Neoficiala vortaro

Ĉi tie vi trovos neoficialajn vortojn, kiuj aperas en mia retejo, kune kun iliaj difinoj. Iujn mi uzas, ĉar mi opinias ilin tre utila aldono al la lingvo. Aliajn mi uzas nur kiel ekzemplon aŭ parton de citaĵo, kaj mi malkonsilas ilian uzadon, ĉar mi opinias ilin neutilaj. Kaj pri aliaj mi ne havas fortan opinion (kiuokaze mi simple ne rekomendas ilin).

agnosk·i
Oficiale malkontesti, akcepti kiel veran aŭ validan.
anime·o
Japana desegnita filmo, ofte montranta ĉarmajn geknabojn kun grandaj okuloj.
gej·o
Samseksema viro (≈ iĉemuliĉo).
Samseksemulo.
iĉ·a
De vira sekso. (Kontraste al: »in·a«.)

Leoniĉoj havas longajn kolharojn, sed leoninoj ne havas ilin.

Sorĉistinoj veturas sur balailoj, sed sorĉistiĉoj preferas biciklojn.

ĵele·o
Duonfirma, kuntenema sed tremema substanco el frukta suko, sukero, kaj firmigaĵo. Oni faras el ĝi molajn, tre bongustajn bombonojn kaj desertojn!
kultiv·i
Kreskigi, precipe nebestajn vivaĵojn (kreskaĵojn, fungojn, ktp.), kreante por ili prosperajn kondiĉojn.

Mia kuzino kultivas florojn en sia ĝardeno.

Oni devas bone kultivi la teron, se oni volas rikolti multajn terpomojn.

kvir·o
Prisekse eksternorma persono. (Ekz. samseksemulo, interseksulo, transseksulo.)
paŭs·i
Detale imiti aŭ kopii, precipe bildon aŭ libron per skribilo trans tralumebla folio.