La arbo
Skribis Tirifto
El la fundo de maro kreskis arbo. Ĝi aspektis kiel tute ordinara arbo, kun dika trunko, kiu supre disiĝis al multaj branĉoj, sur kiuj kreskis eĉ pli multaj folioj. Sed estis evidente, ke tio ne estas ordinara arbo, ĉar ordinaraj arboj ne kreskas profunde en maro. Ne – ĉi tiu arbo estis iel eksterordinara.
Iam saĝulo, kiu komprenis sekretojn de la mondo, kiuj por ordinaraj homoj restas kaŝitaj, faligis sian lignan bastonon en la maron. Ankaŭ la bastono ne estis ordinara – estis en ĝi kaŝita la esenco de homa animo. Eble la animo portis tre pezajn sentojn, tre pezajn memorojn, aŭ tre pezajn farojn; eble tial ĝi ne kuŝis sur la akva nivelo, sed falis suben, ĝis ĝi atingis la fundon. Kaj tie, la ligno trovis novan vivon.
La arbo ne memoris tiun parton de sia historio, sed ĝi memoris ĉion, kio okazis poste. La komencajn tagojn, kiujn ĝi pasigis kiel ĝermo kelkfolia; la sekvajn jarojn, kiujn ĝi travivis kiel arbo kelkbranĉa; la freŝajn dekjarojn, kiujn ĝi salutis kiel impona solarbo. Ĝi memoris ĉiun minuton de sia submara vivo, kiu nepre ŝajnus stranga al ĉiu arbo, krom ĉi tiu arbo, kiu nenian alian vivon konis.
Ĉiu ondo, kiu trakaresis ĝiajn foliojn; ĉiu mordo, per kiu iu marbovo sin regalis per ili; ĉio restis firme enpremita en ĝiaj memoroj. La silenta atestanto de sorto staris, kaj observis, kaj spertis la fluon de tempo, kiu en ĉi tia profundeco eĉ malpli rapidis ol la fluo de la ĉieĉirkaŭa akvo.
Multfoje la arbo vokis al siaj ĉirkaŭaĵoj, esperante aŭdiĝi de iu. Longe, neniu respondis, kaj la sola respondo, kiun la arbo iam aŭdis, estis la eĥoj de ĝiaj propraj flustroj. La arbo tamen ne cedis, kaj vokis refoje kaj refoje. Tiam ĝin aŭdis la algoj kaj koraloj, kiuj kovris kelkajn ĉirkaŭajn valojn. Ili respondis al la arbo, sed la arbo ne komprenis ilin, ĉar la lingvo de arboj estis tre malsama de la lingvo de algoj kaj koraloj. Tiam la arbo ne cedis; ĝi plu vokadis al la algoj kaj koraloj, kaj longe penis kompreni ilian lingvon. Ili respondadis al la arbo, ĝis la arbo komprenis ilian lingvon, kaj trovis, ke ĝi ilin ne komprenas. Poste, la algoj kaj la koraloj ĉesis respondi al la arbo, sed la arbo neniam ĉesis voki al siaj ĉirkaŭaĵoj.
Venis aŭtuno, kaj la restantaj folioj en la krono de la arbo unu post unu defalis, tuŝis la fundon de la maro, kaj iĝis lumantaj gemoj. Venis vintro, kaj la kadukaj gemoj diseriĝis en brilan pulvoron, kiun forportis la akvofluo. Venis printempo, kaj la arbo floris per multkoloraj folioj. Venis somero, kaj kun ĝi venis en la profundecon lumportulo, kaj la lumo, kiun ĝi portis, penetris la akvon per fortaj radioj. La lumportulo haltis ĉe la arbo, kaj salutis ĝin. La arbo komprenis la lumportulon, kaj salutis ĝin.
»Ĉu longe vi as?« Demandis la lumportulo al la arbo, kaj ĝia voĉo sonis miele.
»Longe.« Respondis la arbo al la lumportulo.
»Ĉu bone vi as?« Demandis la lumportulo al la arbo, kaj ĝia voĉo sonis ciname.
»Mi ne scias.« Respondis la arbo al al lumportulo.
Tiam la lumportulo donis sian lumon en la kronon de la arbo.
»Kial vi donas vian lumon al mi?« Demandis la arbo al la lumportulo.
»Ĉar la fundo de la maro estas tre malluma.« Respondis la lumportulo al la arbo, kaj ĝia voĉo sonis tee.
Tiam la arbo rimarkis, ke la lumo tre plaĉas al ĝi.
»Ĉu volus vi plu teni la lumon?« Demandis la lumportulo al la arbo.
»Jes.« Respondis la arbo al la lumportulo.
»Tenu do, kaj mi revenos al vi.« Diris la lumportulo al la arbo.
Poste ili sin adiaŭis, kaj la arbo sentis sin pli feliĉa, ol antaŭe. Ĉiun, kiun tuŝis la lumo tenata de la arbo, baldaŭ atingis ankaŭ ties flustroj, kaj tiam ĝi ricevis du pecojn de la feliĉeco.