Fulmo
Skribis Tirifto
»Kial ĉiam mi? Tio ne justas! Oni kulpigas min, sed ja ne mi kulpas!« La nubofeo lamentis, dum ĝi ordigis restaĵojn de falinta arbo. Plejparto el la pingloj estis brulintaj, kaj el la trunko ankoraŭ leviĝis fumo.
Subite aŭdeblis ekstraj kraketoj deapude. Ĝi rigardis flanken, kaj vidis iun kaŭri apud la arbo, derompi branĉetojn, kaj orde ilin amasigi. Ŝajnis, ke ekde sia rimarkiĝo, la nekonatulo laŭeble kuntiriĝis, kaj strebis labori kiel eble plej silente.
»Saluton…?« La nubofeo stariĝis, alporolante la eston. Tiu kvazaŭ frostiĝis, sed timeme ankaŭ stariĝis.
»S- Saluton…« Ĝi respondis sen kuraĝo rigardi ĝiadirekten. Nun stare, videblis ke ĝi estas verdanta florofeo.
»… kion vi faras tie ĉi?« La nubofeo demandis.
»Nu… tiel kaj tiel… mi ordigas.«
»Ho. Mi ricevis taskon ordigi ĉi tie… se vi povas atendi, vi ne bezonas peni!«
»N- Nu… mi tamen volus…« Parolis la florofeo, plu deturnante la kapon.
»Nu… bone, se vi tion deziras… dankon!« La nubofeo dankis, kaj returniĝis al sia laboro.
Fojfoje ĝi scivole rigardis al sia nova kunlaboranto, kaj fojfoje renkontis similan rigardon de ĝia flanko, kiuokaze ambaŭ rigardoj rapide revenis al la ordigataj pingloj kaj branĉetoj. »(Kial tiom volonte helpi min?)« Pensis al si la nubofeo. »(Ĉu ĝi simple tiom bonkoras? Ĝi ja tre bele floras; eble ankaŭ ĝia koro tiel same belas…)« Kaj vere, ĝiaj surfloroj grandanime malfermis siajn belkolorajn folietojn, kaj bonodoris al mondo.
Post iom da tempo, ĉiu feo tralaboris ĝis la trunkomezo, kaj proksimiĝis al la alia feo. Kaj tiam ekpezis sur ili devosento rompi la silenton.
»… kia bela vetero, ĉu ne?« Diris la nubofeo, tuj rimarkonte, ke mallumiĝas, kaj la ĉielo restas kovrita de nuboj.
»Jes ja! Tre nube. Mi ŝatas nubojn!« Respondis la alia entuziasme, sed tuj haltetis kaj deturnis la kapon. Ambaŭ feoj daŭrigis laboron silente, kaj plu proksimiĝis, ĝis tiu preskaŭ estis finita.
»H… H… Ho ne…!« Subite ekdiris la nubofeo urĝe.
»Kio okazas?!«
»T… Tern…!«
»Jen! Tenu!« La florofeo etendis manon kun granda folio. La nubofeo ĝin prenis, kaj tien ternis. Aperis ekfulmo, kaj la cindriĝinta folio disfalis.
»Pardonu… mi ne volis…« Bedaŭris la nubofeo. »Mi ne scias, kial tio ĉiam okazas! Tiom plaĉas al mi promeni tere, sed ĉiuj diras, ke mi maldevus, ĉar ial ĝi ĉiam finiĝas tiel ĉi.« Ĝi montris al la arbo. »Eble ili pravas…«
»Nu…« diris la florofeo bedaŭre, kaj etendis la manon.
»H… H… Ne ree…!«
Ekfulmis. Alia ĵus metita folio cindriĝis en la manoj de la florofeo, time ferminta la okulojn.
»Dankegon… mi tre ŝatas vian helpon! Kaj mi ne… ne…«
Metiĝis. Ekfulmis. Cindriĝis.
»Io tre iritas mian nazon!« Plendis la nubofeo. Poste ĝi rimarkis la florpolvon, kiu disŝutiĝis el la florofeo en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj eĉ tuj antaŭ la nubofeon.
»N- Nu…« Diris la florofeo, honte rigardanta la teron. »… pardonu.«