Gutkatoj

230 bildosignoj

Desegnis Tirifto

Ĉu vi ekzistas? Se jes, vi certe bezonas gutkatojn en via vivo! Kaj kiel kontentigi tiun bezonon pli bone, ol per mia gutkata bildosignaro? Ĝi estas (laŭ mia scio) la unua kohera gutkata bildosignaro eldonita sub libera permesilo! Ĉiu gutkato estas farita kun amo, zorgo, kaj iomete da mallerteco (ĉar katoj ja iomete mallertas).

Oni tradukas la bildosignojn en al jenajn lingvojn, kaj poste mi pretigas ilin por elŝuto en la dosier-formo PNG.

Lingvo Progreso
Ĉeĥa ☁️ 190 / 233
📦️ 0 / 230
Esperanto ☁️ 233 / 233
📦️ 230 / 230

Ĉu ankoraŭ mankas traduko al via preferata lingvo? Helpu traduki!

Kio estas gutkatoj?

Gutkatoj estas mistero. Kvankam ili delonge estas temo de multaj sciencaj esploroj, oni ne certas, kiam kaj kie gutkatoj unue aperis. Tamen ekzistas tre verŝajna hipotezo pri ilia deveno.

En la jaro 2013, la malica kompanio Guglo eldonis bildosignaron el tiel nomeblaj »gutuloj« (aŭ eble pli bone »gutvermoj«). Kvankam tiuj ne estis universale amataj, ili prezentis tre fortan karakteron, danke al kiu ili kariĝis al multaj personoj. Bedaŭrinde, ilia uzado daŭris nur kvar jarojn; en 2017, ilin anstataŭis ordinaraj rondaj bildosignoj.

Guglaj gutvermoj, du el la sistemo »Android 5«, kaj du el la sistemo »Android 7«.

Per ia genia ekfulmo iu ideis krei genan miksaĵon de kato kaj gutvermo, kaj tiel krei la unuajn gutkatojn. Oni ne konas la precizajn daton nek lokon, sed iam aperis en la interreto bildosignoj kun la sama formo, kiun havis ankaŭ la guglaj gutvermoj, sed kun elstaraj kataj trajtoj.

Tradiciaj gutkatoj.

Dum la venintaj jaroj, diversaj personoj kreis pli kaj pli da gutkatoj, per redaktado de gutvermoj kaj aliaj gutkatoj. Oni scias, ke gutkatoj frue populariĝis en la mallibera komunikilo Diskordo, sed multe pli grave, ili poste populariĝis ankaŭ en libera Federujo (kie mi ekkonis ilin kaj ekinteresiĝis pri ili).

De kie la nomo »gutkatoj«?

Temas pri kato en la formo de guto. Mi unue vidis uzon de tiu nomo ĉe Tenno Seremel en la Federujo, kaj ĉar mi opiniis ĝin ĉarma kaj taŭga, ankaŭ mi ekuzis ĝin. Mi laŭmemore ne renkontis aliajn nomojn por la bildosignoj.

Kiel mi povas fari mian propran gutkaton?

Kiel ajn vi volas! Mi faris la gutkatojn kiel vektoran grafikaĵon, per la programo [Inkscape]. Vi povas elŝuti la vektorajn SVG-dosierojn per tiucela elŝuta ligilo supre, kaj vi povas redakti ilin per tiu programo, por fari la ŝanĝojn, kiujn vi deziras.

Se vi ne volas prilabori vektoran grafikon, kaj preferas grafikon bilderan, mi rekomendas, ke vi tamen unue elŝutu la vektorajn bildojn, kaj elportu la bildon, kiun vi deziras modifi, al bildera formo je sufiĉe alta distingumo (512 bilderoj larĝe kaj alte verŝajne sufiĉos), kaj redaktu la rezultan bildon. (Vi ĉiam povas malgrandigi bilderan bildon laŭbezone, sed ne eblas laŭplaĉe grandigi ĝin, kaj tial estas saĝe komenci grande.)

Farinte la gutkaton, vi rajtas uzi ĝin kiel ajn vi volas. Mi nur petas, ke vi respektu la permesilon de la originalaj gutkatoj, kiujn vi modifis. Vi povas legi pri tio en la subo de la paĝo.

Sed mi ne scipovas prilabori grafikon!

Vi povas tamen provi! Mi mem ne estas tre sperta je grafiko, kaj mi tamen kontentas pri miaj gutkatoj. Vi ankaŭ povas peti aŭ lui iun, kiu scipovas prilabori grafikon pli bone ol vi. Mi deziras al vi bonŝancon, ĉiuokaze!

Ĉu vi akceptas kontribuojn?

Jes! Mi volonte akceptas novajn gutkatojn, se ili sufiĉe bone aspektas, sufiĉe taŭgas por ĉi tiu ĝenerala bildosignaro, sufiĉe akordas ĝian stilon, kaj estas leĝe senproblemaj. Mi ne promesas akcepti vian gutkaton, sed vi povas sendi ĝin al mi, kaj mi volonte rigardos.

Por akceptiĝi, gutkato nepre devas esti en formo de vektora grafikaĵo, en la dosierformo [SVG]. La dosiero enhavu jaron de la verko, nomon de la aŭtoro, kaj informon pri la permesilo, kiu devas esti la Permesilo de arto libera (vidu subon de la paĝo). Se vi ne certas, kiel aldoni tiujn pridatumojn, mi volonte faros tion por vi.

Se vi estas teĥnikemulo, kaj vi scipovas pretigi la dosieron ĝuste, vi ankaŭ povas fari flikaĵon por la versiila deponejo, kaj sendi ĝin al mi. Sed tio ne estas necesa.

Teĥnike

Ĉi tiuj gutkatoj reprezentas la altan pinton de moderna gutkata evoluo! Ili konservas la senzorgan, ludeman stilon de la tradiciaj gutkatoj, sed samtempe akiras tute novan, pli elegantan aspekton.

Du tradiciaj gutkatoj apud unu el la miaj.
Komparo inter mia gutkato (dekstre) kaj du tradiciaj gutkatoj (maldekstre).

Miaj gutkatoj havas nigran ĉirkaŭlinion, kiu estas sufiĉe dika por elstarigi ilin eĉ sur flava fono, sed sufiĉe maldika por ne tro limigi nek simpligi ilian stilon. La formo de la gutkato ja simpliĝis, por akiri okulplaĉajn glatecon kaj regulecon, sed la kato tamen konservas sian allogan ĵeleecon.

Ĉiu gutkato naskiĝis kiel vektora grafikaĵo, kaj povas iĝi tiom granda, kiom vi bezonas. Ili ĉiuj havas la saman, (ne tre severe) koheran stilon. La baza gutkato havas ĉirkaŭ si iom da libera spaco, por ke ĝi povu komforte moviĝi ene de sia bildo, kaj teni aĵojn aŭ porti ĉapelojn sen bezono ĉiufoje ŝanĝi sian grandecon aŭ pozicion.

Du tradiciaj gutkatoj apud du miaj gutkatoj. Ambaŭ paroj konsistas el policano (kiu manĝas ringokukon) kaj heroo (kiu gaje levas glavon, kvazaŭ ĝi krius: »huraaa, aventuro!«).
Komparo inter iuj tradiciaj gutkatoj kaj miaj gutkatoj.

Multaj tradicie popularaj gutkatoj renaskiĝis ankaŭ inter ĉi tiuj (kaj verŝajne ankoraŭ pli da ili renaskiĝos), por ke vi povu plu uzadi la mienetojn, al kiuj vi jam kutimiĝis.

Ĉu ekzistas similaj bildosignaroj?

Ekzistas aliaj gutkataj bildosignaroj, sed ili ĉiuj havas iajn mankojn:

  • [DuckOfDisorder] faris ian kolekton de tradiciaj gutkatoj, siadire ĉar ŝi zorgis pri la manko de klareco je aŭtorrajto. Tamen ne klaras al mi, ĉu ŝia kolekto iel klarigas tion aŭ ne.
  • [garfieldairlines] faris vastan kolekton de tradiciaj gutkatoj, sed ŝajne ne prizorgis koherecon nek aŭtorecon.
  • [volpeon] faris novan bildosignaron de gutkatoj, kiujn ĝi nomas »novkatoj«. Bedaŭrinde, ĝi elektis malliberan permesilon, kaj mi pensas ke la stilo perdas ian ĉarmon de la tradiciaj gutkatoj (kiun mi strebis pli bone konservi).
Tradicia gutkato apud mia gutkato apud novkato de [volpeon].
Komparo inter gutkatoj, kiuj amuziĝas. Ĉiu havas iom apartan stilon kaj iom malsamajn detalojn. Unu rimarkindaĵo estas, ke la tradiciaj gutkatoj ofte havas manojn, verŝajne kiel heredaĵon de la gutvermoj. La novkatoj ankaŭ uzas manojn. Miaj katoj ĉiam uzas piedojn, ĉar mi opinias gutkaton kun manoj iom bizara kaj kompare malpli ĉarma.

Krom tiaj bildosignaroj, vi povas serĉi gutkatojn en ilia natura medio: Federujaj serviloj kaj aliaj komunikiloj. Se vi aventuremas, vi povas serĉi gutkatojn tie! (Ekzemple, la servilo blob.cat ŝatas gutkatojn.)

Etike

Ĉi tiuj gutkatoj estas fiere faritaj per libera programaro, kaj ankaŭ eldonitaj sub libera permesilo: vi rajtas uzi ilin kiel ajn kaj kie ajn vi volas! Ilia hejmo tamen estas ĉe Federujo, kaj ili venas de la ĉarma kaj amika servilo Mansardo Jamada, kiu funkcias per la libera programo Pleroma. (Temas pri nura historio, sed fierinda historio ja!)

Tri gutkatoj. La unua tenas verdan telefonon kun kolormakuloj. La dua tenas iom dikan komputilon. La tria tenas dratan muson.
La gutkatoj preferas etikajn aparatojn! De maldekstre: poŝtelefono (Fairphone 4), klapkomputilo (MNT Reform), muso (Faire Maus).

La bildosignaro subtenas lingvan neŭtralecon. La (maloftaj) tekstoj en la bildoj estas skribitaj en la internacia lingvo Esperanto. Ankaŭ la nomoj de la gutkatoj estas unue skribitaj en Esperanto, sed oni povas traduki ilin al aliaj lingvoj. Ni ne trudu ies nacian lingvon al ĉiuj; ni traktu ĉiujn lingvojn kun respekto!

Ĉu la tradiciaj gutkatoj ne estas liberaj…?

Laŭ mia scio ne; se la aŭtoro ne donis ian permeson, la implicita aŭtorrajto limigas tion, kion vi povas fari per ili. La aŭtoroj de plej multaj gutkatoj ŝajnas nekonataj.

Kompreneble, iuj personoj ne prizorgas aŭtorrajton, kaj por iuj uzoj de la gutkatoj (ekz. privata aŭ memea), aŭtorrajto praktike ne estas prizorgata. Sed iuj personoj prizorgas aŭtorrajton, kaj por iuj uzoj la aŭtorrajto gravas; por tiuj, klare donita libera permesilo estas tre bona kaj utila afero.

Ĉu la gutkatoj estas sen viando/alkoholo/religio…?

Ne. Homaj ideoj pri etiko estas diversaj. Se vi havas ekstrajn etikajn postulojn, eblas ke iuj gutkatoj malplaĉos al vi. Tiuokaze, vi povas tre facile forigi la koncernajn gutkatojn. Mi ne povas antaŭvidi, kio estos aŭ ne estos akceptebla por vi, sed mi rekomendas, ke vi kontrolu ĉi tiujn gutkatojn…

Se vi estas italo:

  • gutkato_manĝas_picon

Se vi estas vegano aŭ vegetarano:

  • gutkato_datreveno
  • gutkato_dronfeiĉo
  • gutkato_manĝas_*
  • gutkato_policano
  • gutkato_spickuko
  • gutkato_trinkas_kafon_vienan
  • gutkato_trinkas_kakaon
  • gutkato_trinkas_lakton

Se vi havas fortan opinion je drogoj:

  • gutkato_trinkas_bieron
  • gutkato_trinkas_kafon
  • kronkato

Se vi havas fortan opinion je religio:

  • gutkato_anĝelo
  • gutkato_diablo

Se vi havas bezonon eviti montron de danĝero aŭ perforto:

  • gutkato_brulas
  • gutkato_fantomo
  • gutkato_heroo
  • gutkato_manĝas_gutkaton
  • gutkato_morta

Socie

Ĉar gutkatoj estas por ĉiuj homoj de ĉiuj nacioj, mi volas subteni kulturan diversecon. Ne timu – ne temas pri diversigo de gutkata haŭtkoloro! Temas pri diversigo de naciaj tipaĵoj kaj kutimaĵoj, kiuj aperas en la bildosignaro. Kunhavigu la bongustaĵojn de via lando kun via gutkato! La bildosignaro ankoraŭ ne havas multajn, sed novaj ideoj kaj kontribuoj estas bonvenaj.

Kvar gutkatoj. La unua manĝas brecon. La dua manĝas kukon. La tria manĝas pastobuletojn. La kvara manĝas tavolkukon.
Manĝ manĝ manĝ!

En iuj lokoj populariĝis uzado de TASulaj flagoj per gutkatoj. Por subteni tian uzadon kaj ankaŭ la koncernajn personojn, la bildosignaro enhavas 30 gutkatojn kun flagoj de diversaj ularoj. (La flagoj kaj tradukoj spegulas tiujn de la bildosignaro »Flagoj«.)

Kvar gutkatoj, kiuj tenas po granda koro. Ĉiu koro montras iun flagon. La unua montras flagon de aŭtismuloj. La dua flagon de ipemulipoj. La tria flagon de neseksemuloj. La kvara flagon de pluramuloj.
Kiun ajn vi amas, gutkatoj vin amas.
Kial ne aldoni ankaŭ alispecajn flagojn?

Mi neniam vidis alispecajn (ekz. landajn) flagojn uzatajn per la tradiciaj gutkatoj, kaj aldoni ilin ĉiujn postulus multan penon. Sed la ideo ne malplaĉas al mi.