En Esperanto, oni faras novajn vortojn per kunmetado de ideoj. Tio ebligas
esprimi kaj kompreni multajn ideojn sen bezono koni multajn vortojn. Por
lingvo, kiu celas esti simpla kaj facila, tio estas tre utila meĥanismo. Sed
kiel funkcias ĉi tiu meĥanismo? Kiaj estas ĝiaj reguloj kaj limoj?
Iuj popularaj analizoj strebas respondi tiujn demandojn tre precize, kaj
uzas tiucele multajn regulojn kaj kategoriojn. Tio povas gvidi al ĝusta
lingvouzo, sed multo da reguloj kaj kategorioj ne bone akordas la celojn de
simpla kaj facila lingvo. Ĉu oni fojfoje ne troigas?
En ĉi tiu verko mi strebas rigardi kunmetadon per laŭeble plej simplaj
reguloj, akordante la facilan naturon de la lingvo, kaj respektante ĝiajn
Fundamentajn principojn kaj difinojn. Per esploro de kelkaj temoj ni vidos,
ke simplaj analizoj, kiujn pluraj verkoj jam prezentis al ni, tute sufiĉas
por bona lingvouzo, kaj ke ne necesas serĉi en nia lingvo ian ruzon.
Reguloj
Komence ni starigu regulojn, kiuj tute sufiĉos por analizo de ĉiu ajn
vorto. Konsideru, ke ĉiu vorto aŭ vortero esprimas iun ideon. La
regulojn de kunmetado oni do povas priskribi jene:
Oni kreas novajn ideojn per simpla kunmeto de aliaj ideoj.
En kunmeto, maldekstra ideo ŝanĝas la dekstran ideon (manifestiĝas en
ĝi), kaj tiel ili ambaŭ unuiĝas en ideon novan. (La ŝanĝo povas sekvi
diversan logikon.)
Tiel okazas, ĝis ĉiuj kunmetitaj ideoj unuiĝos. (Ideoj povas unuiĝi en
ĉiu ajn ordo.)
Ĉar ordo kaj logiko de unuiĝoj ne estas difinitaj, kunmeto ofte havas
plurajn interpretojn teorie eblajn. Komprenante vorton, oni do devas
ĉiufoje konsideri, kiu interpreto plej sencas laŭ:
signifo kaj rilato de la ideoj,
kunteksto, kaj
tradicio.
Kiel tio funkcias praktike? Ni baldaŭ esploros!
Nek afiksoj, nek finaĵoj
Laŭ ĉi tiu analizo, ĉiuj vorteroj estas traktataj tute egale en
kunmetado:
Afiksoj estas ordinaraj vorteroj. Kunmetado ne traktas ilin
speciale.
Finaĵoj estas ordinaraj vorteroj. Kunmetado ne traktas ilin
speciale.
Iuj analizoj rigardas afiksojn kaj finaĵojn specialaj, kaj nebezone kreas
por ili novajn regulojn, aŭ nomas ilin neregulaj. Sed laŭ ĉi tieaj reguloj,
tio tute ne necesas. Ĉiuj vorteroj estas simplaj portantoj de ideoj, kiuj
unuiĝas laŭ la samaj reguloj.
La sola specialeco de afiksoj kaj finaĵoj kuŝas en tio, ke la ideoj, kiujn
ili prezentas, ofte estas multe pli ĝeneralaj ol ideoj, kiujn prezentas
aliaj vorteroj. Finaĵoj ankaŭ portas ekstran gramatikan signifon, kiu helpas
strukturi frazon (kaj necesigas ilin fine de multaj vortoj), sed ne rolas
ene de la vorto mem, kaj ne influas do kunmetadon.
En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton;
li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso,
estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale,
ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare,
ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel
gramatika parteto.
Do Fundamente ni neniel bezonas rigardi afiksojn kaj finaĵojn specialaj,
kiam ni konstruas ideon.
Formala analizo
Mi ne prezentas detalan recepton, per kiu oni povus disskribi precizan
analizon de ĉiu vorto. Tio utilus por formalaj studoj, kaj iuj personoj
eble ŝatus ekzerci per ĝi. Por komprenado kaj praktikado de kunmetado ĝi
tamen ne necesas; kiam oni renkontas novan vorton, oni ja ne haltas por
detale analizi ĝin; oni lasas sian cerbon fari tute memage. Se vi deziras
recepton, aliaj verkoj¹ jam proponas ĝin al
vi. Ĉi-sube vi tamen trovos kelkajn klarigajn ekzemplojn, por pli bone
kompreni la regulojn en praktika uzo.
Ekzemploj
Ĉe ĉiu vorto, ni unue rigardos la ideojn, kiujn prezentas ĉiuj vorteroj,
kaj poste ni vidos, kiel ili povas unuiĝi. Ni komencu per la facila vorto
»kat·o«:
kat
Ideo pri besto – kato.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.
Nun, tiuj du ideoj devas unuiĝi. Memoru, ke la dekstra ideo estas
fundamenta, kaj la maldekstra ŝanĝas ĝin por krei la novan ideon:
kat → o
La ideo »o« prezentas ion, kio ekzistas. (Tio povus esti io ajn – la
ideo estas tre malpreciza.) Sed la pli preciza ideo »kat« ŝanĝas
ĝin. La rezulta ideo »kat·o« ne plu prezentas simple ion, kio
ekzistas, sed ion, kio ekzistas kiel besto – kato.
Enue simple, ĉu ne? Simile funkcias la vorto »kat·a«:
kat
Ideo pri besto – kato.
a
Plej ĝenerala ideo, ke io havas iun econ.
Refoje ni unuigu:
kat → a
La ideo »a« estas priskriba; ĝi diras, ke io alia havas ian
econ. Sed ĉar ĝi estas tre malpreciza, ĝi ne diras, kian. Bonŝance, ni
povas ŝanĝi la ideon per alia ideo, por precizigi ĝin! La rezulta ideo
»kat·a« diras, ke io havas econ de kato.
Evidentas, ke gramatikaj finaĵoj portas ideojn nur plej ĝeneralajn. Ilia
ĉefa tasko ja ne estas precizigi idean signifon de vorto, sed gramatikan
strukturon de frazo. Idee, ili estas kiel blokoj de ŝtono, kiujn ni povas
laŭplaĉe ĉizi, kaj sur kiuj ni povas laŭplaĉe konstrui, por esprimi kion
ajn ni volas. Ili estas la firmaj fundamentoj de niaj esprimoj.
Esperanto funkcias laŭ tiu principo : La determinanto antaŭas la
determinaton.
Sciante tion, oni povas okupiĝi pri pli interesaj kunmetoj, de ideoj pli
precizaj.
pes
Ideo pri mezurado de pezo.
il
Ideo pri aĵo destinita al uzado por iu celo.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.
Nun, tiuj tri ideoj devas unuiĝi:
pes → il
La ideo »il« ne estas tre preciza. Ĝi akordas ĉiun aĵon, kiun oni uzas
iucele, por iu ago; sed tiu ago tute ne estas difinita. Ĉi tiun ideon
ŝanĝas la ideo »pes«, kiu prezentas precizan agon. La plej evidenta
maniero, per kiu ambaŭ ideoj povus unuiĝi, estas, ke »pes« precizigos la
nekonatan agon, kiun koncernas »il«. Rezulte, ni ricevas ideon pri
aĵo destinita al pesado.
pes·il → o
»O« ankoraŭ prezentas ion, kio ekzistas, sed tiu io ankoraŭ povus esti
io ajn. Kiam ĉi tiun ideon ŝanĝas la ideo »pes·il«, kiu prezentas
konkretan aĵon, ĝi simple precizigas, pri kio temas. Rezulte, ni ricevas
ideon pri io, kio ekzistas kiel aĵo destinita al pesado.
Mallonge: pesilo.
Se vi dubas tion, ke la afikso »il« tute ne postulas specialan
traktadon, simple anstataŭigu ĝin per la ordinara vortero »maŝin«, kaj
vi vidos, ke la traktado restos tute sama. (Sed kompreneble la rezulta
ideo estos iom malsama, ĉar »il« kaj »manŝin« ne estas samsignifaj.)
Fine, rigardu ĉi tiun belan vorton kun multaj eroj:
mal
Ideo pri maleco – kontrasta stato.
san
Ideo pri ordo en organismo.
ul
Ĝenerala ideo pri ia persono.
ej
Ĝenerala ideo pri ia loko.
o
Plej ĝenerala ideo pri io, kio ekzistas.
Nun, ni unuigu ilin, duopo post duopo!
mal → san
»San« prezentas ordon en organismo. Se tiun ideon ŝanĝos ideo pri
maleco, pri kontrasta stato, kio estos la rezulto? Ja la fundamenta
ideo maligita; alivorte, ideo pri malordo en organismo.
mal·san → ul
»Ul« prezentas ian ulon. Kian ulon? Tion diras al ni la ŝanĝanto:
ulon malsanan ja!
mal·san·ul → ej
»Ej« prezentas ian lokon. Kian lokon? Laŭ nia kunmeto, lokon je
malsana ulo. Kiun sencan rilaton ni povas trovi inter ideo de loko kaj
ideo de malsana ulo? La plej natura rilato estas, ke ulo povas esti en
loko. Tial la senca rezulto estas loko, kie estas aŭ estu malsanuloj.
mal·san·ul·ej → o
Ĉi tiu malfacila lasta paŝo estas lasita ekzerco por leganto.
Nun, vidinte la manieron, per kiu ideoj unuiĝas, ni rigardu diversajn ĝiajn
trajtojn, kaj kial ili estas.
Ĉiuj kunmetitaj ideoj devas, per ĉeno de ŝanĝoj, eventuale unuiĝi al unu
rezulta ideo. Tial leviĝas la demando: en kiu ordo ili unuiĝu? Se oni havas
en vico tri ideojn, ĉu ĝi unuigu la unuan kun la dua, kaj la rezulton kun la
tria? Aŭ ĉu la trian kun la dua, kaj la rezulton kun la unua?
La respondo estas, ke la ordo povas esti ĉia ajn. Ofte ĝi tute ne gravas,
sed iuj vortoj havas sencon nur kun unu preciza ordo, kiu varias inter
vortoj. Tio povas ŝajni ĝena kaj konfuza, sed eĉ tiaj vortoj estas facile
kompreneblaj. Ne sencus postuli, ke ĉiuj vortoj uzu nur unu ordon, ĉar estus
granda domaĝo perdi ĉi tiun neĝenan kaj oportunan flekseblecon.
Vidu ekzemple ĉi tiujn kontrastajn vortojn:
mal·far·o
Okazo, ke iu malfaris ion (do nuligis ĝin kaj revenigis antaŭan staton,
precipe en komputado).
mal·sel·i
Forpreni selon de rajdebla besto (precipe ĉevalo).
La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin
akiri al si mem per bonaj faroj.
La vorto »faro« prezentas ideon de okazo, ke iu faris ion. Sed tia okazo
per si mem ne havas naturan malon. La ago »fari« tamen ja havas naturan
malon – kiam oni reirigas onian faron, ĝi ja malfaras tion, kion la alia
persono faris. Rezulte: »(mal·far)·o«.
Li malselis la ĉevalon kaj, kun la oreloj ĉiam atentaj, li miksiĝis inter
la kamparanoj kiuj ĉeestis.
Male, la vorto »malsel« prezentas ideon de selo maligita. Sed selo ja ne
havas naturan malon – ĝi estas ilo por rajdi, kaj ne ekzistas io, kio
universale malus tion. Tamen la vorto »seli« prezentas ideon meti selon sur
beston, kaj tiu ideo ja havas naturan malon – preni selon de besto. Por
atingi tion, ni unue devas unuigi la ideojn »sel« kaj »i«, kaj nur poste
unuigi la ideon »mal« kun la rezulto. Rezulte: »mal·(sel·i)«.
Tiu sama principo veras ankaŭ por pliopaj kunmetaĵoj. Rigardu ekzemple ĉi
tiujn:
hav·ebl·a
Tia, ke eblas havi ĝin.
ne·hav·ebl·a
Tia, ke ne eblas havi ĝin.
mal·hav·ebl·a
Tia, ke eblas malhavi ĝin.
ne·mal·hav·ebl·a
Tia, ke ne eblas malhavi ĝin.
Se oni kunmetus ĉi-suprajn vorterojn de maldekstre, oni akirus ideojn ne
multe utilajn. Io »(ne·hav)·ebl·a« estus tia, ke eblus ne havi ĝin, kaj
povus samtempe esti havebla. (Alivorte, eblus aŭ havi, aŭ ne havi ĝin.) Pli
utilas paroli pri io, kio estas »ne·(hav·ebl)·a«, do tia, ke ne eblas havi
ĝin.
Io »(ne·mal)·hav·ebl·a« estus proksimume egala al io havebla; klare ne
utilas konstrui malpli simplan vorton por esprimi la saman ideon pli
nebule. Anstataŭe oni devas legi »ne·(mal·hav)·ebl·a«, pri io, kio necesas,
kaj oni ne povas malhavi ĝin.
Eĉ pli interese, oni rigardu ĉi tiujn vortojn, kies strukturo estas sama eĉ
se oni konsideras la tradiciajn kategoriojn de vorteroj:
fer·voj·ist·o
Isto pri fervojo.
or·kandel·ing·o
Kandelingo el oro.
Per la difinoj klaras, ke oni devas legi »(fer·voj)·ist·o«, sed
»or·(kandel·ing)·o«. La kialo estas tute simpla: grave ekzistas fervojo kaj
istoj pri tiu, sed ne ekzistas vojistoj, kiuj apartus per sia
fereco. Simile, oni grave faras kandelingojn el oro, sed oni kutime ne faras
el ĝi kandelojn – kaj se oni farus, kredeble ne ekzistus por ili specialaj
kandelingoj.
Malfacilus ellabori detalajn regulojn, laŭ kiuj oni decidus pri ordo de
ĉiaj vortoj. Sed evidente tio ne necesas por ordinara uzado kaj komprenado
de la lingvo. Por tiuj, tute sufiĉas atenti la sencon, kuntekston, kaj
tradicion.
Rilato
Ĉe iuj kunmetoj ekzistas pluraj manieroj, kiel la maldekstra vorto povas
ŝanĝi la dekstran. Tiuokaze oni devas elekti racie, laŭ senco kaj
kutimo. Tio ĉi evidentas precipe ĉe kunmetitaj rolvortoj:
antaŭ·tuk·o
Tuko, kiu estas antaŭe (portata antaŭ korpo).
antaŭ·urb·o
Spaco, kiu estas antaŭ (ĉefa parto de) urbo.
En la unua ekzemplo, la ŝanĝanto nur precizigas lokon de la ŝanĝato rilate
al io alia. Temas pri »tuko antaŭ io«, ne pri »io antaŭ tuko«. Male, en la
dua ekzemplo, la ŝanĝanto uzas la ŝanĝaton kiel bazon de loko por io
alia. Temas pri »io antaŭ urbo«, ne pri »urbo antaŭ io«.
Inter tiuj kunmetoj ne ekzistas teĥnika malsamo. Hipoteze, oni tute bone
povus legi, ke temas pri »io antaŭ tuko« kaj »urbo antaŭ io«. Sed efektive
tio ne okazas, kaj en ordinara uzo, oni eble eĉ povus nomi tion eraro.
Kial?
Simple ĉar nur la uzataj interpretoj havas sencon. Ja ekzistas tukoj, kiuj
specialas pro sia antaŭeco, sed ne ekzistas iu aĵo, kiu apartas per sia
pozicio antaŭ tuko. Simile, oni ne havas ĝeneralan ideon pri urbo, kiu
specialas pro sia antaŭeco, sed oni ja havas partojn
aŭ ĉirkaŭaĵojn de urboj, kiuj estas antaŭaj, kiujn oni distingas, kaj
pri kiuj oni paroladas.
Eĉ pli klare ni povas vidi tiun distingon ĉi tie:
ĉirkaŭ·man·o
Io portata ĉirkaŭ mano.
ĉirkaŭ·pren·i
Preni per (brakoj per) ĉirkaŭa maniero.
Ne sencas pensi pri mano, kiu estas ĉirkaŭa, ĉar tia mano ne ekzistas
daŭre. (Ĝi ekzistas efemere, kiam homo tenas ion, sed ne sencas doni pro tiu
momento novan nomon al la mano.) Sed sencas pensi pri io, kion oni portas
ĉirkaŭ sia mano, ĉar homoj ja ofte portas tiajn alaĵojn. Simile, preno estas
efemera ago, kiu ne estigas ĉirkaŭ si ion ajn interesan kaj aparte
rimarkeblan. Sed ja eblas ĉirkaŭpreni iun per la brakoj, kaj homoj ofte tion
faras por esprimi amon.
super·akv·o
Abundo de akvo tioma, ke ĝi superas aĵojn, ofte detrue.
Oni povas pensi pri io, kio estas super akvo, sed tia ideo estas iom tro
ĝenerala kaj efemera. Hipoteze, »superakvo« povus esti anaso, floso,
plafono, aŭ eĉ ĉielo. Kiam oni estas ĉe naĝejo, ludinte per pilkoj kaj aliaj
amuzaĵoj, kaj oni volas purigi la nivelon de la naĝejo, oni povas tute bone
diri: »ni forigu ĉiujn superakvojn« kaj kredeble esti komprenita. Sed ekster
tia situacio, iom malfacilas ligi la nomon al konkreta aĵo.
Male, superakvo kiel natura okazaĵo kie akvo superas estas sufiĉe konkreta
kaj mem-klariga. Kiam oni diras »nia urbo suferis superakvon«,
aŭ »la loka rivero superakvis«, oni verŝajne komprenos en
ĉiu situacio.
Ĉi tiaj plursencoj tute ne specialas al rolvortoj. Ĉar ĉiu rolvorto montras
rolon, unu evidenta ekstra maniero, per kiu ĉiu rolvorto povus ŝanĝi sian
dekstron en kunmeto, estas dono de tiu rolo. Tio ne veras pri ĉiu ordinara
vorto, sed ankaŭ tiuj povas porti diversajn sencojn al kunmetado.
Ordinaraj vortoj
Kiam oni kunmetas ideojn por nomi ion, la ideoj kutime havas sufiĉe klaran
rilaton, ke ne problemas diveni, pri kio temas. Misinterpretoj estas
fareblaj, almenaŭ hipoteze, sed la rezulta ideo estus tiom stranga kaj
senutila (precipe en sia kunteksto) ke oni facile lernos la ĝustan
interpreton. Vidu ekzemple:
lum·tur·o
Turo, kiu lumas ĉe bordo, por ke maristoj vidu ĝin defore.
pord·hok·o
Aĵo, sur kiu pordo pendas, kaj kiu fiksas ĝin al pordokadro.
rul·kurten·o
Kurteno, kiun oni rulas.
»Lumturo« estas ia turo (aŭ tureca konstruaĵo), kiu eligas lumon. La
kunmeto neniel specifas ĝuste tiun rilaton al lumo. Oni povus supozi, ke la
turo estas farita el pura lumo, sed tiaj turoj ordinare ne ekzistas. Same
oni povus supozi, ke ĝi konsumas lumon, sed ankaŭ tiajn turojn ni ne konas
en la mondo.
»Pordhoko« estas hoko por teni pordon. Ankaŭ tiu rilato ne estas specifita
de la kunmeto: ĝi povus temi pri hoko, kiu estas fiksita al pordo, kaj sur
kiu oni povas pendi ekzemple mantelon aŭ bantukon. Tiaj hokoj ja ekzistas,
sed ili ne esence malsamas de aliaj hokoj; saman hokon oni povus meti sur
muron aŭ stangon. Kvankam tiu interpreto estas do pensebla, oni facile
lernas kaj memoras la alian.
»Rulkurteno«, tute male, ne havas alian sencan interpreton. Kurteno mem ne
povas ion ruli, kaj ne sencus uzi ĝin por ruli ion. La sola senca interpreto
do estas, ke oni rulu la kurtenon mem (kontraste al aliaj kurtenoj, kiujn
oni deŝovas alimaniere).
Senco figura
Unu ideo per si mem povas esti komprenata per diversaj manieroj, kiel
atentigas Antido:
Ĉiu vorto povas esti uzata en senco propra aŭ en senco
figura. Ideo per si mem konkreta povas esti prenata en
senco abstrakta, kaj reciproke.
Rigardu ekzemple la ideon »kor«. Temas pri konkreta, tuŝebla organo, kiu
fluigas sangon tra onia korpo, sed oni atribuas al ĝi ankaŭ niajn emociojn.
Tio estas afero tre arta kaj abstrakta, kaj tamen tute ĝusta kaj ofte uzata.
Ĉi tiu plursenco ekzistas ne nur ĉe solaj vortoj, sed ankaŭ ĉe kunmetoj.
kor·e
Per la abstrakta, emocia koro; t.e. kun
veraj, sinceraj emocioj. Skribi leteron per konkreta, sangofluiga koro ne
estas bona ideo, kredeble.
kor·tuŝ·o
Tuŝo al la abstrakta, emocia koro; t.e.
emociigo. Tuŝon al konkreta, sangofluiga koro povus fari kuracisto.
kor·amik·o
Persono, al kiu oni reciproke dediĉas sian koron;
t.e. profundajn sentojn de amo. Se oni
legus ĝin konkrete, eble temus pri persono, kun kiu oni starigis formalan
amikecon per rita kunmanĝo de koro. Bonguste!
Senco laŭ finaĵo
Unu valora rimarko estas, ke o-vorton kun priskriba a-vorto oni (parte)
kunmetas kiam oni bezonas fari a-vorton el la o-vorto, sen perdo de la
originala priskriba a-vorto. Bonan ekzemplon donas en sia verko
Marsel Lireveld(Marcel Leereveld):
Jes, mi ne uzas la kunmetaĵon “brunpano”, kvankam la nederlanda akceptas
tion. Sed “brunpana” jes, ĉar la aglutina regulo por Esperanto estas, ke
substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS ĜIN KIEL
ADJEKTIVON, ĉar tiel la signifo de “bruna” ne plu estas speciala. Do
simile, la kunmetaĵo “novjaro” povas signifi NUR “la komenco de nova
jaro”, kaj neniel “nova jaro”. La kunmetaĵo “novjaro” kiel “nova+jaro”
estas malĝusta, ĉar en tiu kunmetaĵo estas la speciala signifo de “nov”,
ne la normala “nova”, sed “noveca”.
[…]
La timo de mi kaj tiu de la PAG estas, ke duonaglutina kunmetaĵo de substantivo kun
sia adjektivo kreos miskomprenojn. La homoj komencus krei novajn vortojn
kun du apartaj nocioj: “ruĝa rozo” malĝuste fariĝus “ruĝrozo” kvankam ne
ekzistas specialeco de tia rozo; ĝi simple restas du nocioj: rozo kiu
hazarde estas ruĝa, dum malvarmŝranko estas unu afero, unu nocio, ne
ŝranko kiu hazarde estas malvarma. Do la timita malklareco ne estas nur
supozo.
Plene veras, ke oni ne nomus brunan panon »brunpano«, aŭ ruĝan rozon
»ruĝrozo«. Sed oni ja nomus skatolon por bruna pano »brunpana«, kaj bedon
kie floras ruĝaj rozoj »ruĝroza«. Tamen por pravigi tion, oni ne bezonas
aparte konsideri karakteron de la kunmetitaj ideoj, nek apartajn vortojn,
kiuj inspiris la kunmetaĵon. Oni povas klarigi la kontraston per la simpla,
universala analizo; sufiĉas memori, ke ne temas pri unu vorto kun du
malsamaj finaĵoj – temas pri du fundamente malsamaj vortoj.
Por la lingvo mem, »brun·pan« estas ĉiam la ideo de pano, en kiu
manifestiĝis la ideo de bruneco, tute same en »brun·pan·a« kiel en
»brun·pan·o«. Sed tiu ideo mem ankoraŭ devas manifestiĝi en la ideo de »a«
aŭ »o«, respektive, kiuj formas la fundamentojn de la rezultaj vortoj.
Nemulte sencas, ke »brun·pan·o« estu simple bruna pano, ĉar pro la
fundamenta ideo »o« ni ja parolas pri ekzistaĵo difinata de iu ideo. Kaj
neniu ekzistaĵo estas difinata de pano, en kiu manifestiĝis bruneco. Se
»brunpano« povus montri al iu aparta speco de pano, kiun iel apartigas
bruneco, tiu nomo plene taŭgus. Sed ĉar plej multaj panoj pli-malpli brunas,
tia vorto ne vere havas sencon en la reala mondo.
Male en »brun·pan·a«, la fundamenta ideo estas »a«, kiu esprimas
priskribon. Nenio indikas, ke ni serĉu aparte difinitan ekzistaĵon. Ne temas
pri »brun·pan·o« kun ŝanĝita finaĵo; temas pri »a«, en kiu manifestiĝas
»brun·pan«, tute sendepende de »brun·pan·o«. Kaj ĉi tie »brun« ja povas
manifestiĝi kiel simpla koloreco; tio ne utilus por difino de ekzistaĵo, sed
ĝi ja utilas por priskribo de io, kiu ja povas uzi plurajn interligitajn
ideojn, kiuj mem ne utilas por difini apartan ekzistaĵon.
Logiko
Ideoj ĉiam unuiĝas laŭ ia logiko, kiu gvidas al la ĝusta rezulto. Oni povas
distingi du logikajn ekstremojn: sciencan kaj artan. Scienca
logiko unuigas ideojn laŭ ties naturaj rilatoj kaj interagoj. Male, arta
logiko unuigas ideojn laŭ abstraktaj rilatoj kaj asocioj foje eĉ
arbitraj. La distingo ne havas gramatikan signifon, sed ĝi utilas por montri
la amplekson kaj riĉecon de kunmetado. Vidu ekzemplojn:
kol·har·o·j
Haroj ĉirkaŭ kolo (de besto).
mol·anas·o
Birdo parenca al anaso.
ter·pom·o
Legomo apenaŭ parenca al pomo.
»Kolharoj« rezultas el konkreta unuiĝo de kolo kaj haroj. Se oni metos
harojn ĉirkaŭ kolon, oni akiros kolharojn. Temas pri konkreta, fizika unuiĝo
de ambaŭ ideoj, evidenta al ĉiu, kiu konas harojn, konas kolojn, kaj povas
imagi ilian realan kunmeton. Temas do pri logiko scienca.
»Molanaso« rezultas el unuiĝo alispeca. Ĝi ne estas anaso, kaj ne eblas
akiri ĝin per fizika kunigo de moleco kun anaso. Temas pri sovaĝa birdo tre
simila al anaso, kiu kovras sian neston per lanugo por moligi ĝin. Oni povas
diri, ke tiu moleco distingas ĝin de anaso. Tiu logiko estas valida, sed iom
pli arta, ol scienca.
»Terpomo« laŭ kreskaĵoscienco ne parencas al pomo. Ĝi ne gustas kiel
pomo. Sed iel ĝi tamen similas: ambaŭ estas sferaj, malmolaj, kaj interne
blankaj aŭ flavaj. Se oni imagas pomon kreskantan en tero, tiu iom similas
al terpomo. La logiko do apenaŭ laŭas sciencon, sed ĝi tute laŭas ian
artan komparon.
Scienca logiko havas klaran avantaĝon en tio, ke ĉiu ĝin facile komprenos,
ĉar leĝoj de naturo samas tutmonde, kaj ĉiu persono ilin konas iugrade. Sed
ili ne katenas nin, ĉar ni same bone povas uzi logikon artan. Tio tre gravas
por nia lingvo, pro kelkaj kialoj:
Multaj ideoj estus maloportune esprimeblaj, se ni devus uzi logikon pure
sciencan. Pensu pri »fervojo« (ne ia ajn vojo el fero), »sunfloro« (ne
parencas sunon), »vagonaro« (ne nur aro de vagonoj). Iom da neprecizeco
faciligas kunmetadon kaj ne kaŭzas multan konfuzon.
Aliaj kunmetoj ne estas dekomence kompreneblaj al ĉiuj, sed la abstrakta
rilato, kiun uzas arta logiko, venas de iu fakta asocio, kiu povas multe
faciligi lernadon. »Akvomelono« ja bezonas kaj enhavas multan akvon,
»lavurso« ja ŝajnas eta lavanta urso, kaj »terpomo« ja iomete ŝajnas tera
pomo.
Esperanto estas lingvo ne por precizega scienca nomado, sed por ĉiutaga
homa uzado. Tiu ja inkluzivas sciencan nomadon, sed ankaŭ arton, ludemon,
kaj facilaniman esprimadon. Arta logiko donas al nia lingvo parton de ĝia
beleco, de ĝia karaktero, kaj de ĝia homeco.
Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo «Parolo de X en la
kunveno Y» estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ «parolo» oni devas
en tia okazo diri «antaŭpublikparolataĵo».
Karaktero kaj enteneco
Ofte oni distingas inter tri malsamaj kategorioj de vorteroj, laŭ tio, ĉu
ili esprimas econ, agon, aŭ aĵon (ulon). Tiaj vortoj
jam entenas la sencon de la finaĵoj »a«, »i«, aŭ »o«, respektive. Ili do
havas la saman sencon, kiel ilia kunmeto kun la koncerna finaĵo.
Konsideri aparte tian karakteron utilas por kompreni sencon de vortoj,
precipe kiam oni lernas ilin. Sed la karaktero mem neniel influas la
kunmetadon. Kunmetado zorgas nur pri senco de ĉiu vorto (kiu ja enhavas
karakteron), sed ĝi ne havas malsamajn regulojn por malsamaj karakteroj. Ĉiu
kunmeto obeas la samajn regulojn.
Jen ofta opinio pri influo de karaktero sur kunmetado, per la vortoj de
Andre Ŝerpijod(André Cherpillod) (kun ŝanĝita emfazo):
Kun adjektiva radiko, la o-vorto havas sencon de kvalito. Se la
pluformaĵo per o de iu radiko ne difinas kvaliton, tiu radiko ne povas
esti adjektiva. Kion signifas laiko ? Ĉu “kvalito de iu, kiu...” ?
Tute ne : laiko estas « homo, kiu ne apartenas al la pastraro », aŭ
« homo, kiu ne havas apartan kompetentecon ». Rezultas, ke laik’ estas
substantiva radiko, kaj ke la responda kvalito estas la laikeco.
Kun verba radiko, la o-vorto havas sencon de ago, aŭ de la rezulto de
ago. Se la pluformaĵo per o de iu radiko ne difinas agon, tiu radiko ne
povas esti verba. Kion vesto ? Ĉu “ago konsistanta en...” ? Tute ne :
vesto estas « Ĉio kovranta la korpon ». Rezultas, ke vest’ estas
substantiva radiko, kaj ke la responda ago estas la vestado.
Ni rigardu do ekzemplojn de vortoj, kiuj trompas la donitajn atendojn, kaj
kondutas »neregule«. (Ili vere kondutas regule, nur per pli simplaj kaj pli
ĝeneralaj reguloj.)
Ecoj
Laŭ la ĉi-supra atendo, a-vortero kun la finaĵo »o« havos sencon de
kvalito. Tiel povas konduti ekzemple »belo«, »novo«, »proksimo«. Sed jen
trompantoj:
acid·o
Ĥemia speco de fluaĵo.
plat·o
Aparta geometria formo.
rekt·o
Geometria linieca formo.
Kiel eblas, ke a-vortero kun o-finaĵo prezentu aĵon? Tute simple!
»O« portas la signifon »kio estas«; ĝi prezentas la plej ĝeneralan ideon
pri io, kio ekzistas. Kiam a-vortero manifestiĝas en »o«, ĝi estigas ideon
pri aparta ekzistaĵo, kies sola (aŭ ĉefa) eco, kiu distingas ĝin de aliaj
ekzistaĵoj, estas tiu, kiun esprimas la a-a vorto. Plej ofte, tiu ekzistaĵo
estas tute abstrakta.
Ekzemple »proksimo« – ne ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas
proksimeco; tial »proksimo« prezentas ideon pure abstraktan. Similas »belo«
– ne ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas beleco. Sed hipoteze
»belo« ja povas esti uzata tiel fojfoje; ekzemple se oni volus flati homon,
kiun oni trovas tiom bela, ke ĝi prezentas belecon en ĝia pura formo, kaj
povas esti uzita kiel difino de beleco, oni povas tute bone nomi tiun homon
»belo«.
Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur ĉapelo
Kaj bastonon en la mano.
Sed por »plato« ja ekzistas konkretaĵo, kiun distinge karakterizas
plateco. Temas pri geometria formo, kaj pli ĝenerale pri ajna tiuforma
aĵo. Nenio direblas pri tia formo, krom tio, ke ĝi estas plata; ĝi prezentas
platecon en ĝia pura formo, kaj povas esti uzita kiel difino de plateco. La
ideo »plat« ja esprimas econ pri konkreta formo, kaj tial tute sencas, ke
»plato« estu konkretaĵo.
Same okazas pri »rekto«, kiu estas konkretaĵo geometria, kaj »acido«, kiu
estas konkretaĵo ĥemia. Jen kion skribis ĝuste pri tiu ĉi temo Antido (kun
ŝanĝita emfazo):
Ekzemple, laŭ la U. V. radiko acid
entenas en si ideon adjektivan (ec’an), do la komuna senco de la vorto
acid’o estas abstrakta : acid’o = acid(ec)’o = „eco acid“, kiel oni povas
konstati en la frazo : „Kion vi preferas : la dolĉon aŭ la acidon ?“.
Tamen, en ĥemio la vorto acido alprenas sencon konkretan („aĵo acid“),
por eviti en tiu scienco la konstantan ripeton de la sufikso
aĵ; cetere, la teknika senco de la vorto acido estas ideo pli speciala,
pli preciza ol acidaĵo. Simile, laŭ la U. V. la radikoj rekt, eben, ktp., entenas ideon
adjektivan (ec’an), do la komuna senco de vortoj rekto, ebeno estas
abstrakta („eco rekt“, „eco eben“); tamen en geometrio la teknika senco de
tiuj vortoj estas konkreta („aĵo rekt“, „aĵo eben“). Tiaj modifoj de senco
havas praktikan utilon kaj nenian malutilon, ĉar por esprimi la ideon „eco
acid“, „eco rekt“, ktp., oni povas uzi la formojn pleonasmajn : acideco,
rekteco.
Je la grava rimarko, ke kunteksto influas la interpreton, mi volus
precizigi, ke kunteksto ne estas la ĉefa fonto de la senco; la senco jam
troviĝas en la vorto mem. Esperanto mem ne vere distingas inter abstrakta
acido kaj konkreta acido; distingas la persono, kiu la vorton interpretas,
kaj decidas, ĉu interpreti abstrakte, aŭ ĉu konkrete.
El vidpunkto de la lingvo, temas simple pri »ideo ›acid‹ manifestiĝinta en
›o‹ (›kio estas‹)«. Tio povus egale bone esti konkreta, kiel abstrakta. Ĉu
ligi tiun ideon al ideo konkreta aŭ abstrakta, tio jam dependas de la
interpretanto – de ties bezonoj, atendoj, kaj kutimoj. Kunteksto tre grave
indikas al ni, kio estas bezonata, kaj kio estas atendebla. Kiam oni »verŝas
acidon«, la ago »verŝas« ja indikas, ke bezonata estas konkretaĵo, ĉar
abstraktaĵon oni verŝi ne povas.
Agoj
Laŭ la alia listero, i-vortero kun la finaĵo »o« havos sencon de ago, aŭ de
ties rezulto. Tiel kondutas ekzemple »ĵeto«, »montro«, »streko«. Sed jen la
trompantoj:
flar·o
Kapablo flari, unu el la haveblaj sentoj de vivulo.
manĝ·o
Manĝaĵo, konsiderata kun rilata okazo de manĝado, ofte socie
signifa.
rul·o
Geometria rulipova formo.
La kialo estas tute sama, kiel ĉe ecaj vortoj. La ago »flar« povas
manifestiĝi ne nur kiel unufoja ago, sed ankaŭ kiel kapablo flari, ĉar ankaŭ
tio estas ekzistaĵo pure karakterizata de tiu ago. Same okazas pri
»manĝo«. Oni povas ruli plataĵon por formi rulon el ĝi – la rilato estas iom
pli fora, sed tio ja ne malpravigas ĝin, kvankam oni eble preferus resti ĉe
rilatoj pli proksimaj.
Krom tio aperas kelkaj o-vortoj, kiujn mi kuraĝus nomi rezultoj de agoj,
kvankam s-ano
Ŝerpijod verŝajne ne farus same:
Sed oni tute ne bezonas okupiĝi pri ia speciala regulo por ago kaj ties
rezulto, ĉar kunmeto ĉiam montras manifestiĝon de unu ideo en alia, kaj la
natura kaj logika manifestiĝo de iuj agoj estas konkretaĵoj, kiuj rezultas
el la ago.
Pensu pri la ago »streki«. Kiam oni strekas, ordinare aperas streko. La
angla traduko de »strek« en la UV
laŭvorte signifas »streko«. AdE
anstataŭigis tiun tradukon per alia, kiu laŭvorte signifas »fari strekon«.
Tiu korekto estas ordiga, sed ĝi apenaŭ ŝanĝas lingvuzon. Ne eblas streki ne
farante strekon. Kaj ne povas ekzisti streko, se neniu strekis. La ago nur
ekzistas kiel maniero krei la aĵon, kaj la aĵo nur ekzistas kiel rezulto de
la ago.
Same floro estas rezulto de florado, kaj florado okazas nur por krei
floron. Planto estas rezulto de plantado, kaj oni plantas nur por krei
planton. Vesto estas rezulto de vestado, kaj oni vestas sin nur por porti
veston. La agoj estas nedisigeblaj de siaj rezultoj, kaj male. Samkiel eco,
ago povas havi interpretojn abstraktajn (agajn) kaj konkretajn.
Instruado
Ekziston de karaktero oni ofte montras per la duopo »bros« kaj »bala«, aŭ
simila. »Bros« jam entenas la ideon »il«; tial la ilon por brosado oni nomas
simple »broso«. Sed »bala« entenas la ideon »ag«, kaj ne »il«; tial la ilon
por balaado oni nomas »balailo«. Oni diras, ke tial gravas koni la
karakteron de ĉiu vorto.
Tio veras, sed mi volas emfazi, ke »bros« kaj »bala« ne malsamas nur per
siaj karakteroj, sed per siaj tutaj signifoj. Same malsamas inter si
»bros« kaj »kuir«, aŭ »bros« kaj »elefant«. Karaktero estas nur parto de la
signifo. Se oni volas kompreni kaj ĝuste uzi la vorton, oni devas koni la
tutan ideon, kiun ĝi esprimas; tio inkluzivas karkateron, sed ankaŭ aliajn
aferojn. Nomi balailon »balao« same eraras, kiel nomi glaciaĵon »glacio«,
kvankam »glaci« kaj »glaciaĵ« havas la saman karakteron.
Emfazo de karaktero estas utila por klarigo de signifo, precipe en lingvoj,
kiuj uzas unu vorton por pluraj rilataj signifoj. Ekzemple en la angla
lingvo, la vorto »comb« signifas kaj »kombilo«, kaj »kombi«. Tial ege utilas
emfazi, ke »komb« esprimas agon. Male, la ĉeĥa lingvo nomas kombilon
»hřeben«, kaj la agon kombi »česat«; nenia konfuzo do eblas por ĉeĥa
lernanto, eĉ se neniu emfazas la karakteron por ĝi.
Ŝanĝoj de karaktero
Karaktero de oficiala vorto estas facile trovebla per rigardo al ties
oficialaj tradukoj. Fojfoje aperas vorto, kiu havas unu karkateron, sed post
kunmeto kun alia vorto, la karaktero subite ŝanĝiĝas! Tio indikus, ke oni
povas ŝanĝi karakteron per simpla antaŭmeto de alia vorto. Jen
ekzemploj:
Antaŭ kunmeto
Post kunmeto
anim·(o)
grand·anim·(a)
blank·(a)
ov·blank·(o)
flu·(i)
super·flu·(a)
lig·(i)
har·lig·(o)
nask·(i)
krist·nask·(o)
plat·(a)
man·plat·(o)
sid·(i)
kun·sid·(o)
Kiel mi skribis antaŭe, karaktero ne estas aparta gramatika eco, sed
ordinara parto de signifo de ĉiu vorto. Kaj kiel ni vidis, kunmeto kreas
novan signifon, kiu venas de la uzitaj ideoj, sed estas aparta de
ili. Rememoru, ke tia ŝanĝo devas havi sencon, devas obei ian logikon, kaj
devas esti iom klara.
Ĉi tiuj kunmetoj kondutas tute same kiel ĉiuj aliaj kunmetoj: maldekstra
ideo manifestiĝas en la dekstra, kaj el tio logike sekvas nova ideo. Ni
rigardu ĉiun kunmeton aparte, por vidi, ke okazas nenio eksterordinara:
grand·anim·(a)
La ideo »anim« prezentas aĵon. La ideo »grand« prezentas econ, sed ne
faras grandan ŝanĝon al »anim« – ne ekzistas aparta rilato aŭ tradicio,
per kiu tiuj du ideoj interagus. Tial ni simple ricevas la ideon de animo,
kiu havas grandecon. Neniu aparta ekzistaĵo estas difinita de tiu ideo,
sed oni ja konas kaj priparolas tiun ideon kiel ies econ. Tial por ĉi tiu
ideo pli naturas karaktero eca, laŭ homaj bezonoj.
ov·blank·(o)
La ideo »blank« prezentas econ, kiu povas eventuale plene difini iun
aĵon (ekz. precizan koloron, aŭ farbon). La
ideo »ov« donas al ĝi cirkonstancon de ovo. Ovo havas parton, kiu estas
difinebla, kaj tradicie difinata, per sia blankeco. Tial tute naturas, ke
en cirkonstanco de ovo, blankeco temas ĝuste pri tiu parto, kiu ja estas
aĵo, kaj tial la natura karaktero de la tuta kunmeto estas aĵa.
super·flu·(a)
La ideo »flu« prezentas agon, kaj la ideo »super« montras, ke fluas
super io. Tiu ideo tute bone funkcias age, do kial ĝi estus eca? Ĉar ni
povas uzi ĝin figursence, por diri, ke io estas superbezona. Kiam ni
interpretas la ideon tiusence, ĝia karaktero estas pli nature eca, ĉar ni
parolas pri la eco de io, kaj ne pri la memstara ago de fluado super io
(sur kiu la eco estas bazita).
har·lig·(o)
La ideo »lig« prezentas agon, kaj la ideo »har« ĝin ŝanĝas tiel, ke oni
ligas harojn. Tiu ideo ne plu estas ĝenerala, sed preciza, kaj firme
ligita al unu konkretaĵo. Sencus paroli pri ago, sed ankaŭ tute sencas
paroli pri aĵo. Ĝi iom similas al la ideo »flor«.
krist·nask·(o)
La ideo »nask« prezentas agon, kaj la ideo »krist« precizigas, ke temas
pri nasko de Kristo. Tio ja estas ago, sed grave ankaŭ okazo, kiun iuj
nacioj festas ĉiujare. Tial la ideo pri nasko de Kristo prezentas ordinare
feston, kaj oni povas tute bone rigardi ĝian karakteron aĵa.
man·plat·(o)
La ideo »plat«, kiun ni jam rigardis, prezentas econ de formo. En
cirkonstanco de mano, ĝi indikas ties platan parton – la manplaton. La
ideo do havas ideon klare aĵan – kvankam la aĵon difinas eco, la aĵo
restas aĵo.
kun·sid·(o)
La ideo »sid« prezentas agon. Sed kiam pluraj personoj sidas kune (la
ideon ŝanĝas la ideo »kun«), ne plu temas pri unu ago – temas pri okazo,
kiun ja difinas agoj, sed kiu akiras propran, apartan karakteron. Tiun
okazon ni povas rigardi kiel kolektivan agon, sed same bone kiel
abstraktan aĵon.
Iuj vortoj iĝas pli dubaj kun alia finaĵo. Ekzemple, »ovblanka« povus esti
bone legata kiel »rilata al ovblanko«, sed ankaŭ kiel »blanka kiel ovo«. Je
tio necesas koni du gravajn faktojn:
»Ovblanka« kaj »ovblanko« estas malsamaj vortoj. Ne temas pri radiko
»ovblank« kun almetita finaĵo; temas pri malsamaj finaĵoj kun almetita
vorto »ovblank«. Finaĵoj estas ordinaraj vortoj; ili ne modifas signifon
de »ovblank«, sed ili komencas konstruon de tute nova vorto, ĉar la ĉefa
vortero ĉiam staras lasta.⁴
Iuj vortoj estas plursencaj, kaj se oni volas specifi iun sencon, oni
devas meti taŭgan kuntekston, aŭ (sen kunteksto) ŝanĝi la esprimon, por ke
ĝi estu pli preciza. (Ekz. al »ove blanka«
aŭ »ovblankaĵa«.)
Sume, karaktero estas io, kion ni povas distingi kiel econ de ideo. Sed ĝi
ne estas io, kio influus gramatikajn regulojn de la lingvo. Ni povas
disputi, ĉu karaktero de iu ideo estas aga aŭ aĵa. Tio problemas, se ni
malkonsentas pri signifo de la ideo. Sed se ni komprenas signifon de iu ideo
same, kvankam ni malkonsentas pri ĝia karaktero, tio ne devas prezenti ian
problemon por nia interkomprenado.
Afiksoj
Pri karaktero de kelkaj afiksoj ni trovos diversajn eldirojn. Temas precipe
pri la afiksoj »aĉ«, »eg«, kaj »et«.
La sufiksoj eg, et, aĉ, um, estas senkarakteraj, gramatike
indiferentaj, ĉar en si mem ili entenas nenian ideon ĝeneralan: ili estas
sufiksoj nek substantivaj, nek adjektivaj, nek verbaj: ankaŭ nek
konkretaj, nek abstraktaj.
Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. […] La
sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel. Vortoj
faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj
sufiksoj do estas veraj afiksoj.
Aĉa, ega kaj eta estas t.n.
diafanaj sufiksoj: ili ne ŝanĝas la gramatikan karakteron kaj
sencon de la radiko, nur modifas iom la lastan. En iliaj derivaĵoj ili
estas analizeblaj adjektive (ĉe substantivoj), aŭ adverbe (ĉe adjektivoj
kaj verboj): dometo: eta domo; grandega: ege granda;
parolaĉi: aĉe paroli.
La a’vortoj, (kun la e’vortoj), kiuj entenas ĉu kvalitan ĉu rilatan
sencon por akompani, precizigi : o’vortojn (respektive : a’ aŭ e’ aŭ
i’vortojn) kiel : ec, in, grand, at, em, et, oft …
Ĉi-lasta verko taksas la karakteron de tiuj afiksoj eca. Tio tute sencas,
ĉar kiam oni rigardas la ideojn, kiujn prezentas tiuj afiksoj, ili ja
havas ecan karakteron. Ankaŭ PAG
vidas tion, sed ĝi ne identigas la vortojn kun iliaj ideoj; ĝi ne okupiĝas
pri ideo, sed pri konduto.
Iuj tradiciaj vidpunktoj, apogantaj plejparton de la ĉi-supre cititaj
verkoj, ne permesas, ke la afiksoj estu ecaj, dum ilia kunmeto kun alia
vorto estu aĵa. Sed el la vidpunkto de ĉi tiu eseo, afiksoj estas ordinaraj
vorteroj, kiuj portas ordinarajn ideojn. Kaj mi ĵus montris, ke ordinara
ideo eca povas esti ŝanĝita de alia ideo, al ideo, kies natura karaktero
estas alia.
Aserti karakteron de ĉi tiuj afiksoj ne estas celo de ĉi tiu eseo. Sed ilia
ececo ja neniel prezentus problemon por regula kunmetado. Eĉ se ili havas
karakteron, iliaj ideoj sufiĉe universalas, ke tute sencas trovi diversajn
karakterojn en iliaj kunmetoj.
pord·eg·o
La ideo »eg« prezentas pliecon, pli altan gradon. Se oni ŝanĝas tiun
ideon per la konkreta ideo de pordo, oni kompreneble ricevas pli altan
gradon de pordo – pordegon.
fal·et·i
La ideo »et« prezentas malpliecon, malpli altan gradon. Kiam
manifestiĝas en tiu ideo la ideo de falo, ĝi akiras tiun saman signifon, sed
restas je malpli alta grado de evoluo kompare al ĝi.
dom·aĉ·o
La ideo »aĉ« prezentas terurecon, malbonecon, fiecon. Kiam manifestiĝas
en ĝi la ideo de domo, tiu terureco aperas en la cirkonstanco de
domo. Imagu tiun terurecon, kaj vi vidos ion teruran, malbonan, aŭ fian,
kio tamen havas la formon de domo. La rezulto estas domaĉo.
La ideoj »eg« kaj »et« estas per sia naturo komparaj, kaj tio
pensigas iun pri »veraj afiksoj«, do ŝanĝantoj, sed ne ŝanĝatoj de la antaŭa
ideo en la kunmetaĵo. Hipoteze ili ja povus funkcii kiel ŝanĝantoj, sed laŭ
la simpla arĥitekturo de nia lingvo, ni devas rigardi ilin ŝanĝatoj. Kaj la
pozicio de pli fundamenta ideo fakte pli taŭgas por tio, ĉar la rezulta
kunmetita ideo ofte estas fundamente malsama de la ŝanĝanto, kaj »eg«
kaj »et« esprimas tiun malsamecon en fundamenta pozicio.
»Fal·et·i« temas pri io fundamente malsama al »fal·i«; ja ne temas pri
falo, sed pri io malpli grava aŭ intensa ol falo. »Fal« simple precizigas
por ni, rilate al kio la ideo etas. Se oni dirus »et·fal·i«, oni devus pensi
pri falo, kiun iel ŝanĝas eteco. Kaj eĉ se la pozicio de »et« ŝajnas ne tre
grava en ĉi tiu vorto, utilas vidi, kiel ĝi influas la analizon, ĉar ĝi
multe pli gravas en iuj aliaj vortoj.
»Et·fingr·o« estas ordinara fingro, pli eta kompare al la aliaj. Ĝi tamen
estas fingro, ne aparta etaĵo simila al fingro. Simile, »et·komerc·o«
ankoraŭ estas komerco. Temas pri komerco je etaj skalo kaj kvantoj, sed oni
povas nomi ĝin komerco same bone kiel grandkomercon. En ĉi tiuj vortoj, »et«
ne enkondukas ion fundamente malsaman, kaj tial ĝi devas stari maldekstre,
ne dekstre.
Male, »paf·il·eg·o« kaj »ponard·eg·o« estas bataliloj fundamente malsamaj
de pafilo kaj ponardo, kaj tial »et« devas stari dekstre, en la fundamenta
pozicio. Tia komparo sufiĉe sencas por ke ni ne bezonu novan vorteron, kaj
multe pli sencas ol diri, ke ponardego estas simple ponardo je egeco
Oni devas konscii, ke ĉi tiaj kunmetoj kutime ne obeas sciencan logikon. La
rilato de egeco aŭ eteco inter pluraj ideoj estas nebula, kaj tute dependas
de niaj volo kaj povo asocii plurajn ideojn laŭ ties interkomparo. Oni povas
aserti, ke per ia logiko ne multe sencas kompari ponardon al ponardego, aŭ
ke ne multe sencas rigardi varmon kiel fundamente malsaman de varmego. Sed
oni certe povas (sen troa peno) trovi logikon, kiu tion permesas, samkiel
oni trovas ĝin por lavurso aŭ terpomo.
En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn «granda» aŭ «tre»,
ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson
«eg», ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel
ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel
ideon specialan. Ekzemple, la vorton «bonega» ni preskaŭ ĉiam povus
anstataŭigi per «tre bona», kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas
prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel
same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti
tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por
niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan
sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas
superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian
malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
Tradicio
Ĉiufoje, kiam oni interpretas kunmeton, grave rolas ankaŭ tradicio. Uzante
iun vorton, oni povus heziti, ĉu sekvi logikon artan aŭ sciencan, ĉu apogi
ĝin de tiu aŭ alia senco… sed ofte tiun decidon jam faris aliuloj, kiuj uzis
la vorton antaŭe, kaj firmigis ĝian signifon, kvankam ĝi teorie povus esti
varia.
Vidu ekzemple la vortojn, kiuj sekvas artan logikon:
lav·urs·o
ter·pir·o
ter·pom·o
Neniu teoria principo postulas, ke tiuj vortoj prezentu la ideojn, kiujn
ili prezentas en ĉiutaga lingvouzo. Sed ĉar oni elektis ligi ilin al tiuj
ideoj per arta logiko, kaj ripete ilin uzadis tiusence, tiuj ligoj iĝis
tradicio, kaj necesas ilin respekti.
Rigardu ankaŭ vortojn, kiuj eĉ science povus havi alian sencon, sed oni
tamen favoras alian sencon en praktika uzo:
flug·il·o
Parto de korpo (ofte de birdo aŭ insekto), kiu ebligas flugadon; ne iu
meĥanika aparato, kiu ebligas flugadon al homo.
neces·ej·o
Loko por neceso eligi konsumitojn; ne por neceso ripozi, kuraciĝi,
prunti monon, nek por aliaj necesoj.
neces·uj·o
Meblo kun ofte necesaj aĵoj kaj iloj; ne ujo por neceso eligi
konsumitojn, nek ujo por eniro de personoj kun ia aparta neceso.
Teorie tute eblus uzi ĉi-suprajn vortojn eĉ kun la neuzataj signifoj, sed
tio kredeble kaŭzus multan konfuzon, ĉar oni preskaŭ ĉiam atendas nur la
signifojn uzatajn.
Simile oni povas rigardi la vortojn kun la universala vortero »um«, kiuj
tute apogas sin de tradicio:
brul·um·o
Malsana stato de parto de korpo, dolora, ruĝiga, kaj varmiga; ne io alia
rilata al brulado.
buŝ·um·o
Korbo aŭ similforma ŝirmilo portata ĉirkaŭ la buŝo, ofte en publiko, de
mordemaj bestoj; ne io alia rilata al buŝo.
gust·um·i
Esplore provi la guston de io; ne io alia rilata al gusto.
Ĉi tiuj vortoj venas de Fundamento de Esperanto, kiu firmigis la tradicion.
Sed tradicio povas veni de ĉiu verko kaj ĉiu persono, kaj ĝiaj ĉefaj
daŭrigantoj estas aktivaj uzantoj de la lingvo. Tradicion oni povas registri
kaj dokumenti, sed ĝia plej natura konilo estas onia propra sperto.
Tradicio devus respekti la teoriajn limojn de kunmetado. Ĝi ne servas por
eviti ĝiajn aliajn principojn – tio malfaciligus la lingvon kaj konfuzus
ĝiajn uzantojn! Tradicio servas por doni flekseblecon al vortoj ene
de tiuj limoj.
Kiam vorto povas oportune prezenti du apartajn ideojn, oni evitus ĝin por
eviti konfuzon – sed danke al tradicio, oni povas favori unu ideon super la
alian. Kiam oportuna vorto havas interpreton, kiu estas logike kaj gramatike
tute bona, sed ne tute evidenta, kaj eble do ne tute komprenebla per si mem,
ĝia uzo ne havus pravigon – sed danke al tradicio, oni povas firmigi tiun
interpreton kaj tute ordinare uzadi la vorton.
La vera utileco de tradicio ne estas tordi kaj rompi aliajn regulojn de la
lingvo, aŭ pravigi sensencaĵojn simple ĉar »aliuloj jam uzis ilin«. Tio
estus grava misuzo! Ĝia vera utileco estas apogi bonan lingvouzon ĉie, kie
aliaj reguloj ne donas sufiĉan certecon kaj evidentecon. Danke al tradicio,
ni ne bezonas eĉ pliajn, tro detalajn, formalajn regulojn.
Konkludo
Evidente, oni povas fari multajn rimarkojn kaj trovi multajn regulecojn en
kunmetado. Kunmetado tamen estas nature iom ĥaosa, pro la granda kvanto de
diversaj ideoj, kiujn ni volas esprimi. Mi esperas, ke mi sukcesis montri al
vi, ke tamen ne necesas plene ordigi ĝin per granda kaj malsimpla regularo.
Ĉar esence, kunmetado estas simpla!
Vi trovos ian recepton en Fundamentaj Reguloj de la
Vort-teorio en Esperanto de Antido, kaj alian (pli detalan) vi
trovos en Ĉu Esperanto Fundamente estas facila ? de Pjer
Tel Buvje. ⇧
Pri iuj ideoj, inter ili »flor« kaj »plant«, iuj personoj
diras, ke ili transiris de unu karaktero al alia. En ĉi tiu verko mi
konsideras la originalan karakteron, por montri, ke ĝi funkcias tute bone,
kaj neniu transirado necesas ĉe la prezentitaj vortoj.
⇧
La vorto »planto« estas ofte uzata kun la ĝenerala signifo de
»kreskaĵo« (aŭ »vegetaĵo«). Mi trovas tion iom tro nelogika kaj eble
influita de lingvoj, kie similaj vortoj havas tian signifon. En ĉi tiu
verko mi do konsideras nur la oficialan signifon.
⇧