La fino de Karlo
Skribis Tirifto
–Karlo iris al bazaro kaj aĉetis tri anasojn. Dum sia vojaĝo hejmen, li malsatiĝis, kaj manĝis unu anason. La restantaj du anasoj, kiuj tion vidis, koleriĝis kaj decidis venĝi kontraŭ Karlo. Kiam ili ĉiuj venis al lia hejmo, la anasoj manĝis Karlon. Je plena semajno, la najbaroj de Karlo nenion rimarkis. Nur poste ili trovis la fakton, ke neniu plu eniras aŭ eliras, aŭ respondas frapadon je la pordo, iom stranga. Tial ili vokis la policon.
La venintaj policanoj eniris la domon de Karlo, kaj trovis tie nur sangajn makulojn kaj ostaron. Ili konkludis, ke tio verŝajne estas Karlo, kiu estis manĝita, sed ili devis atendi rezultojn el laboratorio. Nun ili decidis almenaŭ iri eksteren por sekurigi la lokon de murdo. Sed je la momento, kiam ili turnis siajn dorsojn al la ostaro, tiu subite ekstaris, etendis sian manon al unu policano, kaj ŝtelis ĝiajn ĉapelon kaj batilon.
Antaŭ ol la policanoj povis kompreni, kio okazas, la ostaro metis la ĉapelon sur sian ostarkapon, elkuris el la domo, kaj turnante la batilon super sia kapo, ĝi kriis per malvarma, morteca voĉo: »Mi estas policano! Mi estas policano!« Vidante tion, la tuta vilaĝo multe ridis, kaj ankaŭ la policanoj ridis, kaj ankaŭ la ostaro baldaŭ ridis. Ĉiuj ekpensis: »Kia amuza tago!«