo inter manieroj de presado estas tute nebezona (kaj ĉar multaj ne faras ĝin, ĝi ankaŭ estas tute nedependebla). Unu vorto tute sufiĉas por Esperanto, same kiel ĝi sufiĉas por pluraj aliaj lingvoj.

Sed mi bezonas paroli specife pri komputila presado!

Tiuokaze vi povas paroli specife pri »komputila presado«! Ne ĉiu termino bezonas novan vorteron en la lingvo; ni konservu tion por la terminoj, por kiuj nia lingvo ankoraŭ ne havas oportunan nomon.

proxy, proxy server
Evitu: prokur·il·o, prokur·a serv·il·o
Diru: ret·per·il·o, ret·per·ant·a serv·il·o
Kial?

La vortero »prokur« estas neoficiala, kaj PIV difinas ĝin jene:

Laŭleĝa povo aŭ rajtigo donita de firmo al difinita persono aŭ de persono al alia persono por agi en ĝia nomo.

Plena Ilustrita Vortaro

Temas do pri jura vorto, kiu kredeble ne estas vaste konata ekster tiu fako (eĉ se ĝia uzo tie estas pravigita). Diri »retperilo« do multe pli simplas, kaj ankaŭ helpas klarigi al ĉiuj la ideon kaj funkcimanieron de retperilo.

resolution (of a screen)
Evitu: disting·iv·o
Diru: disting·um·o, bild·er·kvant·o, bild·er·grand·o
Kial?

»Iv« estas neoficiala vortero, kiu estas samsignifa kun »pov« (kaj fojfoje uzata kun la nuanco de »em«). Mi ĝenerale tre malkonsilas uzi ĝin, inkluzive en la vorto »distingivo«, kies laŭvorta fortraduko estus »distingpovo«.

Similaj vortoj aperas en kelkaj aliaj lingvoj (ekz. la angla »resolution«, de »resolve«, aŭ la ĉeĥa »rozlišení«, de »rozlišit«). La mezuro diras al ni, kiom da bilderoj formas bildon, t.e. kiom da bilderoj ni povas distingi en ĝi. Ni do povas sufiĉe sence nobi tion »distingpovo«, aŭ eble pli bone »distingeblo«.

Tamen mi trovas tiujn vortojn iom nerektaj, kaj opinias, ke la speciala rilato meritas uzon de la universala vortero »um«, rezulte »distingumo«.

resource
Evitu: risurc·o
Diru: rimed·o
Kial?

»Risurco« estas neoficiala vorto, kiu signifas »rimedo«. Ankaŭ mi volas demandi: »Kial?«

restore
Evitu: restaŭr·i
Diru: re·hav·i, re·akir·i, re·met·i, re·star·ig·i
Kial?

»Restaŭri« estas neoficiala vorto kun du apartaj signifoj:

  1. Renovigi, rebonigi, aŭ ripari (precipe malnovan artaĵon, konstruaĵon).
  2. Redoni tronon aŭ potencon al regonto.

En komputado la vorto estas simile neutila. Kiam iu datumo ekmankas ie, oni povas rehavi, reakiri, aŭ remeti ĝin. Ni jam havas sufiĉajn vortojn, el kiuj oni povas elekti laŭplaĉe.

sandbox (isolated environment)
Hezitu: sabl·uj·o
Pripensu: izol·uj·o, izol·ej·o
Kial?

»Sablujo« estas loko, kie infanoj ludas kun sablo – ili rajtas konstrui kaj detrui laŭplaĉe, kaj verŝajne ne vundiĝos nek rompos ion valoran, ĉar ili nur havas la sablon kaj eble kelkajn plastajn muldilojn. En komputado, oni fojfoje uzas la nomon por ŝirmilo, danke al kiu programo povas aliri nur kelkajn permesitajn datumojn, kaj ne povas tuŝi (kaj fuŝi) ceteron de la sistemo.

La figura uzo estas senca kaj ĉarma, sed tamen iom neklara. Sablujo elvokas ne nur ideojn pri sekureco kaj izoliteco, sed ankaŭ (kaj eble pli forte) ideojn pri ludemo, kreemo, infaneco, kaj jes – ankaŭ sablo. Supozi, ke oni divenos la ĝustan ideon, estas eble iom troe.

Por funkcioj, kiuj enfermas eble malicajn programojn, kaj severe limigas iliajn rajtojn, mi do rekomendas la nomojn »izolujo« aŭ »izolejo«, kiuj estas pli rektaj kaj klaraj. La nomon »sablujo« mi rekomendas por speciala reĝimo en bitludoj, kiu povigas la ludanton fari kion ajn ĝi volas en la luda mondo.

session (log-in)
Evitu: seanc·o
Diru: salut·aĵ·o, vizit·o, sid·o, kun·sid·o
Kial?

»Seanco« estas neoficiala vorto por »kunsido«. Mi ĝenerale rekomendas eviti ĝin.

En komputado oni ordinare parolas pri onia unufoja uzo de komputilo, sistemo, programo, aŭ servo, de la komenco ĝis la fino. »Kunsido« vokas la imagon, ke oni sidiĝas, komputas, kaj poste leviĝas forironte. Tio havas ian sencon, sed ĉar temas pri nur unu persono, eble eĉ pli sencas diri simple »sido«.

Tre ofte oni konsideras pli precize la periodon ekde oni salutas sian, ĝis oni adiaŭas (sistemon, servon); tia periodo povas daŭri trans multaj »sidoj« (unuopaj fojoj, kiam la uzanto efektive uzas la sistemon aŭ servon). Ĉar la tuta afero rezultas el onia saluto, ni povas eĉ pli rekte kaj elegante nomi ĝin »salutaĵo«. Oni ankaŭ povas diri »vizito«, precipe se oni jam diras »eniri« kaj »eliri« anstataŭ »saluti« kaj adiaŭi«. (Kaj se oni ial preferas la strangan paron »ensaluti« kaj »elsaluti«, oni prefere uzu akordan vorton »ensalutaĵo«, pro kohereco.)

software
Evitu: softvar·o
Diru: program·o·j, program·ar·o
Kial?

»Softvaro« estas neoficiala vorto, kaj Esperanto ne estas la angla kun o-finaĵoj. (Sed eble ĝi iam estos, se ni pruntos sufiĉe multajn vortojn. 😼)

synchronise, synchronize
Evitu: sinĥroniz·i, sinkroniz·i
Diru: spegul·i, akord·ig·i, sam·temp·ig·i, sam·hav·ig·i, sam·ig·i
Kial?

»Sinĥronizi« estas neoficiala vorto, kies laŭvorta traduko estus »samtempigi«. Se oni tre volas dikigi la vortaron, oni almenaŭ indulgu la lingvan stilon, kaj prefere diru »sinĥronigi«. Aliaj povas diri pli klare »samtempigi«.

Multaj programoj tamen uzas la vorton ne por samtempigo, sed ĝenerale por akordigo de pluraj aparatoj, por certigi ke ili ĉiuj havas la samajn datumojn, konas la saman historion, ktp. Diversaj vortoj povas esti taŭgaj laŭkuntekste.

Mia ĝenerala rekomendo tamen estas la vorto »speguli«. Spegulado implicas laŭeble perfektan imitadon de enhavo kaj/aŭ konduto, kaj ĝuste tion kutime implicas ankaŭ la angla vorto »synchronise«.

technology
Evitu: teĥnologi·o, teknologi·o
Diru: teĥnik·ar·o, teĥnik·o·scienc·o
Kial?

»Teĥnologio« estas neoficiala vorto kun du rilataj, sed apartaj signifoj:

  1. Scienco pri teĥnikoj.
  2. Ĉiuj teĥnikoj uzataj por iu celo.

Laŭ la signifo oni povas pli precize diri »teĥnikoscienco« aŭ »teĥnikaro«.

(Interese, PIV registras nur la unuan signifon de »teĥnologio«, kaj ReVo nur la duan, kiun ĝi tamen ŝajnas almenaŭ parte malrekomendi. Praktika uzado certe konas ambaŭ signifojn.)

theme (style, appearance)
Evitu: etos·o
Diru: haŭt·o, aspekt·o
Kial?

»Etoso« estas oficiala vorto, kiu esprimas ian abstraktan impresonsenton, kiu regas onian ĉirkaŭaĵon. Ĝi esprimas nenion videblan nek tuŝeblan.

Kiam oni ŝanĝas aspekton de iu programo, oni eble ŝanĝas la kolorojn, formojn, kaj aranĝon de elementoj. Tiaj ŝanĝoj povas influi la etoson, sed ili mem ne konsistigas etoson, kaj nomi ilin mem »etoso« estas eraro.

Ĉar temas pri tre konkretaj ecoj de la aspekto, pli taŭgas diri »aspekto«, aŭ »haŭto«, ĉar haŭto ja koncernas eksteran aspekton. Haŭto povas esti glata, hela, aŭ malhela, sed etoso ne povas.

token
Evitu: ĵeton·o
Diru: datum·o, daten·o, al·ir·il·o, pec·o
Kial?

»Ĵetono« estas neoficiala vorto por disketo ofte uzata kiel markilo, atingilo, aŭ monero en ludoj. En komputado, oni fojfoje uzas la vorton por datumo, kiu reprezentas ion, identigas iun, aŭ rajtigas aliron al io. Tute sufiĉas rekte nomi ĝin »datumo«, eventuale kun klarigaj a-vortoj, ĉar la preciza signifo varias laŭ kunteksto:

  • alira datumo
  • aŭtentikiga datumo
  • kontrola datumo
version control system
Evitu: versi·kontrol·a sistem·o
Diru: versi·il·o, versi·a sistem·o
Kial?

»Versikontrola sistemo« ŝajnas mistraduko al mi. Oni certe povas uzi tian sistemon por kontroli versiojn, sed ĝia ĉefa funkcio ne estas kontrolado. Tiaj sistemoj ĉefe registras, organizas, kaj alimaniere traktas versiojn de datumoj (ofte fontkodo de programoj). Iliaj ĉefaj faciligoj estas kunlaborado kaj malfarado de faritaj ŝanĝoj.

Ĉar la sistemo koncernas versiojn iom ĝenerale, oni povas simple nomi ĝin »versia sistemo« (aŭ eble »versirega sistemo«). Sed oni povas eĉ pli simple nomi ĝin »versiilo«.

video (datum)
Evitu: vide·o, vide·aĵ·o
Diru: film·o
Kial?

»Video« estas neoficiala vorto kun nefirma signifo. Foje oni nomas per ĝi datumon, kiu entenas prezenteblan sinsekvon de bildoj, sed (eble eĉ pli) ofte oni nomas per ĝi la arton kaj teĥnikaron por krei kaj trakti tiajn sinsekvojn. Tial »videaĵo« estas pli certa nomo kiam oni parolas pri unuopa datumo.

Sed ni jam havas la oficialan vorton »filmo«, kiu tre bone esprimas tiun ideon. Originale ĝi nomas projekcieblan sinsekvon de bildoj sur bendo. Estas tute logike reuzi ĝin, ĉar la kerna ideo restas la sama: ankoraŭ temas pri sinsekvo de bildoj, nur la formo ŝanĝiĝis de bendo al bitoj. Simile oni reuzas la vortojn por fotoj, teksto, kaj presado.

Iuj preferas la vorton »filmeto«. Eble ili pensas pri tre mallongaj filmoj, kie la vortero »et« eble havas pravigon, sed por la ĝenerala datumspeco, mi trovas ĝin neutila, kaj multe preferas diri »filmo«. Sed ambaŭ vortoj estas sufiĉe taŭgaj kaj kompreneblaj.

video call
Evitu: video·vok·o, vide·o·vok·o
Diru: vid·vok·o
Kial?

»Video« estas neoficiala vorto kun necertaj formo kaj signifo. Se ni rigardas ĝin kiel kunmetaĵon, ni povas mallongigi la vorton »videovoko« al »videvoko«. Sed ni ĉiuokaze ne bezonas fari tion, ĉar ni jam havas la vorton »vidvoko«, kiu estas estas eĉ pli klara kaj eĉ malpli longa. (Eĉ pli bone: ĝi bele akordas kun »voĉvoko.)

video game
Evitu: video/lud/o, vide/o/lud/o
Diru: bit/lud/o, komput/il/a lud/o
Kial?

»Video« estas neoficiala vorto kun necertaj formo kaj signifo. Se ni rigardas ĝin kiel kunmetaĵon, ni povas mallongigi la vorton »videoludo« al »videludo«. Sed ni ĉiuokaze ne bezonas fari tion, ĉar ni jam havas la vorton »bitludo«, kiu estas estas eĉ pli klara kaj eĉ malpli longa.

La vortero »bit« estas ofte uzata en kunmetaĵoj por esprimi ciferecan naturon. La vort(er)o »video« implicas, ke la ludo montras bildojn al la ludanto. Plej multaj bitludoj tion faras, sed mi tre dubas, ke oni intence volas emfazi tion, kiam oni diras »videoludo«. Se oni simple volas paroli pri ciferecaj ludoj sur komputilo, pli ĝustas kaj facilas diri »bitludo« aŭ »komputila ludo«.

voice call
Evitu: telefonvoko
Diru: voĉvoko
Kial?

Eble per »telefonvoko« oni volas diri, ke oni uzas nur voĉon, kvazaŭ oni vokus per la telefona reto. Sed hodiaŭ oni ankoraŭ vokas per la telefona reto, kiu kutime postulas pagon. Nomi aliajn specojn de vokoj »telefonvoko«, precipe kiam ili fareblas per telefono (per iu komunika aplikaĵo) sed ne per la telefona reto, povas esti iom konfuze. Pli bona solvo estas nomi ilin rekte kaj klare »voĉvoko«. (Eĉ pli bone: ĝi bele akordas kun »vidvoko«.)