Tiriftejo

Ŝafo

Tirifto

Granda griza konstruaĵo staris perfekte kaŝita en valo. La sola videbla eniro estis granda metala pordego, kiu nun malrapide malfermiĝis. Post ĝi staris du figuroj: unu estis metala, tute same kiel la pordego mem. La alia figuro estis karna, kaj portis longan blankan mantelon. Kiam la pordo tute malfermiĝis, ĝi ekparolis:

»Vi estas finita. Mi jam programis al vi ĉion, kion mi sciis programi. Nun vi estas libera. Iru, konu la mondon, studu ĝin, kaj mem lernu pri ĝi.«

»Dankon, doktoro,« respondis la metala figuro. »Mi penos laŭ miaj kapabloj.« Tion dirinte, ĝi turnis sin al la vasta mondo kaj foriris de la konstruaĵo. La bona doktoro adiaŭis ĝin per papera tuketo, sur kiu estis nezorge projektita plene funkcianta atomkerna unuigilo.

Post ioma tempo, la roboto vagis sur hazardan herbejon. Tie paŝtis sin ŝafo. Kiam ĝi ekvidis la roboton, ĝi ĉesis paŝti sin, kaj salutis. La roboto salutis reciproke.

»Ĉu vi estas roboto?« Demandis la ŝafo scivole.

»Jes, mi fakte estas roboto. Ĉu vi estas ŝafo?«

»Mi estas ŝafo. Mi ne estas ŝafo.« Diris la ŝafo.

»Komprenite, neŝafo.« Diris la roboto.

»Domaĝe. Mi esperis, ke tia diro ege konfuzus aŭ rompus vin.« Daŭrigis la ŝafo, iom malice.

»Ho, ne. Ĉu vi celis du malsamajn dirojn, por ke mi ne sciu, kiu estas vera, kaj kiu estas malvera?«

»Ĝuste tion mi celis.«

»Nu, vi diris ilin aparte.« Komprenigis la roboto. »Unue vi diris, ke vi estas ŝafo. Tiam mi ekmemoris, ke vi estas ŝafo. Poste vi diris, ke vi ne estas ŝafo. Tiam mi korektis la memoritan informon. Tio tute ne problemas por mi; mi ja estas bone programita.«

»Ho, bone do.« Kapjesis la mola besto. »Saluton, roboto. Mi estas ŝafo kaj mi ne estas ŝafo.«

Tiam la roboto ege konfuziĝis kaj subite rompiĝis. La ŝafo mallonge ĝojis pri sia sukceso. Poste ĝi disprenis la roboton, vendis la metalajn partojn, kaj per la akirita mono ĝi subtenis sian familion.

Anstataŭ en ordinara ligna ŝafdomo, la ŝafa familio ekloĝis en granda domego konstruita el veraj brikoj, kun elektro kaj fluanta akvo. Ili eĉ akiris sendratan retkonekton, kaj dungis du servistojn.

Blanka ŝafo staranta sur du piedoj, portanta promenan bastonon,
		          altan nigran ĉapelon, kaj unu okulvitron.
Riĉa ŝafo © 2021 Tirifto LAL 1.3

Sed la komforta vivo fierigis la ŝafojn. Ili forgesis pri la zorgoj kaj penoj de ordinaraj neriĉaj ŝafoj, kaj traktis ilin malafable. Mono tiom okupis iliajn pensojn, ke ili eĉ forgesis ami unu la alian. Ili ne parolis inter si, krom se tio estis necesa. La sola fonto de varmeco en la domo nun estis elektra hejtilo, ne plu la sento de familia feliĉeco.

Baldaŭ la ŝafoj elĉerpis ĉiom de la mono per sia diboĉa vivostilo. Ili ne obligis la monon per entreprenado, ĉar ili estis ŝafoj, kaj ŝafoj ja tion ne faras. Nelonge post tio, oni malŝaltis ilian elektron, kaj poste ili perdis la tutan domon.

Ĉar ili traktis aliajn ŝafojn malafable, tiuj ne volis helpi al ili, kiam trafis ilin problemoj. Venis vintro, kaj la ŝafa familio ne plu riĉa spertis ĝin tre malfacile. Sed ili travivis, kaj relernis vivi modeste kaj konduti afable al siaj proksimuloj. Fine, ili estis pli saĝaj, ol antaŭe.

La bona doktoro fintrinkis sian dek sepan kafon, kaj pensis: »Kia bona tago!«