Flagoj

380 bildosignoj

Kunmetis Tirifto

Ĉi tiu bildosignaro enhavas diversajn flagojn. Ĝi enhavas kelkajn specojn de flagoj, kies priskribojn vi trovos sube. Ĉiu flago konservas siajn proporciojn kaj kovras simile grandan spacon. Ĉiu flago ankaŭ havas ĉirkaŭlinion, por ke ĝi estu bone videbla. La bildosignaro konsistas el kelkaj partoj, priskribitaj sube.

Elŝutu la bildosignaron

Elektu lingvon por nomoj de la bildosignoj:

Ĉu mankas via preferata lingvo? Helpu traduki!

Mezurilo de traduka progreso por diversaj lingvoj.
Ĉu ne sufiĉas la flagoj en Unikodo?

Ne por ĉiuj, ĉar iuj flagoj ankoraŭ mankas en Unikodo. Temas pri flagoj de iuj landoj (ne universale agnoskitaj), iuj gentoj, iuj ularoj, kaj aliaj flagoj, kiuj estas utilaj aŭ mojosaj, sed tamen ne havas propran signon.

Kial do refari la flagojn, kiuj jam estas en Unikodo?

Pro kohereco! Ĉar ordinare ne eblas intermiksi unikodajn bildosignojn kun propraj bildosignoj tiel, ke ili aspektu kohere, oni havas nur du elektojn, kiam oni volas koherecon:

  1. Uzi nur unikodajn bildosignojn.
  2. Uzi nur proprajn bildosignojn.

La unua elekto evidente ne funkcias, ĉar iuj bildosignoj mankas al Unikodo. La sola restanta eletko do estas la dua: uzi proprajn bildosignojn, kaj refari ankaŭ ĉiujn rilatajn unikodajn bildosignojn kiel proprajn. Kaj ĝuste tion mi faris per ĉi tiu bildosignaro!

Sed kial propraj kaj unikodaj bildosignoj ne povas aspekti kohere?

La aspekto de unikodaj bildsignoj varias inter diversaj aparatoj, ĉar la aparatoj uzas diversajn signoformojn. Teĥnike, unikodaj bildosignoj estas signoj, same kiel la literoj »a« aŭ »ĉ«. Ankaŭ tiu literoj aspektos malsame en diversaj aparatoj, laŭ tio, kiujn signoformojn la aparato uzos por bildigi ilin.

Propraj bildosignoj ne varias, ĉar teĥnike ili estas simplaj bildoj, kaj ne efektivaj signoj. Tial, eĉ se oni fasonas proprajn bildosignojn laŭ aspekto de unikodaj bildosignoj en sia aparato, ili ne akordos la aspekton de unikodaj bildosignoj sur aliaj aparatoj.

Retpaĝoj kaj aplikaĵoj povas ĉirkaŭpaŝi tiun problemon, se ili certigas, ke ĉiuj iliaj uzantoj kaj vizitantoj uzas la samajn signoformojn. Sed praktike tio ne ĉiam eblas.

Kial la flagoj havas liberan spacon ĉirkaŭ si?

En sociaj retoj, bildosignoj kutime okupas nur malgrandan kvadraton da spaco. Se la bildo havas ĉirkaŭ si liberan spacon, ĝi okupos nur parton de tiu kvadrato, kaj estos malpli bone videbla, ol se ĝi okupus la tutan kvadraton. Tial sencus, ke la flago okupu laŭeble plej multan spacon en la bildo; kaj iuj aliaj flagaj bildosignaroj vere tion faras.

Sed konsideru, ke diversaj flagoj havas diversajn proporciojn. Ekzemple, la flago de Armenujo estas duoble tiom larĝa, kiom ĝi estas alta, dum la flago de Svisujo estas kvadrata (do same larĝa, kiom ĝi estas alta). Se la flagoj okupus ĉiun eblan spacon, la flago de Svisujo okupus la tutan bildon (ĉar ankaŭ la bildo estas kvadrata), dum la flago de Armenujo povus okupi nur duonon de la bildo (aŭ oni devus streĉi ĝin, kaj tio evidente fuŝus ĝian aspekton).

Tial mi atentis, ke ĉiu flago kovru simile grandan parton de sia kvadrato, por ke flagoj de malsamaj proporcioj aperu simile grandaj. Iuj propraj bildosignaroj kaj unikodaj signoformoj tre malbonas je tio!

Miaj bildosignoj, kompare al »Noto Color Emoji« de Guglo.

Landoj

270 bildosignoj. Kovras flagojn de ĉiuj modernaj landoj. Eksaj landoj loĝas en sia propra, aparta parto. Ĉiuj flagoj uzas laŭeble oficialajn landonomojn, kaj la gentobazaj landonomoj uzas la uj-formon.

Ĉu la bildosignaro estas politike neŭtrala?

Ne! La flagoj de Afganujo, Belarusujo, kaj Rusujo estas neoficialaj kaj protestaj, ĉar mi ŝatas demokration kaj homajn rajtojn (kiujn la registaroj de ĉi tiuj landoj longatempe subpremas).

Kial nur tiuj landoj?

Ĉar ties popoloj ŝajnas uzi (almenaŭ fojfoje) protestajn flagojn. Certe ekzistas ankaŭ aliaj landoj, kiuj nuntempe subpremas demokration kaj homajn rajtojn, sed mi ne vidis protestajn flagojn por tiuj. Se vi scias pri iuj, vi povas sciigi min!

Ekslandoj

2 bildosignoj. Kovras eksajn landojn, kiuj ne plu ekzistas (kaj ŝajnas ne ekzisti aktiva movado nek vasta deziro por ilia reestiĝo). Ĝuste nun, havas nur flagojn de Neŭtrala Moresneto kaj Sankta Imperio Roma.

Organizoj

11 flagoj. Kovras internaciajn organizojn, kiuj havas siajn proprajn flagojn.

Lingvoj

5 bildosignoj. Kovras lingvojn, kiuj havas siajn proprajn flagojn.

Idearoj

6 bildosignoj. Kovras idearojn, kiuj havas siajn proprajn flagojn. Ĝuste nun, havas nur diversajn flagojn de anarĥiismo kaj paco.

Ularoj

31 bildosignoj. Kovras diversajn grupojn de homoj kun komunaj ecoj, kiuj povas reprezenti sin per flago. Plejparte temas pri flagoj por TASuloj, sed estas ankaŭ flagoj por aŭtismuloj, surduloj, kaj malkapabluloj. La flagoj havas proporcion 3∶5, kiam alia ne estas specifita.

Iuj TASulaj flagoj mankas!

Jes; mia celo ne estas kovri ĉiujn ekzistantajn TASulajn flagojn, sed nur la plej bezonajn. La nuancoj de homaj seksemo kaj seksa sinsento tre varias inter individuoj, tiom ke oni povus ellabori centojn aŭ milojn da kategorioj, laŭ la plej etaj detaloj. Iuj homoj volonte tion faras, kaj kreas por tiuj abundaj kategorioj diversajn flagojn. Mi mem opinias tion nebezone troa.

Ĉi tiuj bildosignoj strebas kovri ĉiun specon de seksemo kaj seksa sinsento, tiel ke ĉiu persono facile trovu sian flagon ene, kaj neniu estu ellasita. Mi ĝenerale volas eviti flagojn, kiuj kovras neniujn novajn personojn, kaj nur kreas pli multajn distingojn inter la personoj jam kovritaj. Malgraŭ tio, la bildosignaro jam havas kelkajn tiajn flagojn popularajn. Se tio ne sufiĉas al vi, vi kompreneble povas fari vian propran aldonon.

Kial ĉeestas flago de aliseksemuloj?

Aliseksemo estas universale akceptata kaj rigardata kiel ordinara. Kontraste, la rajtoj de TASuloj ne estas universale akceptataj, kaj la koncernaj personoj ofte suferas miskomprenon kaj mistraktadon. Tial la TASulaj flagoj funkcias kiel simboloj de lukto por egaleco, kiuj unuigas kaj fortigas la malavantaĝulojn. Uzi tiel same flagon de aliseksemuloj, kiuj plej ofte suferas neniun malegalecon kaj neniun socian malavantaĝon, ne vere havas sencon, kaj tia uzo estas ofte kaj prave kritikata.

Sed oni facile forgesas, ke la flagoj ne estas uzataj nur kiel simboloj de socie justa lukto, sed tre ofte ankaŭ kiel simplaj informiloj, aŭ kiel informaj ornamoj. Tio veras precipe interrete, kiam oni uzas ilin en bildosigna formo. Se samseksemulo povas esprimi sian seksemon per bela flago en sia profilo, kial aliseksemulo ne povu fari same?

Se vi ne volas havi tiun flagon (eble ĉar vi timas misuzadon), vi kompreneble rajtas forigi ĝin de via kopio de la bildosignaro. Sed mi opinias, ke ĝia ekzisto estas tute enorda, kaj ke ĝi meritas sian lokon en la bildosignaro.

Kial mankas la »progresa« TASula flago?
La »progresa« flago

En la jaro , Daniel Quasar kreis modifitan version de la kutima ĉielarka flago, kun aldonita triangulo reprezentanta transseksulojn kaj rasajn malplimultojn per siaj koloroj. Mi neniel malŝatas tiun intencon, sed la flago efektive reprezentas du aferojn, kiujn mi ja malŝatas:

  1. Troprecizigo. La ĉielarko jam estas tre ĝenerala simbolo, kiu taŭgas por universala reprezentado de ĉiuj TASuloj. Ne ĉiu grupo devas havi ĉiujn siajn kolorojn kaj simbolojn en la flago, nek sian propran literon en la mallongigo. Tio rezultigas absurde malsimplajn flagojn kaj absurde longajn mallongigojn, kaj apenaŭ helpas la tutan grupon je universala akceptiĝo.
  2. Mallibereco. La flago eldoniĝis sub la mallibera permesilo CC BY-NC-SA. Kvankam mi ne certas, ĉu kopirajto efektive validas por tiom ĉi simpla grafikaĵo, malplaĉas al mi, ke la aŭtoro malzorgis kulturan liberecon kaj intencis limigi uzadon de la flago.

Tial mi preferas ne havi tiun flagon en mia bildosignaro, kaj anstataŭe rekomendas uzi la kutiman ĉielarkan flagon. Se vi tamen deziras havi la »progresan« flagon, vi certe rajtas fari vian propran aldonon.

Marsignaloj

41 bildosignoj. Kovras flagojn de la Internacia signala kodo, uzata de maristoj por komunikado kun aliaj ŝipoj.

Ceteraj

14 bildosignoj. Ĉi tiu parto enhavas ceterajn flagojn, kiuj ne tre akordis la aliajn kategoriojn. Ĝuste nun, estas du marrabistaj flagoj, kelkaj koloraj flagoj, kaj vetkura flago.