Prio
Saluton! Bonvenu al mia retejo. Mi estas Tirifto, ĉeĥa esperantisto, libertempa verkisto, kaj fojfoja programisto. Mi ŝatas anasojn, teon, animeon, potencmetalon, liberan kulturon, kaj liberan programaron. Ĉi tie vi trovos miajn publikigitajn verkojn; mi esperas, ke almenaŭ iuj el ili plaĉos al vi.
Miajn verkojn mi kutime publikigas sub libera permesilo, kiu rajtigas ĉiun leganton disdoni ilin kaj eĉ krei derivaĵojn. Mi kredas, ke arto plej utilas al homaro, kiam ĝi estas libera. Inter miaj skribaĵoj plej oftas mallongaj rakontoj, kiuj kutime iom stultas, sed mi fojfoje ankaŭ desegnas bildojn kaj skribas poemojn aŭ eseojn; la lastajn precipe pri la internacia lingvo Esperanto.
Esperanton mi komencis lerni en jaro , kaj parolas ĝin flue. Mi strebas kultivi mian lingvouzon, kaj tiel ankaŭ la lingvon, por ke ĝi restu simpla kaj facile lernebla. Mi kredas, ke la mondo bezonas facilan, neŭtralan lingvon por internacia komunikado, kaj ke Esperanto povas tre bone plenumi tiun rolon. Ĝi estas mia ĉefa verka lingvo, kaj ĝian gramatikon mi atente studas, por bone ĝin kompreni kaj ankaŭ komprenigi al aliuloj. Mi tradukas al Esperanto, precipe komputilajn programojn.
Kion vi tradukis?
Mi daŭre (sed nur laŭpove kaj laŭvole) partoprenas en tradukado de la bildrakonto Pipro kaj Karoĉjo, la federuja servilo Pleroma, la matriksa kliento nheko, la kunspektilo Syncplay kaj la bitludo Minetest.
Iam mi tradukis grandajn partojn de la matriksa kliento Element, la filma servilo Peertube, kaj la bitluda kliento ManaPlus, sed mi nun ne aktivas en tiuj projektoj.
Ĉiuj menciitaj programoj estas liberaj, kaj mi ĝojas ke mi povis kontribui al ili uzante neniujn programojn malliberajn. (Elemento bedaŭrinde malebligis tion, malgraŭ mia plendo.)
Mi longe interesiĝas pri libera programaro, ĉar mi kredas, ke komputilo devas servi kaj obei homon, kaj ne male (kiel nun ofte okazas). Neniu malpermesu nek malebligu al vi kompreni kaj ŝanĝi tion, kiel funkcias kaj kion faras via komputilo! Tial ĉiuj miaj programoj (kiam mi ilin publikigas) estas legeblaj kaj redakteblaj por ĉiuj siaj uzantoj.
Kia muziko plaĉas al vi?
Jen kelkaj muzikfilmetoj de albumoj, kiuj tre plaĉas al mi. Klaku kaj aŭskultu!
La filmetoj ne funkcias!
Tio povas okazi fojfoje, pro kaprico de JuTubo. Eble vi reprovu alitage.