Lutro kaj vulpo
Skribis Tirifto
Iam iris vulpo trinki ĉe rivero, kiu fluis tra arbaro, kie ĝi loĝis. Ĝi paŝis al la bordo, kaj klinis la kapon por preni akvon en buŝon. En tiu momento, ĝi ekvidis strangan vizaĝon en la akvo.
La vulpo konfuziĝis, ĉar ĝi ne memoris, ke ĝia vizaĝo iam havus tiel strangan formon, aŭ tiel rondajn orelojn. Nur post momento ĝi komprenis, ke ĝi ne rigardas spegulaĵon, sed alian beston. La vizaĝo apartenis al lutro!
»Saluton!« Diris la lutro rimarkinte, ke la vulpo ĝin rimarkis.
»Saluton.« Respondis la vulpo salutite. »Vi aspektas bongusta.« Ĝi aldonis, rigardante la lutron. »Ĉu mi rajtas manĝi vin?«
»Kial mi lasus vin manĝi min? Tio maljustus!« Plendis la lutro. »Vi satiĝus, kaj mi restus malsata.«
Tiam aperis en la kapo de la vulpo sagaca ideo. »Ni do konsentu je egala interŝanĝo.« Ĝi diris. »Unue mi manĝos vin, kaj poste vi rajtos manĝi min reciproke. Kion vi pensas pri tio?«
»Hmm…« Pensis la lutro. »Bone! Kial ne? Tio sonas justa al mi. Bonan apetiton!«
»Dankon!« Diris la vulpo responde, kaj manĝis la lutron. »Mmm, kia bongustaĵo! Tio estis bona negoco!«
»Ĉu nun mi rajtas manĝi vin?« Demandis la lutro.
»Kompreneble! Pri tio ni konsentis, ĉu ne?«
La lutro do manĝis la vulpon. »Kia bongusta vulpo vi estas! Nun mi ne plu malsatas, ne eĉ iomete!«
»Mi ĝojas, ke mia gusto plaĉas al vi!«
»Nun, kiam ni ambaŭ manĝis, ni eble disiru, ĉu ne?«
»Jes, tio saĝus.« Konsentis la vulpo.
Ambaŭ bestoj trinkis iom da akvo, kaj poste ili disiris.
Memoru, kara leganto: se ĉiuj bestoj manĝus sin reciproke, neniu besto plu malsatus! Domaĝo estas, ke veraj bestoj tiel ne faras.